Kio estas celo por la vivo?
de diogotux, 2012-novembro-01
Mesaĝoj: 211
Lingvo: Esperanto
sandreus (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 04:28:33
Do celo por vivo de racia terano devas esti je tia, ke se ne helpi al ĝi, do almenaŭ ne ĝeni.
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 05:36:55
Shuchdan40:Revenante al la vivo post la morto, niaj korpoj baze konsistas elNu, baze ĉio konsistiĝas 'el energio', kaj certe tiu energio konserviĝos. Eĉ pli, ne nur la energio sed eĉ viaj precizaj atomoj konserviĝos dum la venontaj kelkaj miliardoj da jaroj. Sed tio ja signifas ne tre multe por via personeco, kiu estas elapera trajto de kiel ili precize kunlaboras. Kiam tiu kunlaboro perdiĝos, post via morto, tiu elapera trajto ne plu povos ekzisti, malgraŭ tio ke la atomoj (kaj energio) plu restos. Kaj ne ŝajnas al mi ekzisti iu kredebla maniero ke io ajn el tiu informo pri tiu preciza iam ekzistinta kunlaboro de atomgrupo povas konserviĝi. Des pli pro tio ke tia konservo havus neniun evoluadan avantaĝon (ĝi ja eĉ ne estas montrebla), do ne estas imagebla maniero kiel tiu konservo povis ekekzisti.
energio. Kaj estas kelkaj sciencistoj, kiuj proponas la hipotezon, ke nia universo ne estas sola kaj ĝi enhavas aliajn universojn en ĝi.
Ĉu ni povus teorie allasi, ke ia ero de nia korpenergio restus kaj informe konservus nian konscion?
Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 06:39:19
Des pli pro tio ke tia konservo havus neniun evoluadan avantaĝon (ĝi ja eĉ ne estas montrebla), do ne estas imagebla maniero kiel tiu konservo povis ekekzisti.Eble, la evoluadon de tia konservo povus esti en akumulado de persona sperto kaj persona evoluo, almenaŭ ni ĉiuj volus tion. Mi komprenas, ke verŝajne, ĉi tio restas nur niaj deziroj, ne faktoj, bedaŭrinde, la universo ne estas kreita por plenumo de niaj deziroj.
Eble, mi persone alkroĉiĝas al tio penso, ĉar mi volas vivi eterne.
sandreus skribis:
Celo por la civilizacio estas evoluo kaj eksplorado de universo.Mi tute konsentas, ĉi tio estas mia celo!
Do celo por vivo de racia terano devas esti je tia, ke se ne helpi al ĝi, do almenaŭ ne ĝeni.
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 06:47:15
Shuchdan40:Eble, la evoluadon de tia konservo povus esti en akumulado de persona sperto kaj persona evoluoSe entute tio eblus, tiam funkcius multe pli bone, ĉu ne? Vero estas ke beboj ĉiuj naskiĝas sufiĉe senpovaj sen ajna indiko ke en ili akumuliĝis personaj spertoj kaj evoluiĝoj de antaŭaj personecoj.
Shuchdan40:almenaŭ ni ĉiuj volus tion. Mi komprenas, ke verŝajne, ĉi tio restas nur niaj deziroj, ne faktoj, bedaŭrinde, la universo ne estas kreita por plenumo de niaj deziroj.Jes, pri tio vi tute pravas.
Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 11:37:34
per la granda brazila mediumo Francisco Cândido Xavier (Chico Xavier).Mi dankas al vi por la proponataj filmoj kaj la libro, mi sincere kredas, ke Francisco estis bona homo kaj multe faris por la evoluo de la lando. Sed mia skeptikismo ne allasas kredi al la faktoj, ricevintaj per mediumoj. (Ili mem povas esti sinceraj kaj bonegaj homoj, ili mem povas kredi al tiuj faktoj). Iufoje oni povas legi pri tiuj kazoj, kiam unu infano aŭ unu plenaĝa persono post traŭma komencas subite paroli alialingve, ekzemple, unu knabino komencis paroli antikvan egiptan lingvon. Sed mi persone ne povas pruvi tiun eksperimenton, pro tio mi havas eksplikeblajn dubojn.
