Kunsendaĵo?
viết bởi Chainy, Ngày 24 tháng 10 năm 2012
Tin nhắn: 20
Nội dung: Esperanto
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 19:00:48 Ngày 24 tháng 10 năm 2012
Mi demandas pri tio, ĉar mi lastatempe iom tralegis kaj kontrolis nian tradukon de la SMF-programaro por forumoj.
En nia unua traduko, ni fakte ne uzis la vorton 'kunsendaĵo' - ĝi ŝajne ne necesis, ĉar 'dosiero' ŝajnis esti sufiĉa en kuntektso. Sed nun mi rimarkis, ke en certaj partoj de la traduko ja necesas distingi inter dosieroj de la programaro mem, kaj dosieroj alŝutitaj de uzantoj en iliaj mesaĝoj. Ĉio fariĝas iom konfuza se ĉiam uzi 'dosiero'. Do, mi serĉis alian vorton por 'attachment'.
Laŭ ReVo, oni elpensis la vorton 'kunsendaĵo' en la jaro 2000. Laŭ mi, ĝi jam estas sufiĉe vaste uzata, almenaŭ kiam temas pri retmesaĝoj. Eble ĝi estas iom peza vorto, sed ŝajne neniu elpensis ĝis nun pli bonan varianton.
Ĉu, laŭ vi, 'kunsendaĵo' estas taŭga vorto ankaŭ por dosieroj kiujn aldonas uzantoj al siaj mesaĝoj en forumo?
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 21:52:14 Ngày 24 tháng 10 năm 2012
tommjames (Xem thông tin cá nhân) 22:02:00 Ngày 24 tháng 10 năm 2012
nigra_rivereto (Xem thông tin cá nhân) 23:57:23 Ngày 24 tháng 10 năm 2012
Komputeko
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 05:37:28 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
Do mi demandas al vi, kiel vi komprenus afiŝdosiero - unue senkuntekste, poste mi eble donos al vi kelkajn kuntekstojn, en kiuj ĝi eble uziĝos.
Ondo (Xem thông tin cá nhân) 10:12:46 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
darkweasel:Do mi demandas al vi, kiel vi komprenus afiŝdosiero - unue senkuntekste, poste mi eble donos al vi kelkajn kuntekstojn, en kiuj ĝi eble uziĝos.Mi tute nature komprenas la vorton "kunsendaĵo". Ankaŭ "aldonaĵo" estas sufiĉe klara, kaj "alkroĉaĵo" iel taŭgas.
"Afiŝo" estas unuavice publikaĵo. Cetere, ĝi ankoraŭ nuntempe tro forte konservas ankaŭ sian originan sencon de konkreta publikaĵo (paperego gluita sur muro, aŭ enkadrita) kaj, precipe ĉar ankaŭ "dosiero" havas signifon de tuŝeblaĵo en la ne-bita mondo, "afiŝdosiero" estas dubinde utila, se la kunteksto ne estas klarega.
Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 10:24:11 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
afiŝdosiero por mi estus publike alirebla dosiero, ekz. en Dropbox, sed nepre ne io simila al (al)kroĉaĵo, komparu la difino de afiŝo en PIV:
Sciigo al la publiko, presita sur papero k ordinare gluita sur muro, kolono ks
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:40:06 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
Ondo (Xem thông tin cá nhân) 12:15:30 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
darkweasel:Atentu, ke afiŝo en la SMF-traduko jam havas la establitan signifon de publika mesaĝo en forumo, do el tio apenaŭ povas estiĝi konfuzo.Kio estas "SMF" kaj kion signifas por la normala lingvouzo, ke en tiu "SMF" iu vorto havas "establitan" (=?) signifon? En kia barelo vi vivas, se por vi "afiŝo", "dosiero" kaj "forumo" havas nur tian signifon, ke "apenaŭ povas estiĝi konfuzo"?
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:21:39 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
Ondo:SMF estas Simple Machines Forum, pri kies traduko al Esperanto temas tie ĉi.darkweasel:Atentu, ke afiŝo en la SMF-traduko jam havas la establitan signifon de publika mesaĝo en forumo, do el tio apenaŭ povas estiĝi konfuzo.Kio estas "SMF" kaj kion signifas por la normala lingvouzo, ke en tiu "SMF" iu vorto havas "establitan" (=?) signifon? En kia barelo vi vivas, se por vi "afiŝo", "dosiero" kaj "forumo" havas nur tian signifon, ke "apenaŭ povas estiĝi konfuzo"?