Kio estas celo por la vivo?
de diogotux, 2012-novembro-01
Mesaĝoj: 211
Lingvo: Esperanto
baibaibibi (Montri la profilon) 2012-decembro-04 08:49:47
baibaibibi (Montri la profilon) 2012-decembro-04 08:59:59
hebda999:Tamen mi kredas je "io" de difinita, sed mi ne havas religion aŭ argumentojn por ĝin defendi, mi eĉ havas nenian certecon pri ĝi, sed mi sentas ĝin malproksime de la urboj, kie natura harmonio estas...mihxil:Provu tion. Viaj vortoj havas nenian valoron sen pruvo. La Dio ekzistas same kiel ĉio alia. Tio estas la sola vero. Mi ne bezonas pruvon de Ĝia plej evidentega ekzistado. Mi kredas kaj mia kredo estas pruvo por mi. Vi ne kredas kaj via vidpunkto estas halucino. La sola venko de la diablo estis tia, ke li sukcesis konvinki iuj homoj pri malekzisto de la plej potenca Dio. Vi jam estas lia por ĉiam, malfeliĉulo. Ridu, ankoraŭ kiam vi povas.hebda999: Ĉar vi estas blinda. Blindulo ne vidas. Tio estas tute naturala.Mi ne estas blinda, sed vi estas haluciniĝanta. Vi vidas aferojn kiuj ne estas.
Altebrilas (Montri la profilon) 2012-decembro-04 13:25:02
baibaibibi:Nia celo devus esti serĉi la veron, ni ne devus ĉagreniĝi se aliaj atakas nian kredon kun logikaj argumentoj kaj kun respekto, kontraŭe ni devus danki lin ĉar li klopodis helpi nin, eĉ se li eraras. Homo estas grava, ne religio nek organizoj. Se ni kredus ion kio estas malvera, neniel utilus al ni kaj ĝi eĉ povus havi malbonan influon je ni kaj nia familio, ktp. Kvankam ne oni ĉiam povas klagigi ĉiujn aspektojn de religio nek de spiritaj aferoj, ktp.Mi tute konsentas kun vi kaj estas malferma al kontraŭaj argumentoj racie prezentitaj. Al homoj kiuj nepre ne volas ion ajn ŝanĝi de siaj opinioj, mi kutimas diri: " Mi ĉiam pravas... tutsimple pro tio ke, kiam mi malpravas, mi ŝanĝas mian opinion!"
mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-04 17:19:08
hebda999:Mi ne bezonas pruvon de Ĝia plej evidentega ekzistado. Mi kredas kaj mia kredo estas pruvo por mi.Bone, finfine vi eksinceras. Vi agnoskas ke ekzistas neniu evidentaĵo por Li krom via propra kredo. La venonta paŝo estas agnoski ke tio kompreneble tute ne estas evidentaĵo entute.
hebda999:Vi ne kredas kaj via vidpunkto estas halucino. La sola venko de la diablo estis tia, ke li sukcesis konvinki iuj homoj pri malekzisto de la plej potenca Dio. Vi jam estas lia por ĉiam, malfeliĉulo. Ridu, ankoraŭ kiam vi povas.Fikcio, nenio pli. Vi havas nek iun ajn evidentaĵon por la ekzisto de la diablo. Krom, supozeble, denove vian kredon, kiun mi memkompreneble denove tute senpere flankenmetas kiel nevaloran.
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-decembro-04 19:37:44
Amike.
Koracio (Montri la profilon) 2012-decembro-04 19:57:29
AlfRoland (Montri la profilon) 2012-decembro-04 20:28:38
Koracio:Esperanto estas la lingvo de la paco por nacioj, sed ne por mondrigardoj.Esperanto estas lingvo!
darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-04 20:48:14
AlfRoland:Krom laŭ Chomsky.Koracio:Esperanto estas la lingvo de la paco por nacioj, sed ne por mondrigardoj.Esperanto estas lingvo!
(mia rezisto kontraŭ skribi tiun ĉi mesaĝon estis bedaŭrinde senutila, pardonu)
mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-04 23:20:49
antoniomoya:Mi estas el tiuj kiuj pensas ke ĉiu homo havas sian propran, unikan "religion" (kredon), ĉu sciencan, filozofan aŭ eklezian. Neniu homo vivas sen havi sian personan ideon pri tiu univers-ensemblo kie ni estas enmetitaj.Mi tute ne akceptas tian ĉi relativecon. Tio ja sugestas ke 'religio' iel estas samnivela al scienco. Ne estas tiel. Scienco temas pri vero, religio temas pri elpensitaj fikcioj, kaj ili tial neniel estas samnivelaj aŭ samvaloraj.
Mi ja samopinias pri tio ke la tuta diskuto estas iom vana, ĉar certe neniam partoprenantoj ŝanĝus opinion. Sed tio ja ne tre gravas, ĉar la diskuto en si mem povus iom amuzi.
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-decembro-05 07:22:40
mihxil:Scienco temas pri vero, religio temas pri elpensitaj fikcioj, kaj ili tial neniel estas samnivelaj aŭ samvaloraj.Tio estas via opinio, tre respektinda. Sed aliaj personoj pensas alimaniere.
Amike.