Đi đến phần nội dung

Per kiu kanto prezenti Esperanton?

viết bởi Kokcineleto, Ngày 30 tháng 10 năm 2012

Tin nhắn: 9

Nội dung: Esperanto

Kokcineleto (Xem thông tin cá nhân) 15:16:58 Ngày 30 tháng 10 năm 2012

Saluton!

En Novjara tendaro mi povos dum du horoj prezenti Esperanton al studentoj (tiuj, kiuj ekinteresiĝos ĝuste pri ĉi tiu temo) kaj doni al ili eblecon praktiki iomete.
Mi pensas, ke estus interese montri al ili iun videon (kanton aŭ eble animacian filmeton) en nia lingvo, plej bone kun subskriboj (vortoj de la kanto en Esperanto). Povas esti iu fama tradukita aŭ originala esperanta aĵo. Do, mi dezirus konsilon.

Kiu estas via ŝatata esperanta kanto, trovebla en Youtube aŭ similaj retejoj?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:20:30 Ngày 30 tháng 10 năm 2012

Kiel lernejano, mi dufoje faris prelegojn al la resto de la klaso pri Esperanto (ni rajtis elekti ajnan temon). En ambaŭ mi prezentis kantaĵojn de Persone - en la unua, "Liza pentras bildojn" (almenaŭ tiam trovebla en la lernu!-biblioteko), kaj en la dua, "Je la leviĝo de la lun'" sur iu albumo elŝutebla en la retpaĝaro de Persone.

dobri (Xem thông tin cá nhân) 15:28:34 Ngày 30 tháng 10 năm 2012

Vi povus uzi ekzemple Tintilar'.
http://www.youtube.com/watch?v=Mk1bUIV4iEw&lis...

Kokcineleto (Xem thông tin cá nhân) 15:37:18 Ngày 30 tháng 10 năm 2012

dobri:Vi povus uzi ekzemple Tintilar'.
http://www.youtube.com/watch?v=Mk1bUIV4iEw&lis...
ridego.gif Amuze! Mi ne sciis, ke ankaŭ tiu kanto estas tradukita. Sed eble ankaŭ ion alian plu mi volus...

Kokcineleto (Xem thông tin cá nhân) 16:52:46 Ngày 30 tháng 10 năm 2012

darkweasel:Kiel lernejano, mi dufoje faris prelegojn al la resto de la klaso pri Esperanto (ni rajtis elekti ajnan temon). En ambaŭ mi prezentis kantaĵojn de Persone - en la unua, "Liza pentras bildojn" (almenaŭ tiam trovebla en la lernu!-biblioteko).
Dankon! "Liza pentras bildojn" vere sonas bone. Pri kio temas la kanto? Mi ŝajne ne havas tiom bonan fantazion por kompreni...

diogotux (Xem thông tin cá nhân) 16:47:44 Ngày 01 tháng 11 năm 2012

En lernu mem, estas video "Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj", estas interesa video. Kvankam ĝi temas nur pri Esperanto kaj ties movado.
Mi konsilas doni kanton de Kaj Tiel Plu, la Esperanto de la kantistoj ne estas la plej bona tamen la muzikoj estas belegaj.

Ankaŭ mi konsilus prezenti kanton de Persone, mi opinias la plej bonajn:
de Persone: mondo aŭ mi, se la cerbo volas, mia knabino kaj la leviĝo de la lun'

de Kajto: en la fronto de gandesa (tradukita), la pasero, procesio multkolora kaj ran-kvarteto.

Mi scias neniun muzikon pri kristnasko kaj novjaro krom la jam citita de Ralph Glomp

dombola (Xem thông tin cá nhân) 14:43:21 Ngày 02 tháng 11 năm 2012

Jen sugesto: priskribo per kanto en video pri Esperanto en ago en la bieno Bona Espero, kiu estas lernejo kaj loĝejo por malriĉaj infanoj en Brazilo. La bieno funkcias precipe pro la malavara monhelpo de esperantistoj el multaj landoj. Tie oni akceptas esperantistojn el la tuta mondo por vola laborado dum kelkaj tagoj aŭ semajnoj.
Mi pensas tion, ke estas projekto priparolinda en foiro kiel tiu, kiun vi intencas partopreni.
Bonvolu rakonti al ni, venontjare, vian sperton en la foiro.

Makinary (Xem thông tin cá nhân) 13:39:15 Ngày 12 tháng 11 năm 2012

Mi ŝatas ĉi tiujn muzikaĵojn:

- Dormu Milde (Kajto): http://www.youtube.com/watch?v=tiuErzIQkhg
- Tragedio (Tutmonda Muziko): http://www.youtube.com/watch?v=_MqFk5hV1Fs
- Himno de esperhe (Dolchamar): http://www.youtube.com/watch?v=MTKoMATSlwo

Regis_Castro (Xem thông tin cá nhân) 06:54:23 Ngày 18 tháng 11 năm 2012

Mi konas ĉiujn muzikaĵojn, kiujn oni konsilis al vi sed mi preferas montri aktualaĵojn.
En esperantujo troviĝas aĵoj, kiuj ŝajnas tre malnovaj (kelkaj vere estas, hehe).

Mi ŝatas la muzikaĵon "La malnova balancilo" de Kajto ĉar la prononco de la kantistino estas tre klara kaj la ritmo estas malrapida.

Se vi ne tiel zorgas pri la prononco: http://www.youtube.com/watch?v=gWiH8BlpU0U
Brazilaj junuloj ĝenerale ŝatas ĝin ĉar ĝi similas pli al la muzikaĵoj, kiujn ili ĝenerale aŭskultas.
Mi trovis nenie la muziktekston sed se vi volas vi mem povas noti ĝin ĉar estas facile rekoni la vortojn.

Sukceson!

Quay lại