Tästä sisältöön

Kio estas celo por la vivo?

diogotux :lta, 1. marraskuuta 2012

Viestejä: 211

Kieli: Esperanto

auxro (Näytä profiilli) 14. marraskuuta 2012 11.07.27

mihxil:
auxro:Ŝajnis ke teorio de Einstein estis universala sed poste aperis speciala teorio de relativeco.
Einstein unue kreis la specialan teorion, kaj nur poste la ĝeneralan, kaj ne inverse. Dekomence estis tute klare ke gravito estis ignorata en la speciala teorio.
Jes, vi ĝustas, mi miksis la nomojn. Sed espereble tio ne malhelpis kompreni kion mi volis esprimi.
mihxil:
auxro:Diri "tio ne ekzistas" ofte signifas "ni ne kapablas tion observi" au "ni ankoraŭ ne ĉion scias pri la fakto".
Probable, sed tio sufiĉas. Io kio neniel ajn, neniumaniere observeblas do ne havas ligon kun realo, kaj do kvazaŭ laŭdifine ne ekzistas.
Sed se oni ne havas ilojn kaj bonajn teoriojn por klarigi, estas tre logike certigi ke suno rondiras teron, ne male. Imagu vin en jarcento XVI-a, ĉu vi subtenus Kopernikon, au provus pruvi, ke heliocentra sistemo ne povas ekzisti ĉar ne observeblas, kaj eĉ estas evidente ke ĝi funkcias male?

mihxil (Näytä profiilli) 14. marraskuuta 2012 19.22.49

auxro:Jes, vi ĝustas, mi miksis la nomojn. Sed espereble tio ne malhelpis kompreni kion mi volis esprimi.
Fakte mi apenaŭ komprenas kion vi volis esprimi. Kaj mi ankaŭ ne akceptas la tutan komparon. Seriozaj teorioj ne estas iel ajn komparablaj kun fantazioj pri eternaj spiritoj kaj tiaj.

auxro:Imagu vin en jarcento XVI-a, ĉu vi subtenus Kopernikon, au provus pruvi, ke heliocentra sistemo ne povas ekzisti ĉar ne observeblas,
Koperniko evidente havis bonan argumenton. La matematiko kun suno en la centro estas multe pli simpla.

Ĉio estas tute mala kiam temas pri supozoj pri eternaj spiritoj kiuj povus transvivi la morton. Estas komplete evidente ke tio tutesimple ne povas esti la vero, ĉar nia konscio simple bezonas cerbon. 'Teorio' pri la malo estas eĉ pli malbona kaj stulta ol la mezepokaĵoj de antaŭ Koperniko. Via komparo estas nur tiumaniere bona. Provi teni la teorion ke ni povus ekzisti sen nia korpo estas simile malprogresinte kiel en la 21-a jarcento ankoraŭ kredi pri Ptolemea mondo. Tre trafe, tiel.

hebda999 (Näytä profiilli) 15. marraskuuta 2012 12.36.49

mihxil:Dio ne ekzistas, certe en tiu ĉi tute maltro difinita formo.
Dio ekzistas, nur vi ne povas Lin percepti. Mi vin kompatas. Neniu estas senmanka.

mihxil (Näytä profiilli) 16. marraskuuta 2012 0.15.13

hebda999:Dio ekzistas, nur vi ne povas Lin percepti. Mi vin kompatas. Neniu estas senmanka.
Percepti neekzistajn aferojn. Jen la difino de iluzii, ĉu ne .... Nu, ĉiuokaze, se rekta percepto estas via sola argumento, tiam mi ne scias pri kio vi argumentas. Estas tute montrite ke homa percepto estas tre malfidinda. De kie vi prenis la malmodeston pensi ke vi estas escepto?

hebda999 (Näytä profiilli) 16. marraskuuta 2012 7.54.58

mihxil:
hebda999:Dio ekzistas, nur vi ne povas Lin percepti. Mi vin kompatas. Neniu estas senmanka.
Percepti neekzistajn aferojn. Jen la difino de iluzii, ĉu ne .... Nu, ĉiuokaze, se rekta percepto estas via sola argumento, tiam mi ne scias pri kio vi argumentas. Estas tute montrite ke homa percepto estas tre malfidinda. De kie vi prenis la malmodeston pensi ke vi estas escepto?
Ĉu ni perceptas la elektromagnetajn radiojn per niaj sentoj? Ne, kaj ĉu ili ne ekzistas? Same vi ne perceptas la Dion, kaj Ĝi ekzistas. Eble en la malproksima futuro iu elpensos Diperceptilo kaj tiam ĉiuj povos sin konvinki pri Ĝia ekzistado, same kiel ni povas nin konvinki pri la ekzistade de elektromagnetaj ondoj per riceviloj.

