შეტყობინებები: 13
ენა: Esperanto
zan (მომხმარებლის პროფილი) 30 ოქტომბერი, 2012 14:03:07
Mi legis la rakonton "la sep kapridoj" de Grimm. Tie mi trovis la jenojn.
(1)Sed la lupo trovis ĉiujn (kapridojn) kaj sen longaj konsideroj englutis ĉiujn unu post la alia;
(2)Ŝi(la patrino de la kapridoj) vokis ilin unu post la alia per la nomo, sed neniu respondis.
(3)kiam ŝi daŭrigis tranĉi, ĉiuj ses elsaltis unu post alia.
Kial oni uzas "la"n en (1) kaj (2) sed ne en (3)?
Mi pensas kial.
(1)(2) La kapridoj estis englutitaj aŭ vokitaj, kvazaŭ ili estus en vico.
(3) La kapridoj aperis laŭ hazarda ordo, en kiu oni ne povas vidi klaran vicon aŭ antaŭvideblan finon.
Ĉu oni distingas la uzon inter "unu post la alia" kaj "unu post alia"?
Antaŭdankon.
Sunjo (მომხმარებლის პროფილი) 30 ოქტომბერი, 2012 16:58:31
antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 30 ოქტომბერი, 2012 17:56:56
zan:Kiel diferencas "unu post la alia" kaj "unu post alia"?Mi opinias ke temas pri simpla pres-eraro. Neniam mi legis nenie "unu post alia".
(3)kiam ŝi daŭrigis tranĉi, ĉiuj ses elsaltis unu post alia.
Ĉu oni distingas la uzon inter "unu post la alia" kaj "unu post alia"?
Amike.
opalo (მომხმარებლის პროფილი) 30 ოქტომბერი, 2012 18:09:45
La Plena Ilustrita Vortaro diras, sub la rubriko alia:
En la korelativaĵo unu… alia…, oni enmetas la artikolon antaŭ alia, kiam oni volas akcenti la reciprokecon.Tamen, malfacile akordigas mi ĉi tiun aserton kun la ekzemploj, kiujn mi trovas pere de tekstaro.com.
zan (მომხმარებლის პროფილი) 31 ოქტომბერი, 2012 10:10:50
En la tekstaro oni trovas sufiĉajn ekzemplojn de "unu post alia". Ne ŝajnas pres-eraroj. Tio signifas, ke iakaze oni uzas "unu post alia" anstataŭ "unu post la alia". Eble la diferenco estas tre malgranda. Sed eblas, ke iuj distingas, dum multaj ne distingas.
Mi trovis alian ekzemplon en "Haĉjo kaj Grenjo" de Grimm.
(1)Dume Haĉjo ĵetis ĉiujn pecetojn unu post la alia sur la vojon.
(2)Haĉjo ĵetis el sia poŝo unu plenmanon post alia.
Sunjo (მომხმარებლის პროფილი) 31 ოქტომბერი, 2012 12:50:40
zan:Nu, en la germana (la origina lingvo de tiuj fabeloj de la fratoj Grimm) oni distingas inter la uzo de "la" kaj la neuzo de "la" kaj en ĉiuj viaj ekzemplaj frazoj oni uzus "unu post la alia".
En la tekstaro oni trovas sufiĉajn ekzemplojn de "unu post alia". Ne ŝajnas pres-eraroj. Tio signifas, ke iakaze oni uzas "unu post alia" anstataŭ "unu post la alia". Eble la diferenco estas tre malgranda. Sed eblas, ke iuj distingas, dum multaj ne distingas.
La retraduko de viaj ekzemploj pri "unu post alia" sonas strangega kaj aldonas nekutiman signifon.
cellus (მომხმარებლის პროფილი) 31 ოქტომბერი, 2012 13:34:28
Ili elsaltis unu post la alia.
(Unue mi vidas unu kapridon, poste la sekvan kaj ankorabu pli poste la trian).
Ili elsaltis unu post alia.
(Mi vidas ke la kapridaro (je 3) elsaltas sinsekve.
Eble oni povus diri "Ili elsaltis sinsekve" por indiki ke la tuta kapridaro elsaltas.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 31 ოქტომბერი, 2012 14:15:13
Sunjo:Mi ne komprenas. En la germana la esprimo supozeble estis einer nach dem anderen, tute laŭvorta traduko de "unu post la alia". Mi neniam vidis ion kiel *einer nach einem anderen, kun nedifina artikolo ...zan:Nu, en la germana (la origina lingvo de tiuj fabeloj de la fratoj Grimm) oni distingas inter la uzo de "la" kaj la neuzo de "la"
En la tekstaro oni trovas sufiĉajn ekzemplojn de "unu post alia". Ne ŝajnas pres-eraroj. Tio signifas, ke iakaze oni uzas "unu post alia" anstataŭ "unu post la alia". Eble la diferenco estas tre malgranda. Sed eblas, ke iuj distingas, dum multaj ne distingas.
Sunjo (მომხმარებლის პროფილი) 31 ოქტომბერი, 2012 15:37:32
darkweasel: En la germana la esprimo supozeble estis einer nach dem anderen, tute laŭvorta traduko de "unu post la alia". Mi neniam vidis ion kiel *einer nach einem anderen, kun nedifina artikolo ...Nek mi.
Hyperboreus (მომხმარებლის პროფილი) 31 ოქტომბერი, 2012 18:52:51