Příspěvky: 92
Jazyk: Esperanto
auxro (Ukázat profil) 26. října 2012 10:56:20
dobri:Mi komprenas ke laŭ Esperanto vortaroj "sendiisto" kaj "ateisto" egalas sed laŭ mia imago "ateisto" pli proksimas al "kontraŭdiisto", kaj "sendiisto" eble al "agnostikulo".Interretano:Kial oni uzas "ateismo" kaj "ateisto" anstataux "sendiismo" kaj "sendiulo"?Laŭ mia vortaro oni povas uzi ambaŭ esprimojn. Sendiismo sonas pli Esperante, tamen ateismo estas jam internacia vorto.
Teapot (Ukázat profil) 26. října 2012 16:02:56
auxro:Mi komprenas ke laŭ Esperanto vortaroj "sendiisto" kaj "ateisto" egalas sed laŭ mia imago "ateisto" pli proksimas al "kontraŭdiisto", kaj "sendiisto" eble al "agnostikulo"."Kontraŭdiisto" eble egalas "novateisto" sed tute ne "ateisto" eĉ en la angla. "Sendiisto" kaj "ateisto" samas. Fakte, oni povas esti agnostikulo kaj kredi je ia dio. Ĉu strange? Certe, pro La Tekruĉo de Russell, sed homoj povas kredi malinteligente.
https://en.wikipedia.org/wiki/New_Atheism
https://en.wikipedia.org/wiki/Agnostic_theism
https://eo.wikipedia.org/wiki/Tekru%C4%89o_de_Russ...
Hyperboreus (Ukázat profil) 26. října 2012 17:44:04
jchthys (Ukázat profil) 26. října 2012 17:59:36
Hyperboreus:Mi konsentas kun Arthur C. Clarke ke la religiaj studoj estas subfako de la psikipatologio. Kaj sendube la religio estas psikimalsaneco tre, tre kronika. Por respondi vian demandon: ne.Se jes, kial tiom da homoj havas tiun ĉi "malsanecon"? Certe vi ne povas nomi la plejparton da homoj psiĥologie malsanaj, nur pro tio. Eble estus malsaneco sonĝi ankaŭ??
robbkvasnak (Ukázat profil) 26. října 2012 18:30:07
Memkompreneble en la filozofio de la Budho ne ekzistas "dio" sed homara spirito kaj mi interesiĝas pri la zamenhofa homarismo.
Do, gefrataj samideanoj, estu en paco unu kun la alia! Finfine ni ĉiuj kiuj parolas Esperanton kredas iel pri tuthoma boneco - se ne ni ne lernus kaj praktikus Esperanton.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Dakila_Sidhi (Ukázat profil) 27. října 2012 5:30:46
Mi partoprenas en Agnostika Teismo je la flanko de Abrahamaj religioj.
Mi ŝatas kredi je Dio. Mi preferas unudiismon. Sed mi ankaŭ kredas ke ni homoj ne povas provi nek malprovi se dio ekzistas.
Por scii plu, jen la angla artikolo de Vikipedio.
http://en.wikipedia.org/wiki/Agnostic_theism
antoniomoya (Ukázat profil) 27. října 2012 5:34:07
Hyperboreus:Mi konsentas kun Arthur C. Clarke ke la religiaj studoj estas subfako de la psikipatologio. Kaj sendube la religio estas psikimalsaneco tre, tre kronika.Ĉiu homo nepre havas ian ideon pri la universo kiu ĉirkaŭas nin, kaj la loko kiun li okupas ene de ĝi. Ankaŭ Arthur Clarke. Kaj tiu kredo direktas nian konduton. Tio estas religio, NE la sensencaj ritoplenaj aliaj.
Ĉu vi kredas ke Teresa de Calcuta aŭ Vicente Ferrer estis psikimalsanuloj?
Amike.
lagtendisto (Ukázat profil) 27. října 2012 7:53:49
efilzeo:Mi pensas ke religioj devas esti privata afero do kiam ili prenas politikan potencon (kiun ofte okazas) mi malkonsentas.Mi konsentas. Mi ankaŭ opinas. En organizo de ŝtatosistemo. Religio devas apartigas de ŝtataj fortoj. Oni ankaŭ devas rajti diskutu religiajn dogmojn sen timu iom da puno de ŝtato. Religio ne rajtas ataki demokratiajn decidojn. En germanio nun ekzistas emocia diskuto pri la rito de religia tranĉigo(Beschneidung) de knaboj. Ĉu estas kontraŭleĝa korplezo? Mi opinas. Tranĉigo laŭ religio estas korpolezo. Gepatroj tute ne rajtas korplezi kontraŭ siaj infanoj. Mi ankaŭ kontraŭas dogmigas religiece infanojn. Ili devas esti en pozicio memdecidu ĉu volus religigi.
Daniel86 (Ukázat profil) 27. října 2012 9:53:50
Mi opinias, ke la mondo ekzistas de ĉiam aŭ la mondo estas reekzista sen la fino.
Vilius (Ukázat profil) 27. října 2012 13:19:30
jchthys:Se jes, kial tiom da homoj havas tiun ĉi "malsanecon"?Se plimulto da homoj iĝus obezaj, ĉu pro tio obezeco iĝus "sana"?