Aller au contenu

Pri la verbo senti

de Filu, 10 octobre 2007

Messages : 22

Langue: Esperanto

Sxak (Voir le profil) 13 octobre 2007 06:03:12

RiotNrrd:
SED

La diraĵo estas ĝusta.
La diraĵo ĝustas.

La diraĵo estas korekta.
La diraĵo... KOREKTAS?
la letero estas ama
la letero amas???
ĉu oni ne povas diri ankaŭ "ama letero"? aŭ ama letero amas?
Via modelo ne funkcias simple ĉar korekt estas verba radiko. Kaj ĝi ne funkcias kun multaj aliaj verbaj radikoj

RiotNrrd (Voir le profil) 13 octobre 2007 07:24:51

ridulo.gif

Filu (Voir le profil) 13 octobre 2007 15:20:08

Nur atentu ni pri la vorto "malkorekta"...

Laŭ ReVo, tiu adjektivo difiniĝas kiel: "enhavanta erarojn".

Maligante tiun vorton, oni trovas "korekta", kiu do logike devus difiniĝi kiel: "enhavanta neniun eraron". Ĉu logikus, ke estus korekta nur tiu aĵo, kiu unue enhavis erarojn? Laŭ mi ne...

Espi (Voir le profil) 13 octobre 2007 19:10:10

Eble estas dependa, ĉu la verbo estas netransitiva (ĝusti) aŭ transitiva (korekti).
Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.
Nur la subjekto ne sufiĉas.

mnlg (Voir le profil) 13 octobre 2007 22:51:08

Espi:Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.
Nur la subjekto ne sufiĉas.
Mi scias.

ridulo.gif

Sxak (Voir le profil) 14 octobre 2007 03:17:06

Espi:
Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.
Nur la subjekto ne sufiĉas.
Ĉu???
http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/gramatika_vortare...
PMEG:Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu senobjekta verbo.
notu, ke tie ne temas pri DEVO havi objekton, nur pri povo
http://www.steloj.de/esperanto/fabeloj2/sambuko.ht...
Zamenhof:Lia patrino lin senvestigis, enlitigis lin, kaj ŝi enportigis la temaŝinon, por kuiri por li bonan tason da sambuka teo, ĉar ĉi tiu varmigas.
Trovu objekton por la grasa transitiva verbo varmigi ridulo.gif

Sxak (Voir le profil) 14 octobre 2007 10:33:46

Ĉevalo:
Terurĉjo:Kelkajn minutojn serĉis mi "korpon" en la frazo de Zamenhof, sed ne sukcesis. Ŝak ja ĝuste menciis pri povo, ne devo.
Krome, opinias mi, varmigas teo ne korpon, sed tripon aŭ internon de la korpo.
Efektive, teo povas varmigi ankaŭ aeron, kaj devas fari tion, se teo ne estas malvarma. rideto.gif
Sed por homo ĝi kutime kaŭzas la varmigan efikon.
La aserto estis: frazoj kun substantivaj verboj nepre devas havi objekton.
Kie estas objekto en tiu frazo de Z?
Oni povas longe filozofii, kion teo povas varmigi, sed en tiu frazo objekto forestas!

yugary (Voir le profil) 14 octobre 2007 11:00:02

Mi bone scias ke multaj esperantistoj (pro nacilingva influo) uzas la vorton "korekta" kvazaŭ ĝi egalus al "ĝusta", kaj ke eĉ PMEG akceptas tian uzadon; tamen ŝajnas al mi ke ignori la diferencon inter "ĝusta" kaj "korekta" malriĉigus nian lingvon. La klasikaj vortaroj de Esperanto indikas ke la radiko "korekt-" estas verbeca. Laŭ tio, en frazo kiel "Antaŭ ol la situacio fariĝos pli danĝera, ni nepre devos trovi korektajn rimedojn", la vortoj "korektaj rimedoj" devas signifi "rimedoj per kiuj ni povos korekti la situacion" kaj ne simple "ĝustaj rimedoj". Konsideru jenan frazon: "La juna, sensperta instruisto diligente 'korektadis' la eseojn de siaj lernantoj, sed la korektaĵoj estis preskaŭ ĉiam malĝustaj." Se "korekta" egalus "ĝusta", "korektaĵoj" devus signifi "ĝustaj aĵoj", ĉu ne? Tamen estas klare ke in tia frazo, la signifo estas "la notoj kiujn skribis la instruisto sur la paperoj de la lernantoj por korekti iliajn malĝustaĵojn".

Gary Yu

yugary (Voir le profil) 14 octobre 2007 11:03:30

La aserto estis: frazoj kun substantivaj verboj nepre devas havi objekton.
Kie estas objekto en tiu frazo de Z?
Oni povas longe filozofii, kion teo povas varmigi, sed en tiu frazo objekto forestas!
Objekto de transitiva verba estas ofte subkomprenata en Esperanto. Oni ankaŭ povus konsideri "varmigas" kiel egala al "estas varmiga".

Gary Yu

Sxak (Voir le profil) 14 octobre 2007 11:32:42

yugary:Mi bone scias ke multaj esperantistoj (pro nacilingva influo) uzas la vorton "korekta" kvazaŭ ĝi egalus al "ĝusta", kaj ke eĉ PMEG akceptas tian uzadon; tamen ŝajnas al mi ke ignori la diferencon inter "ĝusta" kaj "korekta" malriĉigus nian lingvon.
Eble. Kaj persone mi ĉiam diras "ĝusta" en tiu okazo. Tamen mi protestas kontraŭ la aserto ke korekta=ĝusta estas eraro

Retour au début