mihxil (Näytä profiilli) 16. marraskuuta 2012 8.22.08

hebda999:Ĉu ni perceptas la elektromagnetajn radiojn per niaj sentoj?
Fakte jes. Per niaj okuloj.
hebda999:Eble en la malproksima futuro iu elpensos Diperceptilo kaj tiam ĉiuj povos sin konvinki pri Ĝia ekzistado, same kiel ni povas nin konvinki pri la ekzistade de elektromagnetaj ondoj per riceviloj.
Nu, ni simple atendos tion, ĉu ne. Strange ke daŭru tiom longe. Oni dirus ke sufiĉe simple pruveblu ke ekzemple preĝado funkcias. Plurfoje tio fakte estis klopodita, kaj ĉiufoje evidentiĝis ke preĝado estas tute senefika.

hebda999 (Näytä profiilli) 16. marraskuuta 2012 10.03.54

mihxil:
hebda999:Ĉu ni perceptas la elektromagnetajn radiojn per niaj sentoj?
Fakte jes. Per niaj okuloj.
Ha, ha, sprite. Do, ĉu ni perceptas neŭtrinojn per niaj sentoj? Ne. Ĉu ili tamen ne ekzistas? Ekzistas multaj realaĵoj pri kiuj ni nenion scias. Pri la Dio ni scias. Ĝi parolas al ni, se ni nur emas Ĝin aŭdi. Ni ĉiuj vivas en la konscio de la Dio. Ĝi nin konstante rigardas, tial ni ekzistas. Kaj ĉu Ĝi estas katolika, protestanta, islama Dio - tio estas nur homaj perceptoj kaj komprenoj de Ĝia estaĵo.

mihxil (Näytä profiilli) 16. marraskuuta 2012 17.54.14

hebda999:Do, ĉu ni perceptas neŭtrinojn per niaj sentoj? Ne. Ĉu ili tamen ne ekzistas?
Ili ekzistas, kaj estis triumfo de scienco. Ili estis antaŭviditaj, kaj poste efektive observitaj. Tute ne komparebla kun 'Dio'. La komparo estas preskaŭ ofenda.

hebda999:Ekzistas multaj realaĵoj pri kiuj ni nenion scias.
Tion ni ne scias. Verŝajne ekzistas tutaj universoj ekster nia scio, sed pri tio ne scias efektive nenion. Tute ne komparebla kun svagaĵo kiel 'Dio', kun kiu vi eĉ asertas paroli.

hebda999:Pri la Dio ni scias. Ĝi parolas al ni, se ni nur emas Ĝin aŭdi. Ni ĉiuj vivas en la konscio de la Dio. Ĝi nin konstante rigardas, tial ni ekzistas. Kaj ĉu Ĝi estas katolika, protestanta, islama Dio - tio estas nur homaj perceptoj kaj komprenoj de Ĝia estaĵo.
Nenio pli ol fantaziaĵoj. Estas tute klare kio estas Dio. Ĝi estas fantaziaĵoj en la cerboj de homoj. Ne pli ol kromefiko de nia evoluita pensmaniero. Tio estas tre bona kaj tre kohera priskribo de la fenomeno. Ke vi estas tiom malprudenta ne agnoski ke via 'emo aŭdi paroladon de Dio' estas ne pli ol imagaĵo, kaj ne pretas agnoski ke homa konscio simple ne estas bona realperceptilo, malgraŭ ĉiuj faktoj, estas la problemo kiun mi senespere provas klarigi.

hebda999 (Näytä profiilli) 17. marraskuuta 2012 17.18.40

Miĥil, se vi estus eĉ frapita de la mano de l' Dio, vi dirus, ke tio ĉi estas nur miraĵo. Atendu ĝis via morto, tiam vi estos certa. La Dion ni ne devas antaŭvidi, Ĝi estegas ĉie ĉirkaŭ ni kaj en ni. La tuta universo estas nur parto de Dia estaĵo. Vi povas Ĝin vidi facile - nur rigardu.

Kial vi malamas la Dion?

mihxil (Näytä profiilli) 17. marraskuuta 2012 17.36.16

hebda999:Miĥil, se vi estus eĉ frapita de la mano de l' Dio, vi dirus, ke tio ĉi estas nur miraĵo. Atendu ĝis via morto, tiam vi estos certa. La Dion ni ne devas antaŭvidi, Ĝi estegas ĉie ĉirkaŭ ni kaj en ni. La tuta universo estas nur parto de Dia estaĵo. Vi povas Ĝin vidi facile - nur rigardu.
Mi vidas nenion, krom komplete koheran naturon, sen ian ajn bezonon por ia 'Dio'. Kaj vian kompletan rifuzon konkrete reagi al miaj diroj.

hebda999:Kial vi malamas la Dion?
Mi ne 'malamas' Dion. Tio ne eblas, ĉar li ne ekzistas. Vi estas iluzianto.

Takaisin ylös