Съобщения: 22
Език: Esperanto
Sxak (Покажи профила) 13 октомври 2007, 06:03:12
RiotNrrd:la letero estas ama
SED
La diraĵo estas ĝusta.
La diraĵo ĝustas.
La diraĵo estas korekta.
La diraĵo... KOREKTAS?
la letero amas???
ĉu oni ne povas diri ankaŭ "ama letero"? aŭ ama letero amas?
Via modelo ne funkcias simple ĉar korekt estas verba radiko. Kaj ĝi ne funkcias kun multaj aliaj verbaj radikoj
RiotNrrd (Покажи профила) 13 октомври 2007, 07:24:51
Filu (Покажи профила) 13 октомври 2007, 15:20:08
Laŭ ReVo, tiu adjektivo difiniĝas kiel: "enhavanta erarojn".
Maligante tiun vorton, oni trovas "korekta", kiu do logike devus difiniĝi kiel: "enhavanta neniun eraron". Ĉu logikus, ke estus korekta nur tiu aĵo, kiu unue enhavis erarojn? Laŭ mi ne...
Espi (Покажи профила) 13 октомври 2007, 19:10:10
Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.
Nur la subjekto ne sufiĉas.
mnlg (Покажи профила) 13 октомври 2007, 22:51:08
Espi:Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.Mi scias.
Nur la subjekto ne sufiĉas.
Sxak (Покажи профила) 14 октомври 2007, 03:17:06
Espi:Ĉu???
Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.
Nur la subjekto ne sufiĉas.
http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/gramatika_vortare...
PMEG:Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu senobjekta verbo.notu, ke tie ne temas pri DEVO havi objekton, nur pri povo
http://www.steloj.de/esperanto/fabeloj2/sambuko.ht...
Zamenhof:Lia patrino lin senvestigis, enlitigis lin, kaj ŝi enportigis la temaŝinon, por kuiri por li bonan tason da sambuka teo, ĉar ĉi tiu varmigas.Trovu objekton por la grasa transitiva verbo varmigi
Sxak (Покажи профила) 14 октомври 2007, 10:33:46
Ĉevalo:La aserto estis: frazoj kun substantivaj verboj nepre devas havi objekton.Terurĉjo:Kelkajn minutojn serĉis mi "korpon" en la frazo de Zamenhof, sed ne sukcesis. Ŝak ja ĝuste menciis pri povo, ne devo.Efektive, teo povas varmigi ankaŭ aeron, kaj devas fari tion, se teo ne estas malvarma.
Krome, opinias mi, varmigas teo ne korpon, sed tripon aŭ internon de la korpo.
Sed por homo ĝi kutime kaŭzas la varmigan efikon.
Kie estas objekto en tiu frazo de Z?
Oni povas longe filozofii, kion teo povas varmigi, sed en tiu frazo objekto forestas!
yugary (Покажи профила) 14 октомври 2007, 11:00:02
Gary Yu
yugary (Покажи профила) 14 октомври 2007, 11:03:30
La aserto estis: frazoj kun substantivaj verboj nepre devas havi objekton.Objekto de transitiva verba estas ofte subkomprenata en Esperanto. Oni ankaŭ povus konsideri "varmigas" kiel egala al "estas varmiga".
Kie estas objekto en tiu frazo de Z?
Oni povas longe filozofii, kion teo povas varmigi, sed en tiu frazo objekto forestas!
Gary Yu
Sxak (Покажи профила) 14 октомври 2007, 11:32:42
yugary:Mi bone scias ke multaj esperantistoj (pro nacilingva influo) uzas la vorton "korekta" kvazaŭ ĝi egalus al "ĝusta", kaj ke eĉ PMEG akceptas tian uzadon; tamen ŝajnas al mi ke ignori la diferencon inter "ĝusta" kaj "korekta" malriĉigus nian lingvon.Eble. Kaj persone mi ĉiam diras "ĝusta" en tiu okazo. Tamen mi protestas kontraŭ la aserto ke korekta=ĝusta estas eraro