Al la enhavo

Kio estas celo por la vivo?

de diogotux, 2012-novembro-01

Mesaĝoj: 211

Lingvo: Esperanto

Paulinho (Montri la profilon) 2012-decembro-08 18:55:21

Baibaibibi skribis:Laŭ mi, paroli pri la propaj religiaj sentoj aŭ la propra ideo pri dio estas paroli pri tre privata afero, mi ne ŝatas paroli pri miaj privataj sentoj, paroli pri "dio" estas peko.
Mi respektante volas mediti. La domando pri dio montriĝas en ĉiaj kulturoj. Nur en la okcidenta kulturo ĝi montriĝas kiel temo de la filozofia esplorado, sed en ĉiuj kulturoj ĝi montriĝas en aliaj esprimoj (literaturo, skulptaĵo, ktp). En la okcidenta kulturo iuj volas ankaŭ paroli pri dio en scienca metodo. Ili forgesas ke la atingopovo de la scienco estas tro mallonga por tia temo. Sed la ideo estas generale estanta: nia mondo, en ĝia racieco estas spuro de ia racio, la racio en si mem, en ĝia beleco estas spuro de ia beleco, la beleco en si mem, en ĝia grandioza unueco (la tuta universo konspiras pro la vivo) estas spuro de la uneco en si mem. Sekve: travivi dion estas la afero la plej ordinara de la historio kaj en la kulturoj de la homaro. Kial estus peko paroli pri io kion preskaŭ la tutaĵo de la homaro sentas ĉia minuto?

Francisko1 (Montri la profilon) 2013-aprilo-05 18:18:17

LA CELO DE LA VIVO ESTAS LA UNUIĜO KUN LA DIO.
Eble ŝajnas stulta demando al multaj, tamen mi ne same opinias. Se iu demandas ĉu mi demandas pro Filozofio, mi respondus jes, sed ankaŭ pro ties sekvaj praktikaj konkludoj.
Hodiaŭ trafis min la ideo ke la celo de la homa vivo estas kontribui al socio dum kelka tempo, kaj morti post tio. Oni ja ricevas monon, tamen el eterna vidpunkto (laŭ Platono) kaj mono kaj la vivo de unu homo estas malgravaĵo.
Aŭ eble tiu demando ne havas respondon?

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-julio-03 02:42:55

Eble ŝajnas stulta demando al multaj, tamen mi ne same opinias. Se iu demandas ĉu mi demandas pro Filozofio, mi respondus jes, sed ankaŭ pro ties sekvaj praktikaj konkludoj.
Hodiaŭ trafis min la ideo ke la celo de la homa vivo estas kontribui al socio dum kelka tempo, kaj morti post tio. Oni ja ricevas monon, tamen el eterna vidpunkto (laŭ Platono) kaj mono kaj la vivo de unu homo estas malgravaĵo.
Aŭ eble tiu demando ne havas respondon?
Mi pensas ke estas multaj celoj de la vivo. Ne nur unu. Ni devus prizorgi la mondo, en kiu loĝas kaj vivas. Ni devus fari al aliuloj tion, kion ni volas ke ili faru al ni. Same, ni ne devus fari al aliuloj tion, kion ni ne volas ke ili faru al ni. Pluraj pligrandaj religioj instruas tiujn ĉi maksimojn. Estas aliaj kialoj por vivi ankaŭ, miaopinie.

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-julio-03 02:47:28

Francisko1:LA CELO DE LA VIVO ESTAS LA UNUIĜO KUN LA DIO.
Eble ŝajnas stulta demando al multaj, tamen mi ne same opinias. Se iu demandas ĉu mi demandas pro Filozofio, mi respondus jes, sed ankaŭ pro ties sekvaj praktikaj konkludoj.
Hodiaŭ trafis min la ideo ke la celo de la homa vivo estas kontribui al socio dum kelka tempo, kaj morti post tio. Oni ja ricevas monon, tamen el eterna vidpunkto (laŭ Platono) kaj mono kaj la vivo de unu homo estas malgravaĵo.
Aŭ eble tiu demando ne havas respondon?
Tio estas unu el la instruaĵoj de mia fido. Unuiĝo kun Dio estas tio, kion ni serĉas kiam ni preĝas kaj fastas. Mi estas Ortodoksa kristano.

Francisko1 (Montri la profilon) 2013-julio-09 15:40:31

Celo de la vivo estas atingi Dion.

Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 15:03:38

Mi atente kaj interese legis la diskutado, mi ŝatas la saĝajn argumentojn.Certe, la vero estas nur unu, sed bedaŭrinde, la homaro neniam ne scios ĉion pri la konstruon de la universo, almenaŭ ne dum la vivo en tiu mondo. La scienco eĉ eksplikis, ke estas neeble scii pri tio, kio estis antaŭ la granda eksplodo. Ĉi tio estas fakto, sed tio ne signifas, ke la scienco estas senutila. Mi estas ĉiam preta kompreni kaj alpreni sciencaj ekslikoj. Mi, persone, volus, ke la vivo post la morto ekzistu, sed ĉu tio estas la vero? Eble! Mi havis
foje klinikan morton kaj mi vidis min supre mia korpo, sed eĉ mi mem havas kelkajn klarigojn: unua -la vivo reale ekzistas, alia- ĉi tio estis ŝerco de mia mortanta cerbo. Mi kredas, ke Dio mem ĝojas, ke ni havas dubojn kaj uzas logikon.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 19:35:52

Shuchdan40:La scienco eĉ eksplikis, ke estas neeble scii pri tio, kio estis antaŭ la granda eksplodo.
Ĉu? Kompreneble neniam eblas scii precize, sed ja ekzistas diversaj hipotezoj, kaj ili ne estas nepre netesteblaj. Se hipotezoj, kiel ekzemple kordo-teorio aŭ maŝo-gravito faras antaŭvidojn ekzemple pli la strukturo en la kosma fona radiado, kaj ili montriĝas pravaj, tiam ankaŭ iliaj diroj pri kio estis 'antaŭ' la praeksplodo fariĝas pli kredindaj.
Nenio absolute scieblas, sed aferoj subtenataj de ofte kaj multmaniere testitaj teorioj estas pli kredindaj ol aliaj.

