去目錄頁

Kie kaj kiel

从 cxevino, 2012年10月30日

讯息: 12

语言: Esperanto

cellus (显示个人资料) 2012年11月6日下午7:34:41

Hyperboreus:Nek pripensante ke la origina ideo de Onklo Zam estis uzi "ian, kian, tian" anstataŭ "iam, kiam, tiam", sed Kobe konvinkis lin uzi alian finaĵon (-am)...
Ĉu vi ne pensas pri "Kabe = Kazimierz Bein"?

Mi legis ke tiu kiu proponis "kiam" anstataŭ "kian" al Zamenhof estis la aŭtoro de la lingvo Occidental, pli poste nomita Interlingue. Lia nomo estis Edgar de Wahl. (Kelkfoje mi vidis ankaŭ la formon "von Wahl"). La nomo de Wahl ekzistas en multaj landoj ĉirkaŭ la Balta Maro.

Edgar de Wahl unue lernis volapük, poste esperanton, idon kaj post la ida periodo li publikis sian propran lingvon Occidental en 1922. Tipologie ĝi apartenas al la naturalisma tipo kaj estas tre simila al Interlingua de IALA. Ĝi estas pli skema, do pli proksima al esperanto kaj Interlingua de IALA estas pli malproksima al esperanto.

jchthys (显示个人资料) 2012年11月9日上午6:40:02

Simpla respondo: por ke oni povu aldoni -n por indiki la movadon.

Tien ŝi iras? ne *Tieln ŝi iras?

回到上端