Skip to the content

falsaj amikoj

by hunne68, October 30, 2012

Messages: 6

Language: Esperanto

hunne68 (User's profile) October 30, 2012, 6:07:07 PM

Per la serĉilo mi ne troveblis fadenon kun kolekto de falsaj amikoj, do mi malfermas nun ĝin.
Bv. skribu ne nur la Ean vorton, sed ankaŭ la false kaj la ĝuste rilatan en la alia lingvo. Mi komenciĝas:

ŝtopi [>< stop (angla), stoppen (germana)] -> stopfen (germana)

hunne68 (User's profile) October 30, 2012, 6:15:01 PM

Mi ĵus trovis ion en Viki, tiel ni kolektu nur kazojn, kiuj ne estas tie.

robbkvasnak (User's profile) October 30, 2012, 8:06:47 PM

Hej, Hunne! eble dependas de la denaska lingvo de la lernanto - aŭ de la laste lernita lingvo de la lernanto. Sed vi bone lernas! Mi gratulas vin!

antoniomoya (User's profile) October 30, 2012, 10:09:19 PM

Laŭ mi, falsaj amikoj ĉiam rilatas al la denaska lingvo de la lernanto. Esperanta vorto kiu, por mi, ŝajnas havi la signifon de iu hispana vorto, certe diros nenion al vi se vi estas germanparolanto.

Amike.

Hyperboreus (User's profile) October 31, 2012, 3:40:10 AM

Forigite

hunne68 (User's profile) October 31, 2012, 8:53:29 AM

antoniomoya:Laŭ mi, falsaj amikoj ĉiam rilatas al la denaska lingvo de la lernanto.
Nature! Tial bv. ankaŭ citi la vortojn el la celata lingvo (el la hispana ekz.).

Back to the top