לתוכן העניינים

unu post la alia

של zan, 30 באוקטובר 2012

הודעות: 13

שפה: Esperanto

zan (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 14:03:07

Kiel diferencas "unu post la alia" kaj "unu post alia"?
Mi legis la rakonton "la sep kapridoj" de Grimm. Tie mi trovis la jenojn.

(1)Sed la lupo trovis ĉiujn (kapridojn) kaj sen longaj konsideroj englutis ĉiujn unu post la alia;
(2)Ŝi(la patrino de la kapridoj) vokis ilin unu post la alia per la nomo, sed neniu respondis.

(3)kiam ŝi daŭrigis tranĉi, ĉiuj ses elsaltis unu post alia.

Kial oni uzas "la"n en (1) kaj (2) sed ne en (3)?
Mi pensas kial.
(1)(2) La kapridoj estis englutitaj aŭ vokitaj, kvazaŭ ili estus en vico.
(3) La kapridoj aperis laŭ hazarda ordo, en kiu oni ne povas vidi klaran vicon aŭ antaŭvideblan finon.

Ĉu oni distingas la uzon inter "unu post la alia" kaj "unu post alia"?

Antaŭdankon.

Sunjo (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 16:58:31

Mi skribus ankaŭ en la tria frazo "unu post la alia"

antoniomoya (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 17:56:56

zan:Kiel diferencas "unu post la alia" kaj "unu post alia"?
(3)kiam ŝi daŭrigis tranĉi, ĉiuj ses elsaltis unu post alia.
Ĉu oni distingas la uzon inter "unu post la alia" kaj "unu post alia"?
Mi opinias ke temas pri simpla pres-eraro. Neniam mi legis nenie "unu post alia".

Amike.

opalo (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2012, 18:09:45

La diferenco estas tre malgranda, sed mi havas iel la senton, ke la penso restas momente sur "la alia(j)", dum "alia(j)" (sen la) flagretas preter miaj okuloj neklare.

La Plena Ilustrita Vortaro diras, sub la rubriko alia:
En la korelativaĵo unu… alia…, oni enmetas la artikolon antaŭ alia, kiam oni volas akcenti la reciprokecon.
Tamen, malfacile akordigas mi ĉi tiun aserton kun la ekzemploj, kiujn mi trovas pere de tekstaro.com.

zan (הצגת פרופיל) 31 באוקטובר 2012, 10:10:50

Dankon. Mi ne estis leginta PIVon.
En la tekstaro oni trovas sufiĉajn ekzemplojn de "unu post alia". Ne ŝajnas pres-eraroj. Tio signifas, ke iakaze oni uzas "unu post alia" anstataŭ "unu post la alia". Eble la diferenco estas tre malgranda. Sed eblas, ke iuj distingas, dum multaj ne distingas.

Mi trovis alian ekzemplon en "Haĉjo kaj Grenjo" de Grimm.
(1)Dume Haĉjo ĵetis ĉiujn pecetojn unu post la alia sur la vojon.
(2)Haĉjo ĵetis el sia poŝo unu plenmanon post alia.

Sunjo (הצגת פרופיל) 31 באוקטובר 2012, 12:50:40

zan:
En la tekstaro oni trovas sufiĉajn ekzemplojn de "unu post alia". Ne ŝajnas pres-eraroj. Tio signifas, ke iakaze oni uzas "unu post alia" anstataŭ "unu post la alia". Eble la diferenco estas tre malgranda. Sed eblas, ke iuj distingas, dum multaj ne distingas.
Nu, en la germana (la origina lingvo de tiuj fabeloj de la fratoj Grimm) oni distingas inter la uzo de "la" kaj la neuzo de "la" kaj en ĉiuj viaj ekzemplaj frazoj oni uzus "unu post la alia".
La retraduko de viaj ekzemploj pri "unu post alia" sonas strangega kaj aldonas nekutiman signifon.

cellus (הצגת פרופיל) 31 באוקטובר 2012, 13:34:28

Se mi komparus kun mia denaska sveda lingvo kaj esperanto mi imagus ke mi povus uzi:
Ili elsaltis unu post la alia.
(Unue mi vidas unu kapridon, poste la sekvan kaj ankorabu pli poste la trian).

Ili elsaltis unu post alia.
(Mi vidas ke la kapridaro (je 3) elsaltas sinsekve.

Eble oni povus diri "Ili elsaltis sinsekve" por indiki ke la tuta kapridaro elsaltas.

darkweasel (הצגת פרופיל) 31 באוקטובר 2012, 14:15:13

Sunjo:
zan:
En la tekstaro oni trovas sufiĉajn ekzemplojn de "unu post alia". Ne ŝajnas pres-eraroj. Tio signifas, ke iakaze oni uzas "unu post alia" anstataŭ "unu post la alia". Eble la diferenco estas tre malgranda. Sed eblas, ke iuj distingas, dum multaj ne distingas.
Nu, en la germana (la origina lingvo de tiuj fabeloj de la fratoj Grimm) oni distingas inter la uzo de "la" kaj la neuzo de "la"
Mi ne komprenas. En la germana la esprimo supozeble estis einer nach dem anderen, tute laŭvorta traduko de "unu post la alia". Mi neniam vidis ion kiel *einer nach einem anderen, kun nedifina artikolo ...

Sunjo (הצגת פרופיל) 31 באוקטובר 2012, 15:37:32

darkweasel: En la germana la esprimo supozeble estis einer nach dem anderen, tute laŭvorta traduko de "unu post la alia". Mi neniam vidis ion kiel *einer nach einem anderen, kun nedifina artikolo ...
Nek mi.

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 31 באוקטובר 2012, 18:52:51

Forigite

לראש הדף