Post mia klinika morto mi estis certa, ke la postmorta mondo ekzistas.Sed antaŭ mallonge mi legis en la interreto, ke unu doktoro, kiu laboras en reanimado faris eksperimenton: li algluis al la plafono en lia operaciejo kelkajn bildojn, li demandadis al lia pacientoj post la klinika morto dum la operacioj pri tio, kion ili devus vidi sur la plafono. Kaj neniu laŭ li ne vidis la bildoj, malgraŭ la pacientoj havis aliajn impresojn. Certe, mi ne estis tie pri liaj eksperimentoj kaj denove ne povas pruvi yion. Sed lia eksperimento estis tre simpla, iu ajn doktoro povas ripeti ĝin kaj havas aŭ ne havas pruvojn. Mi ripetus.
Mia demando por ĉiuj: ĉu ekzistas fizikistoj kun fido al Dio? Se jes, kiom da ili? Kiu scias iun statistikon? Ĉu tiu statistiko eszistas?
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 11:52:24
Shuchdan40:Mia demando por ĉiuj: ĉu ekzistas fizikistoj kun fido al Dio? Se jes, kiom da ili? Kiu scias iun statistikon? Ĉu tiu statistiko eszistas?Kompreneble tiuj ekzistas. Sed la statistikoj kutime diras ke sciencistoj estas malpli ol kutime religiemaj, kaj ke 'famaj' sciencistoj estas eĉ malpli tiaj.
Vidu ekzemple tiun ĉi artikoleton
Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 12:06:09
Vidu ekzemple tiun ĉi artikoletonDankon, jam legis. Bedaŭrinde, la faktoj koncernas nur amerikajn sciencistojn, sed tamen grandan dankon!
arturvaladares (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 14:53:27
Shuchdan40:Sed mia skeptikismo ne allasas kredi al la faktoj, ricevintaj per mediumoj. (Ili mem povas esti sinceraj kaj bonegaj homoj, ili mem povas kredi al tiuj faktoj).Mi komprenas vin, kara kunulo. Al multaj sufiĉas nur la racia karaktero de la Spiritisma Doktrino por kredi, sed la forto de la Doktrino estas ĝuste tiu, ke ĝi ne trudas nenion. La mediumeco estas atingebla de ĉiuj kaj ĉiuj povas konstati per si mem la veron de la fenomenojn. Fakte, ekzistas multajn homojn, kiuj trouzi ĝin kaj eĉ falsigi rezultojn favore al siaj propraj interesoj, sed ĉie ankaŭ ekzistas vere seriozajn mediumojn, kiuj uzas siajn fakultojn nur favore al la bono de ĉiuj. Tamen, por veri kompreni tiujn aferojn estas necese vere studi pri la interagado inter la spirita kaj la materia mondo kaj pri la leĝoj, kiuj regas la fenomenojn, por disigi la veron de la malvero. Kontentigaj rezultoj ne venos el nenio, estas necese vera volo kaj klopodo, same kiel en iu ajn alia scienco. Tamen, kiel iam diris la Majstro: "ĉiu ajn, kiu serĉas, trovos".
Shuchdan40:Iufoje oni povas legi pri tiuj kazoj, kiam unu infano aŭ unu plenaĝa persono post traŭma komencas subite paroli alialingve, ekzemple, unu knabino komencis paroli antikvan egiptan lingvon.Fakte, ĝis hodiaŭ, tiuj, kiuj ne kredas je reenkarniĝo restas perpleksaj antaŭ tre interesaj faktoj, kiuj ili ne kapablas ekspliki, kiel ekzemple, la vivo de Omm Sety (pseŭdonimo Dorothy Eady) aŭ ankaŭ la vivo de Rosemary (pseŭdonimo de Lady Ivy Beaumont), rakontita ĉe la verko Ancient Egypt Speaks de la Dro. Frederic H. Woods.