Shuchdan4-:Mi, persone, volus, ke la vivo post la morto ekzistu, sed ĉu tio estas la vero? Eble!
Mi fakte ne pensas ke tio estas ebla. Ĉar nia personeco estas laŭ ĉiuj indikoj komplete ligita al la cerbo kaj korpo, kaj estas klare ke tiuj forputras postmorte kaj simple ne plu povas doni lokon al nia personeco. Laŭ mi estas preskaŭ nedubeble ke vivo postmorta ne povas ekzisti.

arturvaladares (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 23:10:22

Shuchdan40:Mi, persone, volus, ke la vivo post la morto ekzistu, sed ĉu tio estas la vero? Eble!
Saluton, kara kunulo.
Eble vi ŝatus tiun ĉi filmon pri la spirita vivo: Nia Hejmo (subtitolita en Esperanto). Ĝi estis bazita sur la libro kun la sama nomo (Nia Hejmo), de aŭtoreco de la Spirito Andreo Ludoviko, per la granda brazila mediumo Francisco Cândido Xavier (Chico Xavier). Mi ankaŭ indikas la filmon, kiu montras iom pri la vivo de Chico Xavier: Chico Xavier - La Filmo (subtitolita en Esperanto). Jen resumita biografio pri li:

"Chico Xavier (1910-2002) estis granda brazila spiritista mediumo, kiu psikografis 468 librojn, kun pli ol 50 milionoj da vinditaj ekzempleroj nur en la portugala lingvo (kelkaj verkoj estis tradukitaj al diversaj lingvoj), kun ĉiuj kopirajtoj kaj profitoj komplete donitaj al bonfarado. Ankaŭ oni taksas, ke li psikografis ĉirkaŭ 10000 leterojn de mortintoj al siaj familianoj. Ĉiam multe malriĉa, li havis tre malfacilan infanecon. Lia patrino mortis kiam li estis ankoraŭ bubo kaj li multe suferis pro la malbonaĵoj faritaj al li de sia vicpatrino. Li studis tre malmulte, tamen li skribis mirindajn verkojn pri diversaj temoj kaj fakoj: scienco, moralo, religio, psikologio, romanoj, rakontoj, poemaroj, historiaj verkoj, ktp. Laŭ la klarigoj de Chico mem, la verkoj ne estas faritaj de li, ĉar li estis nur ilo de multaj da Spiritoj, kiuj estis la veraj aŭtoroj. Pro tio, li povis skribi grandan kvanton da verkoj. Li ĉerpis neniom da materiala profito el la verkoj de li ricevitaj kaj sisteme rifuzis ĉian monsumon per la servoj, de kiuj, li diras, li estas nura peranto: 'donace vi ricevis, donace donu'. Spite la malriĉeco kaj la malhelpoj, li ĉiam subtenis bonfaradaj verkoj por helpi la malriĉulojn kaj malsanulojn. En 1981 kaj 1982, li estis nomita al la Nobel-Pacpremio. La 3-an de oktobro 2012, la televidprogramo 'O Maior Brasileiro de Todos os Tempos', de la brazila televidkanalo SBT, nomis Chico Xavier 'La Plej Granda Brazilano de Ĉiuj Tempoj', bazita sur granda spektanta opinikontrolo. Chico ĉiam diris, ke li elkarniĝus tiam, kiam la brazilanoj estus tre feliĉaj kaj la lando estus festante, por ke lia elkarniĝo ne kaŭzus malĝojon. Li elkarniĝis en la 30-a de junio 2002 pro korhalto, ĝuste en la tago en kiu Brazilo festis la konkeron de la Monda Pokalo 2002. Ekzemplo de vera kristano; modelo de amo, humileco kaj abnegacio; sincera disĉiplo de Jesuo. Li vere alportis la Evangelion de la Majstro gravurita ĉe la libro de la koro."

Paco al vi. ridulo.gif

Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 03:57:00

miĥil skribis:
Se hipotezoj, kiel ekzemple kordo-teorio aŭ maŝo-gravito faras antaŭvidojn ekzemple pli la strukturo en la kosma fona radiado, kaj ili montriĝas pravaj, tiam ankaŭ iliaj diroj pri kio estis 'antaŭ' la praeksplodo fariĝas pli kredindaj.
Ĉi tio mi nur ĝojas, se tiu hipotezo estas ĝusta. Mi legis pri la kordo-teorio en unu scienca-popola artikolo kaj tie la aŭtoro deklaris, ke la praeksplodo estas la natura temp-limito, tra kiu oni ne povos penetri. Li ankaŭ donis kelkajn formulojn por pruvi tion, sed mi ne havas sufiĉan klerecon. Pro tio mi nun komencis aktive lerni matematikpn ka fizikon, oni povus diri, ke ĉ tio estas freneza en mia aĝo, sed mi povas diri, ke tio estas unu de miaj malgrandaj celoj por la vivo.
Revenante al la vivo post la morto, niaj korpoj baze konsistas el
energio. Kaj estas kelkaj sciencistoj, kiuj proponas la hipotezon, ke nia universo ne estas sola kaj ĝi enhavas aliajn universojn en ĝi.
Ĉu ni povus teorie allasi, ke ia ero de nia korpenergio restus kaj informe konservus nian konscion?

Reen al la supro