Kio estas celo por la vivo?
de diogotux, 2012-novembro-01
Mesaĝoj: 211
Lingvo: Esperanto
hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-02 11:54:51
mihxil:Nur elpensaĵoj. Neniu montris ke li entute ekzistas.Same neniu pruvis, ke la Dio ne ekzistas.
mihxil:Unue la religiuloj asertadas ke Dio trovas nin tiom gravaj ke eĉ 'sendas sian filon'Tamen Jesuo vere vivis kaj estis mortigita fare de Romanoj. Tio estas la historia evento, pri kiu neniu dubas. Ĉu Li vere estis la Filo de la Dio, tio estas alia afero. La Dio ekzistas en tri personoj, sed fakte ni (homoj) nenion scias pri la anatomio de la Dio. Tiuj rilatoj, kiel patro kaj filo, estas nur homa imago de la aferoj nekonataj, eble nekompreneblaj.
mihxil: (pro cetere komplete frenezaj kialoj)Kiaj kialoj ili estis? Ĉu la bono de homaro estas freneza kialo? Do kia kialo ne estas freneza? Mortigado de nenaskitaj infanoj, ŝtelado, rabado - tiuj estas la kialoj nefrenezaj por vi? Per sia agado Jesuo kreis ion, kio daŭras jam du jarmilojn kaj estadas akceptata por miliardoj da homoj. Ĉu vi ankaŭ kreis ion tiel grandan kaj longedaŭran? Se ne, ne kritiku Jesuon!!! Kompare al Li, vi estas nur formiko sur elefanto.
mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-02 12:20:47
hebda999: Same neniu pruvis, ke la Dio ne ekzistas.Ne estas necese pruvi ke io ne ekzistas. Tio estas malebla, kaj superflua. Krome estas tute klare ke estas imagaĵo de homoj.
hebda999:Tamen Jesuo vere vivis kaj estis mortigita fare de Romanoj. Tio estas la historia evento, pri kiu neniu dubas.Viaj postuloj por fari ion 'historia fakto' ŝajne estas tre magraj. Fakte ja eblas dubi eĉ pri la tuta ekzisto de Jesuo. Nu, supozeble iu al li simila ekzistis, kaj la nomo Jeŝua estis tre kutima. La mortigo jam estas pli dubinda. Laŭ mia scio neniu nebiblia fonto pri tio ekzistas. Lia ekzisto tamen ne estus tre eksterordinara, do ni povus facile akcepti la magregan faktaron.
hebda999:Ĉu li vere estis la filo de la Dio, tio estas alia afero.Jes, tio eĉ pli certe estas je nenio bazita.
hebda999: Kiaj kialoj ili estis? Ĉu la bono de homaro estas freneza kialo? Do kia kialo ne estas freneza? Mortigado de nenaskitaj infanoj, ŝtelado, rabado - tiuj estas la kialoj nefrenezaj por vi? Per sia agado Jesuo kreis ion, kio daŭras jam du jarmilojn kaj estadas akceptata por miliardoj da homoj. Ĉu vi ankaŭ kreis ion tiel grandan kaj longedaŭran? Se ne, ne kritiku Jesuon!!! Kompare al Li, vi estas nur formiko sur elefanto.Mi tute ne vidas kiel Jesuo helpis iun ajn. Li estis mortigita por 'preni niajn pekojn'. Kiel diable tio eĉ havas sencon? Kaj kial diable krucumado de iu mortulo eĉ rilatas al tio? Kiel ni pardoneblas per tio? Kaj kiu fakte farus tiun pardonadon? Kiu sadisto postulas ke alia (aŭ si mem) suferu kruelegan morton, por ke aliaj estu pardonotaj? La tuta teologio ĉi-rilata estas ekstreme absurda, kaj je tio mi alludis.
Li eĉ ne kreis kristanismon, se oni trovus tion ion positivan, tion faris liaj adeptoj en la unuaj jarcentoj. Ankaŭ lia vivo kiel tiu priskribiĝas biblie estas preskaŭ certe grandparte imagita kaj konstruita de tiuj samaj adeptoj.
baibaibibi (Montri la profilon) 2012-decembro-02 21:02:58
Paulinho:Laŭ la katolikismo kaj laŭ plej multaj religioj, la rilato de la homoj kun dio estas:Baibaibi demandis: Paulinho: Kiu estas via religio?Mi respondas: Religio kristana.
Eklezio katolika.
Kaj tia esta la plej granda plezuro en mia vivo.
Homo -> jesuo, biblio, papo -> Dio
Laŭ mi:
Homo -> universo
Se vij amas kaj faras ion por la malriĉuloj, mi tion laŭdas kaj dankas, kaj se vi estas verama katoliko, mi ne povas nek devas tion kritiki. Ĉiu devas sekvi la voĉon de sia koro. Mi nur petus al katolikoj ke ili respektu la ateistojn, agnostikistojn, liberpensantojn, ktp. ĉar ŝajnas al mi ke ili tion ne faras... oni devas debati kiel maturaj homoj, sen timi kritikojn, nek novajn pensmanierojn. Mi ne defendas idearon kun glavo, mia menso estas malfermata al novaj ideoj, al la universo, al dio...
heirabbit (Montri la profilon) 2012-decembro-03 04:30:40
hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-03 09:37:30
mihxil:Ĉar vi estas blinda. Blindulo ne vidas. Tio estas tute naturala.
Mi tute ne vidas kiel Jesuo helpis iun ajn.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-03 09:41:22
mihxil:Vi min entute ne komprenas. Mi skribis, ke la rilato "patro - filo" estas homa rilato. Ni ne scias kiel tio estas ĉe la Dio. Ni nomas Jesuon la Filo de la Dio, ĉar ni ne havas pli bonan esprimon por tia rilato. Almenaŭ provu legi kun kompreno.hebda999:Jes, tio eĉ pli certe estas je nenio bazita.
Ĉu li vere estis la filo de la Dio, tio estas alia afero.
Hedilla (Montri la profilon) 2012-decembro-03 11:43:51
baibaibibi (Montri la profilon) 2012-decembro-03 13:12:30
mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-03 17:32:36
hebda999: Ĉar vi estas blinda. Blindulo ne vidas. Tio estas tute naturala.Mi ne estas blinda, sed vi estas haluciniĝanta. Vi vidas aferojn kiuj ne estas.
hebda999:Almenaŭ provu legi kun kompreno.Pardonu ke mi ne tro bone legis. Same mi ankaŭ ne tre interesiĝus pri kiom da anĝeletoj povus danci je pinglokapo. Ĉio ja pura fikcio.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-04 08:45:45
mihxil:Provu tion. Viaj vortoj havas nenian valoron sen pruvo. La Dio ekzistas same kiel ĉio alia. Tio estas la sola vero. Mi ne bezonas pruvon de Ĝia plej evidentega ekzistado. Mi kredas kaj mia kredo estas pruvo por mi. Vi ne kredas kaj via vidpunkto estas halucino. La sola venko de la diablo estis tia, ke li sukcesis konvinki iuj homoj pri malekzisto de la plej potenca Dio. Vi jam estas lia por ĉiam, malfeliĉulo. Ridu, ankoraŭ kiam vi povas.hebda999: Ĉar vi estas blinda. Blindulo ne vidas. Tio estas tute naturala.Mi ne estas blinda, sed vi estas haluciniĝanta. Vi vidas aferojn kiuj ne estas.