去目錄頁

Kie kaj kiel

从 cxevino, 2012年10月30日

讯息: 13

语言: Esperanto

cxevino (显示个人资料) 2012年10月30日下午9:46:31

Kial kie estas kiel kaj kiel ne estas kie?

antoniomoya (显示个人资料) 2012年10月30日下午9:52:05

cxevino:Kial kie estas kiel kaj kiel ne estas kie?
Ĉu temas pri vort-ludo?

Amike.

darkweasel (显示个人资料) 2012年10月30日下午9:56:44

Ĉar al la tabelvorto por loko necesas povi aldoni N-finaĵon por montri direkton. Miascie origine la projekto de Zamenhof ja havis kie por maniero kaj kiej (devene de la sufikso -ej) por loko, sed al tiu lasta evidente elparole maloportunas aldoni N-finaĵon.

cxevino (显示个人资料) 2012年11月1日上午1:13:03

Mi jam supozis tiun kialon... Do, krom naŭdekprocente balastan akuzativon, oni havas eternan konfuzon pri ie, kie, tie, ĉie, nenie / alie = alimaniere kaj ne aliloke...

Foje nekonstruitaj lingvoj estas plibone konstruitaj...

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年11月1日上午1:19:11

Forigite

darkweasel (显示个人资料) 2012年11月1日上午8:49:57

cxevino:oni havas eternan konfuzon pri ie, kie, tie, ĉie, nenie / alie = alimaniere kaj ne aliloke...
Kiu, krom vi, estas de tio "eterne konfuzita"? senkulpa.gif

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年11月1日上午9:03:12

Hyperboreus:Nek pripensante ke la origina ideo de Onklo Zam estis uzi "ian, kian, tian" anstataŭ "iam, kiam, tiam", sed Kobe konvinkis lin uzi alian finaĵon (-am)...
Kiu estas Kobe? Ĉu Kabe? Miascie estis Edgar de Wahl (jes, la posta inventinto de Okcidentalo), kiu iniciatis en 1888 (89?) tiun ununuran morfologian ŝanĝon (parenteze tre bonan) en E-o.

HaleBopp (显示个人资料) 2012年11月1日上午9:23:42

Ne konfuzu adverbojn kaj tabelvortojn. La finaĵa regulo ne estas absoluta. Ĉu estas eterna konfuzo se "mi, vi, li..." ne estas infinitivoj??

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年11月1日下午5:23:44

Forigite

Rangel_Castro (显示个人资料) 2012年11月4日下午3:14:24

Mi iam pensis pri tio.

Kia li estas? Li estas bela. (la finaĵoj egalas)

Kiel li kuras? Li kuras rapide. (la finaĵoj ne egalas)

Povus esti:

"Kie li kuras? Li kuras rapide."

"Kiel li kuras? Li kuras en parko." kaj "Kielen li kuras? Li kuras en parkon."

Mi ĵus elpensis tion. ridego.gif

回到上端