Kwa maudhui

Kunsendaĵo?

ya Chainy, 24 Oktoba 2012

Ujumbe: 20

Lugha: Esperanto

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 24 Oktoba 2012 7:00:48 alasiri

Min interesas, kion vi pensas pri la vorto 'kunsendaĵo'. Ĉu ĝi estas bona vorto, aŭ ial evitinda?

Mi demandas pri tio, ĉar mi lastatempe iom tralegis kaj kontrolis nian tradukon de la SMF-programaro por forumoj.

En nia unua traduko, ni fakte ne uzis la vorton 'kunsendaĵo' - ĝi ŝajne ne necesis, ĉar 'dosiero' ŝajnis esti sufiĉa en kuntektso. Sed nun mi rimarkis, ke en certaj partoj de la traduko ja necesas distingi inter dosieroj de la programaro mem, kaj dosieroj alŝutitaj de uzantoj en iliaj mesaĝoj. Ĉio fariĝas iom konfuza se ĉiam uzi 'dosiero'. Do, mi serĉis alian vorton por 'attachment'.

Laŭ ReVo, oni elpensis la vorton 'kunsendaĵo' en la jaro 2000. Laŭ mi, ĝi jam estas sufiĉe vaste uzata, almenaŭ kiam temas pri retmesaĝoj. Eble ĝi estas iom peza vorto, sed ŝajne neniu elpensis ĝis nun pli bonan varianton.

Ĉu, laŭ vi, 'kunsendaĵo' estas taŭga vorto ankaŭ por dosieroj kiujn aldonas uzantoj al siaj mesaĝoj en forumo?

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Oktoba 2012 9:52:14 alasiri

Chainy, antaŭ kelkaj tagoj mi sendis retmesaĝo kun 'attachment' (kiel oni diras anglalingve) kaj tute senpense mi uzis la vorton alkroĉaĵo.

tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 24 Oktoba 2012 10:02:00 alasiri

Mi kutime uzas 'alkroĉaĵo' por 'attachment', sed mi supozas ke ankaŭ 'kunsendaĵo' povas esti bona vorto kiam ĝi ne estas ambigua en kunteksto.

nigra_rivereto (Wasifu wa mtumiaji) 24 Oktoba 2012 11:57:23 alasiri

En tiu retejo vi povas trovi prikomputilajn vortojn en Esperanto:
Komputeko

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2012 5:37:28 asubuhi

Mi menciu, ke antaŭ kelkaj monatoj Chainy elpensis la vorton afiŝdosiero, kiun mi tuj trovis genia kaj kiun mi volas defendi kontraŭ kunsendaĵo. Venis la argumento, ke afiŝdosiero povus esti komprenata kiel "dosiero, en kiu konserviĝas la teksto de afiŝoj". Sed mi dubas tion.

Do mi demandas al vi, kiel vi komprenus afiŝdosiero - unue senkuntekste, poste mi eble donos al vi kelkajn kuntekstojn, en kiuj ĝi eble uziĝos.

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2012 10:12:46 asubuhi

darkweasel:Do mi demandas al vi, kiel vi komprenus afiŝdosiero - unue senkuntekste, poste mi eble donos al vi kelkajn kuntekstojn, en kiuj ĝi eble uziĝos.
Mi tute nature komprenas la vorton "kunsendaĵo". Ankaŭ "aldonaĵo" estas sufiĉe klara, kaj "alkroĉaĵo" iel taŭgas.

"Afiŝo" estas unuavice publikaĵo. Cetere, ĝi ankoraŭ nuntempe tro forte konservas ankaŭ sian originan sencon de konkreta publikaĵo (paperego gluita sur muro, aŭ enkadrita) kaj, precipe ĉar ankaŭ "dosiero" havas signifon de tuŝeblaĵo en la ne-bita mondo, "afiŝdosiero" estas dubinde utila, se la kunteksto ne estas klarega.

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2012 10:24:11 asubuhi

Mi legis kaj uzis kaj aldonaĵo kaj alkroĉaĵo, kaj ambaŭ estas bonaj. La unua estas iom pli belsona, la dua ankaŭ sen kunteksto iom pli klara (tamen sufiĉus jam kroĉaĵo, al- estas pleonasma).

afiŝdosiero por mi estus publike alirebla dosiero, ekz. en Dropbox, sed nepre ne io simila al (al)kroĉaĵo, komparu la difino de afiŝo en PIV:
Sciigo al la publiko, presita sur papero k ordinare gluita sur muro, kolono ks

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2012 10:40:06 asubuhi

Atentu, ke afiŝo en la SMF-traduko jam havas la establitan signifon de publika mesaĝo en forumo, do el tio apenaŭ povas estiĝi konfuzo.

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2012 12:15:30 alasiri

darkweasel:Atentu, ke afiŝo en la SMF-traduko jam havas la establitan signifon de publika mesaĝo en forumo, do el tio apenaŭ povas estiĝi konfuzo.
Kio estas "SMF" kaj kion signifas por la normala lingvouzo, ke en tiu "SMF" iu vorto havas "establitan" (=?) signifon? En kia barelo vi vivas, se por vi "afiŝo", "dosiero" kaj "forumo" havas nur tian signifon, ke "apenaŭ povas estiĝi konfuzo"?

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2012 3:21:39 alasiri

Ondo:
darkweasel:Atentu, ke afiŝo en la SMF-traduko jam havas la establitan signifon de publika mesaĝo en forumo, do el tio apenaŭ povas estiĝi konfuzo.
Kio estas "SMF" kaj kion signifas por la normala lingvouzo, ke en tiu "SMF" iu vorto havas "establitan" (=?) signifon? En kia barelo vi vivas, se por vi "afiŝo", "dosiero" kaj "forumo" havas nur tian signifon, ke "apenaŭ povas estiĝi konfuzo"?
SMF estas Simple Machines Forum, pri kies traduko al Esperanto temas tie ĉi.

Kurudi juu