Kiel lerni?
貼文者: cxevino, 2012年10月24日
訊息: 12
語言: Esperanto
cxevino (顯示個人資料) 2012年10月24日下午1:46:12
Mi konstatas ke la lernado de fremdaj lingvoj ĝenerale estas fiasko. Mi ankaŭ konstatas ke multaj forumanoj postas en sian gepatran aŭ iun alian jam bone scipovatan de ili.
La lernado de lingvoj frakasas sur du obstaklojn:
1- Oni departas de sia gepatra aŭ alia bone scipovata, kaj daŭre utiligas por lernadi/instruadi ;
2- Oni ne sufiĉe pratikas la lernatan.
Kaj 3- Tiaj kutimoj ne helpas sed ja malhelpas tiujn, kiuj penas lerni...
Miaopinie, oni plibone laŭeble evitu paroli kaj eĉ pensi en lingvo alia ol la lernata, eĉ se tio implicas ĝislace tedegan ripetadon de banalaĵoj trovitaj en la lernmaterialo, kaj eĉ se oni penas kompreni tion kion oni aŭskultas... Mi diras "aŭskultas" kaj ne "legas" ĉar oni nepre elparolu kion oni legas, kaj prefere aŭskultu materialon sonoran sen legi...
cellus (顯示個人資料) 2012年10月24日下午5:21:08
Oni ankaŭ provu kiel eble plej multe paroli la lingvon. La parolado, ripetado estas kiel skriba kopiado, iaspeca akerco, gimnastiko de la parol- kaj skriborganoj.
Se oni lernas mem povas esti bona ideo aĉeti aŭ havigi al si diversajn lernomaterialojn. Studi ĉe pluraj instruistoj povas ankaŭ esti bona.
Tre zorgu pri la elparolo! Diversaj lingvoj postulas diversajn labormetodojn en la lernado de la elparolo.
Kiom eble plej rapide havigi al si gazetajn aŭ aliajn facilajn tekstojn. Kun interreto la eblecoj estas multegaj.
Provu havigi vortarojn kiuj indikas la deklinaciadon de vortoj kiujn vi devas lerni.
Provu komunikiĝi kun denaskaj parolantoj.
Uzu la lingvon kiel eble plej multe.
Provu pensi en ĝi.
lagtendisto (顯示個人資料) 2012年10月24日下午7:35:12
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年10月24日下午8:38:28
Tiu metodo funkcias 100% el kazoj, por ĉiuj infanoj en la mondo.
Oni ne studas la gepatran lingvon. Oni aŭskultas ĝin, komprenas ĝin, kaj parolas ĝin.
Ne necesas scii gramatikon por paroli iun lingvon.
Sufiĉas legi (aŭ aŭskulti) plenajn frazojn, kompreni ilin, kaj ripeti ilin.
Unue kompreni, poste paroli. Limigu vin kompreni kaj ripeti.
Oni povas lerni fremdan lingvon per multa legado, samkiel la infanoj lernas sian gepatran lingvon per multa aŭdado.
Amike.
cellus (顯示個人資料) 2012年10月25日上午7:26:20
Ju pli matura la cerbo farigas, des pli dependa ĝi estos je klarigoj kaj speciala trejnado. Estis probable ia evolua profito en tio ke la cerbo maturiĝas kaj per tio ankaŭ povas fari komparojn. Mi memoras kiam mi mem je la aĝo de eble 9 aŭ 10 jaroj unuafoje vidis danan tekston. Mi trovis ke mi iel povis kompreni ĝin, sed la vortoj ŝajnis TRE fremdaj kaj strangegaj, mi eĉ kredas ke same strangaj kiel ŝajnis al mi la unuaj arabaj vortoj, kiujn mi lernis kiel plenkreskulo.
Mi scias pri plenkreskuloj kiuj ekzemple lernis la svedan lingvon sen iaj gramatikaj studoj, sed la rezulto ofte estas nenecesa malkorekteco. Same kiel la legokapablo atentigas la homojn pri la diversaj sonoj, la gramatiko atentigas la lingvolernanton pri la diversaj gramatikaj trajtoj de la lingvo.
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年10月26日上午10:01:10
La metodon kiun mi eldiris estas tiu uzita de la franca firmao "Assimil". Mi opinias ke ili, baze, ne estas malpravaj. Aliflanke, en siaj lernolibroj ili ankaŭ instruas necesan gramatikon, sen etendi sin pri detaloj.
Mi mem lernis Esperanton nur legante tekstojn, sen aŭskulti kaj sen paroli la lingvon. Sed tiukampe Esperanto estas tute malsimila al aliaj lingvoj, ĉar mi kapablas kompreni iun kiu parolas ĝin, kaj povas esprimi min laŭtvoĉe senprobleme, danke al reguleco de la lingvo.
Ĉiam amike.
cellus (顯示個人資料) 2012年10月26日下午7:29:13
Do, estas bone ke oni ekzercas aŭskultadon, ripetadon kaj laŭtlegadon de la tekstoj. Tio fiksigas la vortojn kaj frazojn al la memoro kaj plifaciligas la lernadon de la signifoj de la nekomprenataj vortoj.
Alia interesa instrumetodo kiun mi vidis, estis la sugestopedio de la bulgaro Lozanov. Li havis kelkajn ideojn pri certa muziko kiu igas la lernantojn pli absorbkapablaj. Persone mi ne kredas tion, sed bonega afero estis ke oni provis aranĝi la instruadon en tre neformala maniero, en ia drinkeja (kafeja) medio kaj oni uzis paralelajn tekstojn en la lingvo de la lernantoj kaj en la lernota lingvo. Alia afero por kuraĝigi la lernantojn estis ke oni donis al ĉiu partoprenanto la nomon de konata persono en la kulturo de la lingvo kiun oni lernas. En esperanto tio signifus ke oni donus nomnojn kiel Zamenhof, Grabowski, Bagyi, Kalocsai ktp. Hmm, oni bezonus ankaŭ virinojn! Lozanov havis tre bonajn rezultojn, kiam li uzis tiun metodon por instrui la italan lingvon en Sofio. Mi ne scias ĉu oni daŭre uzas la metodon, sed ĝi estas interesa.
UZES (顯示個人資料) 2012年10月26日下午9:26:12
cxevino (顯示個人資料) 2012年10月27日上午12:33:54
UZES:Se vi volas aŭskulti esperanton jen tre interesa ligilo (http://peranto.posterous.com)Aŭskultinte tiun materialon, mi gardas la saman impreson jam tridekvarjaran: artefariteco, kvazaŭ tromulte da klareprononcendaj literoj baraktus en senespera interbatalo por malprobabla harmonio...
Oni nepre simpligu la prononcadon de esperanto! Por mi ĝi restas ĉefe skriba komunikilo...
lagtendisto (顯示個人資料) 2012年10月27日下午12:45:51