Kwa maudhui

Ĉu vi iam skribis esperante per via mano?

ya ora knabo, 9 Oktoba 2007

Ujumbe: 11

Lugha: Esperanto

ora knabo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Oktoba 2007 8:53:55 alasiri

Ŝajne tiu ĉi estas stulta demando, sed hodiaŭ mi rimarkis ke mi neniam skribis Esperanton per mia mano (uzante skribilon)! demando.gif La nura maniero kiun mi uzis estas per komputil-klavaro. Do mi provis skribi kaj... jen miraklo... mia skribaĵo aperis preskaŭ kiel infana unua skrib-provaĵo shoko.gif .

Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Oktoba 2007 9:07:59 alasiri

Mi kutimis skribi cirilide kaj preskaŭ neniam skribis per latinaj literoj, nur kiam mi estis lernanto kaj, lernante la anglan lingvon, faris miajn hejmtaskojn. Sed jes, mi manskribis multe en Esperanto, kiam mi plenumis taskojn de poŝta (ne ret-) Esperanto-kurso. Tio okazis pli ol dudek jaroj antaŭe. Nun mi iam surpaĝigas (lango.gif ) aŭ surpaperigas esperantajn vortojn, sed ne tre ofte por havi bonan skribmanieron.

remy_boligee (Wasifu wa mtumiaji) 9 Oktoba 2007 9:36:43 alasiri

La unua fojo kiam mi skribis esperante estis pro afiŝo de Mielo: 'Ĉu vi volas interŝanĝi poŝtkartojn?'.

Nuntempe manskribado ne estas tre ofta kaj miaj literoj ŝajnas terure shoko.gif

Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 10 Oktoba 2007 6:24:10 alasiri

remy_boligee:La unua fojo kiam mi skribis esperante estis pro afiŝo de Mielo: 'Ĉu vi volas interŝanĝi poŝtkartojn?'.

Nuntempe manskribado ne estas tre ofta kaj miaj literoj ŝajnas terure shoko.gif
Ne, ne ! rido.gif Via skribado estas bela. Al mi plaĉas.

galvis (Wasifu wa mtumiaji) 10 Oktoba 2007 7:54:23 alasiri

---Saluton---

Jes, antaŭ dudek kvin jaroj, mi skribis multajn leterojn al geamikoj de multe da landoj. Estis tre bone, ĉar mi ricevis poŝtmarkojn kaj monerojn.
La homoj de la landoj nomataj je trans la fera kortino estis tre scivolemaj, ili volis scii kaj koni pri ĉio.
Iam, mi metis anoceton en "Heroldo de Esperanto", petanta korespondadon ; Kaj mi ricevis pli da 200 leteroj.
Iom post iom, mi komencis respondi ilin, sed fine, mi laciĝis, kaj devis meti novan anonceton kie mi diris ke bedaŭrinde mi jam ne povis respondi pli.
Eble, mi estas unu el la multaj esperantistoj kiuj ĝojis tiu ĉi plezuro je ricevi ĉiu tago aro da kovertoj plena je poŝtmarkoj, kaj ene, mesaĝoj de personoj volantaj scii kiel estis la ekstera mondo.

---Ĝis---

annadahlqvist (Wasifu wa mtumiaji) 10 Oktoba 2007 11:42:35 alasiri

Mi skribas tre malofte en esperanto per mia mano. Sed mi estas komencanto, kaj mi skribas ĉefe en lernu!, kun la vortaro ĉi tie. Mi ne pensas ke estas pli malfacila skribi per mano ol per klavaro. Sed mi ĉiam skribi malbona per mano. Mi pensis ke maljuna personoj skribi pli bele ke personoj nune.

Mendacapote (Wasifu wa mtumiaji) 11 Oktoba 2007 2:14:49 asubuhi

Mi neniam manskribis eĉ unu vorton esperante!

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 11 Oktoba 2007 5:41:53 asubuhi

Mi preskaŭ ĉiam skribas klavare. Mi skribis kelkajn vortojn mane, sur blankatabulo, sed nur kelkfoje.

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 11 Oktoba 2007 3:25:34 alasiri

hehehe Mi memoras ke foje mi vidis manskribitan esperantlingvan anoncon en x-sistemo... Do tie estis dus.xo sed ne duŝo. Kaj la papero estis skribita per manoj - tiomgrade la skribinto kutimiĝis nur tajpiridulo.gif

Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 11 Oktoba 2007 5:41:16 alasiri

galvis:---Saluton---

Jes, antaŭ dudek kvin jaroj, mi skribis multajn leterojn al geamikoj de multe da landoj. Estis tre bone, ĉar mi ricevis poŝtmarkojn kaj monerojn.
La homoj de la landoj nomataj je trans la fera kortino estis tre scivolemaj, ili volis scii kaj koni pri ĉio.
Iam, mi metis anoceton en "Heroldo de Esperanto", petanta korespondadon ; Kaj mi ricevis pli da 200 leteroj.
Iom post iom, mi komencis respondi ilin, sed fine, mi laciĝis, kaj devis meti novan anonceton kie mi diris ke bedaŭrinde mi jam ne povis respondi pli.
Eble, mi estas unu el la multaj esperantistoj kiuj ĝojis tiu ĉi plezuro je ricevi ĉiu tago aro da kovertoj plena je poŝtmarkoj, kaj ene, mesaĝoj de personoj volantaj scii kiel estis la ekstera mondo.

---Ĝis---
Mi ĝojas ankaŭ nun, se mi ricevas poŝtkarton de esperantistoj. Kaj ankaŭ mi skribas al vi, kvankam mi pensas, ili ne povas legi mian skribadon. Laŭ mi, mi skribas malbele per mano ankaŭ hungare. Kiam mi estis studento, ni devis noti rapide en la prezentadoj. Miaj kompanoj ne povis legi miajn noticojn.
Annadahlqvist pravas, la maljunaj skribas pli bele ol ni.
Nuntempe, ankaŭ mi ne manskribas nur Esperantajn poŝtkartojn. rido.gif

Kurudi juu