去目錄頁

Kiel legi ekvaciojn kaj aliajn matematikajn simbolojn?

Demian, 2012年11月1日

讯息: 12

语言: Esperanto

Demian (显示个人资料) 2012年11月1日下午1:58:07

Salut'!

Ĉu ekzistas gvidlibro aŭ verkaĵo pri ĝusta legado de matematikaj simboloj kaj ekvacioj?

Mi ne scias, kiel oni legas tiujn ĉi esperante:

(1) x^2
(2) x^3
(3) x^3
(4) y = mx + c
(5) x^2 + 5x + 4 = 0
(6) lim_x->1 (x^2 - 1) / (x - 1)
(7) sin 90
(8) dy/dx
....
ho! La listo estas longa kaj mi jam sentas lace. okulumo.gif Ajnkaze, vi nun scias, pri kio temas la demando, ĉu ne?

kefga_x (显示个人资料) 2012年11月1日下午4:42:07

Mi ĵus tion demandas en ##Esperanto kaj iu min montras tiu retpaĝo:

Matematikaj esprimoj

kefga_x (显示个人资料) 2012年11月1日下午5:09:43

Mi ankaŭ vidas en Vikipedio tiun artikolon:

Esperanto kaj matematiko

Verŝajne ekzistas vortaroj pri matematikaj vortoj. Tamen mi ne scias se ili estas je la interreto.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年11月1日下午5:21:24

Forigite

darkweasel (显示个人资料) 2012年11月1日下午6:02:28

Sino estas evidente io alia ol sinuso, kaj nur la dua vorto rilatas al matematiko.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年11月1日下午7:48:25

Forigite

sudanglo (显示个人资料) 2012年11月2日上午10:29:26

Ĉu ne ofte okazis en la Eŭropaj lingvoj, HB, ke unu origina vorto (ĉu Latina aŭ ne) naskis kelkajn variantojn portantajn pli specifajn signifojn? Kiel tiu fenomeno estu juĝata idiosinkrazia, aŭ idiosinkrata (ĉar tio estas la pli internacia formo)?

opalo (显示个人资料) 2012年11月2日下午2:34:10

Q, W, X, kaj Y estas neesperantlingvaj literoj, do ili havas specialajn nomojn: kuo, duobla vo, ikso, kaj ipsilono.

[list=1] ikso kvadrata
ikso kuba
x⁴ ikso potenco kvar
y = mx + c ipsilono egalas mo ikso plus co
x² + 5x + 4 = 0 ikso kvadrata plus kvin ikso plus kvar egalas nul
lim_x->1 (x² - 1) / (x - 1) la limito, dum ikso (al)iras al unu, de ikso kvadrata minus unu, sur ikso minus unu
sin 90° sinuso de naŭdek gradoj
dy/dx do ipsilon (sur) do ikso[/list]

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年11月2日下午11:31:23

Forigite

kefga_x (显示个人资料) 2012年11月26日上午8:36:08

En alia fadeno, hebda999 donis iun alian utilan ligilion pri kiel diri matematikaĵojn.

回到上端