目次へ

Kie kaj kiel

cxevino,2012年10月30日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

cellus (プロフィールを表示) 2012年11月6日 19:34:41

Hyperboreus:Nek pripensante ke la origina ideo de Onklo Zam estis uzi "ian, kian, tian" anstataŭ "iam, kiam, tiam", sed Kobe konvinkis lin uzi alian finaĵon (-am)...
Ĉu vi ne pensas pri "Kabe = Kazimierz Bein"?

Mi legis ke tiu kiu proponis "kiam" anstataŭ "kian" al Zamenhof estis la aŭtoro de la lingvo Occidental, pli poste nomita Interlingue. Lia nomo estis Edgar de Wahl. (Kelkfoje mi vidis ankaŭ la formon "von Wahl"). La nomo de Wahl ekzistas en multaj landoj ĉirkaŭ la Balta Maro.

Edgar de Wahl unue lernis volapük, poste esperanton, idon kaj post la ida periodo li publikis sian propran lingvon Occidental en 1922. Tipologie ĝi apartenas al la naturalisma tipo kaj estas tre simila al Interlingua de IALA. Ĝi estas pli skema, do pli proksima al esperanto kaj Interlingua de IALA estas pli malproksima al esperanto.

jchthys (プロフィールを表示) 2012年11月9日 6:40:02

Simpla respondo: por ke oni povu aldoni -n por indiki la movadon.

Tien ŝi iras? ne *Tieln ŝi iras?

黄鸡蛋 (プロフィールを表示) 2012年11月13日 3:03:25

Rangel_Castro:Mi iam pensis pri tio.

Kia li estas? Li estas bela. (la finaĵoj egalas)

Kiel li kuras? Li kuras rapide. (la finaĵoj ne egalas)

Povus esti:

"Kie li kuras? Li kuras rapide."

"Kiel li kuras? Li kuras en parko." kaj "Kielen li kuras? Li kuras en parkon."

Mi ĵus elpensis tion. ridego.gif
Ne forgesu pri alia situacio:

Kie vi estas? Mi estas hejme. lango.gif

先頭にもどる