Kio estas celo por la vivo?
diogotux,2012年11月1日の
メッセージ: 211
言語: Esperanto
Regis_Castro (プロフィールを表示) 2012年11月18日 5:47:21
antoniomoya:Pensante tiamaniere, oni facile povas elturni sin el sia respondeco. Pro tio ni havas tiumonde tiom da neprezentindaj homoj kiuj kaŭzas tiom da suferoj inter siaj proksimuloj.Mi konsentas kun vi malgraŭ tio, ke mi estas ateisto.
Se Dio ne ekzistas, tiam ĉio estas permesita (Ivan Karamazov).
Mi opinias, ke kredado je Dio ludas gravan rolon rilate al agoj de kredemuloj.
Se ili ne kredus je Dio verŝajne ili estus sufiĉe malbonaj personoj ĉar ili timus nenion kaj respondecus pri nenio, sed tio ne okazas al mi.
Mi estas bona persono eĉ sen kredi je Dio ĉar mi havas malordinaran pensmanieron.
antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年11月18日 10:31:41
Regis_Castro:Dankon pro via opinio, Regis, kaj mi nur povas gratulin vin pro via neordinara pensmaniero, kiu kondukas vin agi respondece kaj bonpersone. Kiel diris iu hispanano, "ĉiu bona ago enhavas ĉiujn religiojn, ĉiujn filozofiojn, ĉiujn kredojn".antoniomoya:Se Dio ne ekzistas, tiam ĉio estas permesita (Ivan Karamazov).Mi konsentas kun vi malgraŭ tio, ke mi estas ateisto.
Mi opinias, ke kredado je Dio ludas gravan rolon rilate al agoj de kredemuloj. Se ili ne kredus je Dio verŝajne ili estus sufiĉe malbonaj personoj ĉar ili timus nenion kaj respondecus pri nenio, sed tio ne okazas al mi. Mi estas bona persono eĉ sen kredi je Dio ĉar mi havas malordinaran pensmanieron.
Kredi je Dio ne necese kondukas iun agi pro timo al imaga puno, sed prefere pro morala respondeco al siaj proksimuloj, kiuj estas konsiderataj kiel gefratoj en la universa familio.
Amike.
lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年11月18日 10:46:51
mihxil (プロフィールを表示) 2012年11月18日 11:15:29
Regis_Castro:Mi estas bona persono eĉ sen kredi je Dio ĉar mi havas malordinaran pensmanieron.Tio estas tute ne tiom 'malordinara'. Plejmulto el la homoj estas 'bona', ĉu ili kredas je Dio aŭ ne. Ankaŭ la inverso veras cetere. La malliberejoj ekzemple plenas de Di-kredantoj (mimimume tiom kiom ekstere)
lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年11月18日 11:38:08
mihxil:La malliberejoj ekzemple plenas de Di-kredantoj (mimimume tiom kiom ekstere)Aparte la mankaj pruvoj por tio. Verŝajne estas diferenco kiam kaj kiel oni religigis kaj religigos. Se gepatroj religigas siajn infanojn tujposte naskiĝo. Tio ne garantias ke tiuj homoj devestus religiece en ilia tuta vivo. Oni ankaŭ rajtas ŝangi aŭ forlasi siaj religiaj kredoobligacioj oni netutkonscia enmetis en infaneco.
mihxil (プロフィールを表示) 2012年11月18日 12:00:08
spreecamper:Verŝajne estas diferenco kiam kaj kiel oni religigis kaj religigos.Mi fakte pensas ke apenaŭ ekzistas rilato inter religio kaj krimo, kaj ke se ekzistas, ke ne klaras kiudirekten. Ja povus esti rilato inter bonfarto kaj religieco kaj inter bonfarto kaj krimo. Tial probable la relative bonfartaj landoj de ekzemple nord-eŭropo ankaŭ estas relative senreligiaj kaj senkrimaj.
lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年11月18日 12:16:27
mihxil:Tial probable la relative bonfartaj landoj de ekzemple nord-eŭropo ankaŭ estas relative senreligiaj kaj senkrimaj.Se mi informigis korekte. Minimume en Danlando kaj Norvego ne ekzistas ofiziala, enleĝiĝa disigo inter religio kaj ŝtato. Plue, por mi, La regularo de Jante ŝajnas kvazaŭreligia.
mihxil (プロフィールを表示) 2012年11月18日 12:53:25
spreecamper:Minimume en Danlando kaj Norvego ne ekzistas ofiziala, enleĝiĝa disigo inter religio kaj ŝtato.Kaj en Usono tiu disigo ja ekzistas. Tamen mi pensas ke konsiderante la anecon en religioj de la enloĝantoj, estas klare ke Usono estas tre religia lando, male al Danlando kaj Norvegio. Ia oficiala malnova leĝero evidente ne tre koncernas tion.
lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年11月18日 13:31:39
mihxil:Por mi ankaŭ ŝajnas, ke Usono estas plu religia lando ol la plej multaj naciaŝtataj regionoj en Eŭropo. Sed estas en ordo por mi. (Kion oni povus ŝangi ĉe tio situacio.) Ne multe ĝenas min tio situacio.spreecamper:Minimume en Danlando kaj Norvego ne ekzistas ofiziala, enleĝiĝa disigo inter religio kaj ŝtato.Tamen mi pensas ke konsiderante la anecon en religioj de la enloĝantoj, estas klare ke Usono estas tre religia lando, male al Danlando kaj Norvegio.
Paulinho (プロフィールを表示) 2012年11月18日 20:21:48
Tamen la ideo de dio estas ĉiam rilata al la ideo de justeco, boneco, espero k.t.p. Se oni ne povas pruvi dion, ankaŭ oni ne povas forgesi tiajn ideojn. La solvo estas laŭ mi dificila sed tamen alirebla al ĉiuj: esti homa. Profunde homa, sekvi la konsciencion:
Amo, tenereco ktp, estu tiam nia celo. Kaj al ĉiuj. Mi ne komprenas ekzemple kiel la konstruantuloj de la fiera aĝo de la lumo malmulte aŭ nenion faris kontraŭ la sklaveco de uloj en la de la XVII, XIX,jarcentoj. La XX jarcento, ofte vidata kiel la jarcento de la lumo estas ankaŭ la jarcento de la grandaj ideologioj (= sendiaj religiaj). Hodiaŭ mi pensas.... se estus tenereco, kaj amo pro la popoloj en Eŭropo….Ili vere bezonas.