Paco al vi.
Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-05 03:35:05
Kaj ne ŝajnas al mi ekzisti iu kredebla maniero ke io ajn el tiu informo pri tiu preciza iam ekzistinta kunlaboro de atomgrupo povas konserviĝi.Niaj kvin organoj de senso ne kapablas percepti ĉiuspecan estantan energion. Ĉu ni povus hipotezi, ke ni havas de sama komenco ĉe ni iun formon de energio, kiun nek nia organoj de senso nek nia aparatoj ne perceptas kaj ne registras. Ĉu tiu energio kun nia persona informo ne povas supozeble ekzisti post nia morto, sed ne por revivi en ĉi tiu universo, sed en alia, kun pli fina energio?
Ĉu povas esti, ke ekzistas ian energio, pri kia ni ankoraŭ ne scias?
la vivo de Omm Sety (pseŭdonimo Dorothy Eady) aŭ ankaŭ la vivo de Rosemary (pseŭdonimo de Lady Ivy Beaumont), rakontita ĉe la verko Ancient Egypt Speaks de la Dro. Frederic H. Woods.Mi legis pri Rosemary en la vikipedio, kaj ĉi tiu artiklo la vikipedio estas tre diskreta kaj plena de duboj, malgraŭ ne negante ion kategorie, pri tio, kio koncernas tiujn faktojn, kiam la virino parolis egiptan lingvon. Oni supozas, ke povas temi pri intencan aŭ neintencan falsado, sed oni ne certas centprocente.
Mi sentas, ke mi volus sidiĝi ien inter viajn du seĝojn en miaj opinioj, kvazaŭ mi volus unuigi viajn du vidpunktojn, sed ĉi tio reale montras la lokon, kie mi nun troviĝas.
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-05 04:30:07
Shuchdan40: Niaj kvin organoj de senso ne kapablas percepti ĉiuspecan estantan energion. Ĉu ni povus hipotezi, ke ni havas de sama komenco ĉe ni iun formon de energio, kiun nek nia organoj de senso nek nia aparatoj ne perceptas kaj ne registras.Tio estas apenaŭ ebla, ĉar se aparatoj nek sensorganzoj povas konstati ke estas tiel, kiel do tiu eco povus havi ian positivan efikon je niaj vivoj? Kiel tio helpus nian transvivon aŭ reprodukton? Kaj se iu afero estus komplete senefika kiel ĝi evolue povis ekekzisti? Estas fakto ke ni evoluis, do ni ne povas supozi aferojn kiuj ne trovas lokon ĉe tiu fakto. La faktoj ja ne ignoreblas.
Shuchdan40: Ĉu tiu energio kun nia persona informo ne povas supozeble ekzisti post nia morto, sed ne por revivi en ĉi tiu universo, sed en alia, kun pli fina energio?Vi uzas la vorton 'energio' iom malpracize, kaj mi ne vere komprenas kion vi celas per ĝi. Niaj personoj informoj ne estas portataj de iu 'energio', sed en la strukturoj de niaj cerboj. Tion ekzemple konfirmas la fakto ke la personecoj de homoj povas ŝanĝiĝi ĉe cerbolezoj.
Ĉu povas esti, ke ekzistas ian energio, pri kia ni ankoraŭ ne scias?
Sed mi ankoraŭ cedus ke eble imageblus ia mekanismo laŭ kiu personeco povus tamen konserviĝi, sed tiam ankoraŭ restus mia unua argumento ke simple komplete mankas maniero laŭ kiu io kio devus esti sufiĉe komplika, povus ekekzisti. Kial ni hipotezumu pri mekanismo kiu ne evidente ekzistas, kiu ne estus konstatebla de aparatoj aŭ sensorganoj, kaj kiu do ne vere havas imageblan krehistorion? Kaj kiu aldone ja estus dezirata? Tio lasta ŝajnas al mi sufiĉa por klarigi kial ja ekzistas homoj kiuj opinias alie.