לתוכן העניינים

unu post la alia

של zan, 30 באוקטובר 2012

הודעות: 13

שפה: Esperanto

darkweasel (הצגת פרופיל) 31 באוקטובר 2012, 21:04:31

Hyperboreus:
darkweasel:
Sunjo:
zan:
En la tekstaro oni trovas sufiĉajn ekzemplojn de "unu post alia". Ne ŝajnas pres-eraroj. Tio signifas, ke iakaze oni uzas "unu post alia" anstataŭ "unu post la alia". Eble la diferenco estas tre malgranda. Sed eblas, ke iuj distingas, dum multaj ne distingas.
Nu, en la germana (la origina lingvo de tiuj fabeloj de la fratoj Grimm) oni distingas inter la uzo de "la" kaj la neuzo de "la"
Mi ne komprenas. En la germana la esprimo supozeble estis einer nach dem anderen, tute laŭvorta traduko de "unu post la alia". Mi neniam vidis ion kiel *einer nach einem anderen, kun nedifina artikolo ...
Kaj kiel influas la Germana Esperanten? En la Hispana ekz. oni ja diras "uno tras otro" sen la artikolo...
Mi ne skribis ion ajn pri ĝusteco kaj malĝusteco de tio en Esperanto, sed mi komprenis la afiŝon de Sunjo tiel, ke en la germana oni povas distingi inter unu post alia kaj unu post la alia ...? Evidente eblas, ke mi miskomprenis ion.

Sunjo (הצגת פרופיל) 31 באוקטובר 2012, 22:41:50

darkweasel, mi skribis pri la uzo aŭ neuzo de "la" ĝenerale

mi nun ne scias ĉu mi eble miskredis ke la uzo de "la" similas al germana traduko kun difina artikolo kaj la neuzo de "la" similas al germana traduko kun nedifina artikolo. Ĉu eble la ekzemplaj frazoj sen "la" havas tute la saman signifon kiel tiuj kun "la", aŭ ĉu ili havas alian signifon kiun oni ne esprimas en la germana (almenaŭ tio ne eblus per laŭvorta traduko), aŭ ĉu ja temas pri eraro (la tradukoj estas de Kabe kiu laŭ mia scio havis bonegan reputacion kiel tradukisto) aŭ ĉu ekzistas aliaj klarigoj

darkweasel (הצגת פרופיל) 1 בנובמבר 2012, 00:04:15

Sunjo:darkweasel, mi skribis pri la uzo aŭ neuzo de "la" ĝenerale
Bone, do mi miskomprenis.

לראש הדף