إلى المحتويات

Ĉu vi estas religia?

من efilzeo, 25 أكتوبر، 2012

المشاركات: 92

لغة: Esperanto

auxro (عرض الملف الشخصي) 26 أكتوبر، 2012 10:56:20 ص

dobri:
Interretano:Kial oni uzas "ateismo" kaj "ateisto" anstataux "sendiismo" kaj "sendiulo"?
Laŭ mia vortaro oni povas uzi ambaŭ esprimojn. Sendiismo sonas pli Esperante, tamen ateismo estas jam internacia vorto.
Mi komprenas ke laŭ Esperanto vortaroj "sendiisto" kaj "ateisto" egalas sed laŭ mia imago "ateisto" pli proksimas al "kontraŭdiisto", kaj "sendiisto" eble al "agnostikulo".

Teapot (عرض الملف الشخصي) 26 أكتوبر، 2012 4:02:56 م

auxro:Mi komprenas ke laŭ Esperanto vortaroj "sendiisto" kaj "ateisto" egalas sed laŭ mia imago "ateisto" pli proksimas al "kontraŭdiisto", kaj "sendiisto" eble al "agnostikulo".
"Kontraŭdiisto" eble egalas "novateisto" sed tute ne "ateisto" eĉ en la angla. "Sendiisto" kaj "ateisto" samas. Fakte, oni povas esti agnostikulo kaj kredi je ia dio. Ĉu strange? Certe, pro La Tekruĉo de Russell, sed homoj povas kredi malinteligente.

https://en.wikipedia.org/wiki/New_Atheism
https://en.wikipedia.org/wiki/Agnostic_theism
https://eo.wikipedia.org/wiki/Tekru%C4%89o_de_Russ...

Hyperboreus (عرض الملف الشخصي) 26 أكتوبر، 2012 5:44:04 م

Forigite

jchthys (عرض الملف الشخصي) 26 أكتوبر، 2012 5:59:36 م

Hyperboreus:Mi konsentas kun Arthur C. Clarke ke la religiaj studoj estas subfako de la psikipatologio. Kaj sendube la religio estas psikimalsaneco tre, tre kronika. Por respondi vian demandon: ne.
Se jes, kial tiom da homoj havas tiun ĉi "malsanecon"? Certe vi ne povas nomi la plejparton da homoj psiĥologie malsanaj, nur pro tio. Eble estus malsaneco sonĝi ankaŭ??

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 26 أكتوبر، 2012 6:30:07 م

Mi ne estas aparte religiema kvankam mi ofte legas budhanajn tekstojn kaj kiam eble iras al budhana templo por mediti kaj aŭskulti budhanajn saĝulojn - sed mi ne opinias ke religiemaj homoj estas malsanaj. Dependas de la grado kaj formo de religieco. Mi konatiĝis kun homoj el multaj diversaj religioj kiuj estas toleremaj - eĉ piaj islamanoj kiuj akceptas min kiel gejulon kaj komprenas mian edzecon kun mia karulo. Mi ankaŭ studas fojfoje la temon "dia geno" - do, ĉu la homo havas kunnaskitan emon al kredo je (ge)dio(j).
Memkompreneble en la filozofio de la Budho ne ekzistas "dio" sed homara spirito kaj mi interesiĝas pri la zamenhofa homarismo.
Do, gefrataj samideanoj, estu en paco unu kun la alia! Finfine ni ĉiuj kiuj parolas Esperanton kredas iel pri tuthoma boneco - se ne ni ne lernus kaj praktikus Esperanton. ridulo.gif

Dakila_Sidhi (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2012 5:30:46 ص

Mi estas iom kompleksa por voĉdoni tiun enketon. Do mi voĉdonis "Alia"-n?

Mi partoprenas en Agnostika Teismo je la flanko de Abrahamaj religioj.

Mi ŝatas kredi je Dio. Mi preferas unudiismon. Sed mi ankaŭ kredas ke ni homoj ne povas provi nek malprovi se dio ekzistas.

Por scii plu, jen la angla artikolo de Vikipedio.
http://en.wikipedia.org/wiki/Agnostic_theism

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2012 5:34:07 ص

Hyperboreus:Mi konsentas kun Arthur C. Clarke ke la religiaj studoj estas subfako de la psikipatologio. Kaj sendube la religio estas psikimalsaneco tre, tre kronika.
Ĉiu homo nepre havas ian ideon pri la universo kiu ĉirkaŭas nin, kaj la loko kiun li okupas ene de ĝi. Ankaŭ Arthur Clarke. Kaj tiu kredo direktas nian konduton. Tio estas religio, NE la sensencaj ritoplenaj aliaj.

Ĉu vi kredas ke Teresa de Calcuta aŭ Vicente Ferrer estis psikimalsanuloj?

Amike.

lagtendisto (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2012 7:53:49 ص

efilzeo:Mi pensas ke religioj devas esti privata afero do kiam ili prenas politikan potencon (kiun ofte okazas) mi malkonsentas.
Mi konsentas. Mi ankaŭ opinas. En organizo de ŝtatosistemo. Religio devas apartigas de ŝtataj fortoj. Oni ankaŭ devas rajti diskutu religiajn dogmojn sen timu iom da puno de ŝtato. Religio ne rajtas ataki demokratiajn decidojn. En germanio nun ekzistas emocia diskuto pri la rito de religia tranĉigo(Beschneidung) de knaboj. Ĉu estas kontraŭleĝa korplezo? Mi opinas. Tranĉigo laŭ religio estas korpolezo. Gepatroj tute ne rajtas korplezi kontraŭ siaj infanoj. Mi ankaŭ kontraŭas dogmigas religiece infanojn. Ili devas esti en pozicio memdecidu ĉu volus religigi.

Daniel86 (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2012 9:53:50 ص

Saluton. Mi estas ateisto, ĉar miaopinie dio ne respondas demandon pri ekekzisto de la mondo. El kie estas la mondo? Dio kreas ĝin. El kie do estas dio? Dio ekzistas de ĉiam. Kial do la mondo ne povus de ĉiam? Dio do ne respondas, kaj nur li malproksimigas respondon. Dio restas elpensi pro manko de respondo pri ekekzisto de la mondo. Oni necesas klarigi la mondon, sed dion ne, do homoj haltas ĉe dio nedemandante plu.

Mi opinias, ke la mondo ekzistas de ĉiam aŭ la mondo estas reekzista sen la fino.

Vilius (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2012 1:19:30 م

jchthys:Se jes, kial tiom da homoj havas tiun ĉi "malsanecon"?
Se plimulto da homoj iĝus obezaj, ĉu pro tio obezeco iĝus "sana"?

عودة للاعلى