إلى المحتويات

Ĉu vi iam skribis esperante per via mano?

من ora knabo, 9 أكتوبر، 2007

المشاركات: 10

لغة: Esperanto

ora knabo (عرض الملف الشخصي) 9 أكتوبر، 2007 8:53:55 م

Ŝajne tiu ĉi estas stulta demando, sed hodiaŭ mi rimarkis ke mi neniam skribis Esperanton per mia mano (uzante skribilon)! demando.gif La nura maniero kiun mi uzis estas per komputil-klavaro. Do mi provis skribi kaj... jen miraklo... mia skribaĵo aperis preskaŭ kiel infana unua skrib-provaĵo shoko.gif .

remy_boligee (عرض الملف الشخصي) 9 أكتوبر، 2007 9:36:43 م

La unua fojo kiam mi skribis esperante estis pro afiŝo de Mielo: 'Ĉu vi volas interŝanĝi poŝtkartojn?'.

Nuntempe manskribado ne estas tre ofta kaj miaj literoj ŝajnas terure shoko.gif

Mielo (عرض الملف الشخصي) 10 أكتوبر، 2007 6:24:10 م

remy_boligee:La unua fojo kiam mi skribis esperante estis pro afiŝo de Mielo: 'Ĉu vi volas interŝanĝi poŝtkartojn?'.

Nuntempe manskribado ne estas tre ofta kaj miaj literoj ŝajnas terure shoko.gif
Ne, ne ! rido.gif Via skribado estas bela. Al mi plaĉas.

galvis (عرض الملف الشخصي) 10 أكتوبر، 2007 7:54:23 م

---Saluton---

Jes, antaŭ dudek kvin jaroj, mi skribis multajn leterojn al geamikoj de multe da landoj. Estis tre bone, ĉar mi ricevis poŝtmarkojn kaj monerojn.
La homoj de la landoj nomataj je trans la fera kortino estis tre scivolemaj, ili volis scii kaj koni pri ĉio.
Iam, mi metis anoceton en "Heroldo de Esperanto", petanta korespondadon ; Kaj mi ricevis pli da 200 leteroj.
Iom post iom, mi komencis respondi ilin, sed fine, mi laciĝis, kaj devis meti novan anonceton kie mi diris ke bedaŭrinde mi jam ne povis respondi pli.
Eble, mi estas unu el la multaj esperantistoj kiuj ĝojis tiu ĉi plezuro je ricevi ĉiu tago aro da kovertoj plena je poŝtmarkoj, kaj ene, mesaĝoj de personoj volantaj scii kiel estis la ekstera mondo.

---Ĝis---

annadahlqvist (عرض الملف الشخصي) 10 أكتوبر، 2007 11:42:35 م

Mi skribas tre malofte en esperanto per mia mano. Sed mi estas komencanto, kaj mi skribas ĉefe en lernu!, kun la vortaro ĉi tie. Mi ne pensas ke estas pli malfacila skribi per mano ol per klavaro. Sed mi ĉiam skribi malbona per mano. Mi pensis ke maljuna personoj skribi pli bele ke personoj nune.

Mendacapote (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2007 2:14:49 ص

Mi neniam manskribis eĉ unu vorton esperante!

RiotNrrd (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2007 5:41:53 ص

Mi preskaŭ ĉiam skribas klavare. Mi skribis kelkajn vortojn mane, sur blankatabulo, sed nur kelkfoje.

Sxak (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2007 3:25:34 م

hehehe Mi memoras ke foje mi vidis manskribitan esperantlingvan anoncon en x-sistemo... Do tie estis dus.xo sed ne duŝo. Kaj la papero estis skribita per manoj - tiomgrade la skribinto kutimiĝis nur tajpiridulo.gif

Mielo (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2007 5:41:16 م

galvis:---Saluton---

Jes, antaŭ dudek kvin jaroj, mi skribis multajn leterojn al geamikoj de multe da landoj. Estis tre bone, ĉar mi ricevis poŝtmarkojn kaj monerojn.
La homoj de la landoj nomataj je trans la fera kortino estis tre scivolemaj, ili volis scii kaj koni pri ĉio.
Iam, mi metis anoceton en "Heroldo de Esperanto", petanta korespondadon ; Kaj mi ricevis pli da 200 leteroj.
Iom post iom, mi komencis respondi ilin, sed fine, mi laciĝis, kaj devis meti novan anonceton kie mi diris ke bedaŭrinde mi jam ne povis respondi pli.
Eble, mi estas unu el la multaj esperantistoj kiuj ĝojis tiu ĉi plezuro je ricevi ĉiu tago aro da kovertoj plena je poŝtmarkoj, kaj ene, mesaĝoj de personoj volantaj scii kiel estis la ekstera mondo.

---Ĝis---
Mi ĝojas ankaŭ nun, se mi ricevas poŝtkarton de esperantistoj. Kaj ankaŭ mi skribas al vi, kvankam mi pensas, ili ne povas legi mian skribadon. Laŭ mi, mi skribas malbele per mano ankaŭ hungare. Kiam mi estis studento, ni devis noti rapide en la prezentadoj. Miaj kompanoj ne povis legi miajn noticojn.
Annadahlqvist pravas, la maljunaj skribas pli bele ol ni.
Nuntempe, ankaŭ mi ne manskribas nur Esperantajn poŝtkartojn. rido.gif

Jes (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2007 1:01:59 م

sal.gif
Mi ofte skribas esperanto uzante mia mano! eĉ, mi komencis uzi esperanton per mia mano (ne komputile!)

Sed ĝi ne estas mirinda!! ne! do Hispanaj literoj estas preskaŭ sama ke esperanto kaj mi skribas ĉiutage en Hispana (ĉe universitato!)

عودة للاعلى