Přejít k obsahu

Kio estas celo por la vivo?

od uživatele diogotux ze dne 1. listopadu 2012

Příspěvky: 211

Jazyk: Esperanto

diogotux (Ukázat profil) 1. listopadu 2012 16:42:16

Eble ŝajnas stulta demando al multaj, tamen mi ne same opinias. Se iu demandas ĉu mi demandas pro Filozofio, mi respondus jes, sed ankaŭ pro ties sekvaj praktikaj konkludoj.
Hodiaŭ trafis min la ideo ke la celo de la homa vivo estas kontribui al socio dum kelka tempo, kaj morti post tio. Oni ja ricevas monon, tamen el eterna vidpunkto (laŭ Platono) kaj mono kaj la vivo de unu homo estas malgravaĵo.
Aŭ eble tiu demando ne havas respondon?

cxevino (Ukázat profil) 1. listopadu 2012 16:52:55

Unue oni vivas, kaj poste serĉas celon...

mihxil (Ukázat profil) 1. listopadu 2012 19:29:30

diogotux:Hodiaŭ trafis min la ideo ke la celo de la homa vivo estas kontribui al socio dum kelka tempo, kaj morti post tio. Oni ja ricevas monon, tamen el eterna vidpunkto (laŭ Platono) kaj mono kaj la vivo de unu homo estas malgravaĵo.
Aŭ eble tiu demando ne havas respondon?
Ŝajnas al mi ke efektive la vivo malhavas absolutan celon. Oni nur povas mem atribui iom da, kiel vi proponis.

Kelli (Ukázat profil) 1. listopadu 2012 19:40:45

Al mi plaĉas pensi, ke la vivo estas granda lernado.

antoniomoya (Ukázat profil) 1. listopadu 2012 22:05:46

Laŭ mi, la vivo devas havi ian celon. Oni ne posedas memvolon kaj personecon por nenio. Ni estas moralaj personoj.

Mi opinias ke ĉiu el ni devas serĉi la celon de sia vivo (kiu fine iĝos la celo ke oni volus por ĉiuj aliaj). Mi estas ano (parto) de io pli granda ol mi: la homaro. Ni ĉiuj vivas en la sama hejmo: la Tero. Do, por mi estas evidente ke mi devas kontribui al la bonstato de la aliaj.

La vivo, laŭ mi, havas du celojn: unue, lerni kiel eble plej multe, kaj due kontribui al pli bona mondo. Tia vivo almenaŭ estos utila.

Amike.

darkweasel (Ukázat profil) 1. listopadu 2012 23:12:21

La vivo ne havas antaŭdifinitan celon - ĝi estas iel sia propra celo, do oni vivas por vivi laŭeble longe. Ĉio, kion oni atingis dum sia vivo, estas por oni mem perdita, kiam oni mortas.

Tamen, se ni homoj pensus tiel kaj agus laŭe, ni havus nenian motivon fari ion ajn utilan, kreeman, ... en nia vivo. Tial laŭ mi ni bonkiale ne pensas tiel - tio estus verŝajne malbona por nia propra mensa sano, la tutan tagon ni estus nur deprimitaj kaj enuaj. Do ni faras por ni mem diversajn celojn kaj penas atingi ilin. Ni neniam vere pensas pri tio, kiel sensencaj ili fakte estas, aŭ estos post nia morto.

Jen tamen nur mia propra hipotezo, cetere bazita sur nereligia vidpunkto. Religioj kutimas nei la definitivan morton, instruante, ke mortintoj vivintaj en maniero konforma al la (religiaj) leĝoj poste estos en pli bona loko. Sur tiu premiso eblas multe pli facile konstrui sencon de la vivo - nome atingon de tiu pli bona loko, kie oni povos eterne ĝui ĉiujn bonaĵojn.

Paulinho (Ukázat profil) 2. listopadu 2012 11:39:20

Al ĉiuj kiuj kredas ke la mono alportas malfeliĉaĵon: Mi hodiaŭ estas bonkore: sendu al mi vian monon kaj estu feliĉaj....

antoniomoya (Ukázat profil) 2. listopadu 2012 12:20:07

La vivo, se ĝi ne daŭrigas post la morto, havas absolute neniun sencon. Estas nur terursonĝo, deliraĵo, sennoma absurdo.
Ni naskiĝas malplenaj, kaj mortas plenaj (je konoj, spertoj, agoj, saĝeco, valoroj...) Se ne estas daŭrigo, ĉio ĉi havas nek piedon nek kapon.
Scienco NE povas pruvi ke personeco ne supervivas post la morto en alia universa nivelo. La vivo, sen supervivo, ne havas estontecon, nek sencon, estas aberacio. Scienco, per sia sinteno, neeviteble kondamnas nin al malespero.
Pripensu: ĉi tie devus esti NENIO. Antaŭ 15.000 milionoj da jaroj, ĉi tie estis NENIO. El la nenio ne povas ŝpruci ION, ĉar tie estas nenio (mi ne povas eltiri el la poŝo naztukon kiun mi ne havas). Tamen, subite okazis grandegan eksplodon, kaj universo komencis formiĝi. Energia kaj materia universo. Sed... kaj la vivo? La vivo ne estas energio. Kaj la inteligento? Ĝi estas nek energio nek vivo.
Kiu povas aserti ke tiu grandega kaj malsimpla universo aperis el NENIO? Ke la vivo aperis el NENIO? Ke la inteligento aperis el NENIO? Ke ĉio ĉi estas absurda, kaj ke nenio havas ian celon?

Pensante tiamaniere, oni facile povas elturni sin el sia respondeco. Pro tio ni havas tiumonde tiom da neprezentindaj homoj kiuj kaŭzas tiom da suferoj inter siaj proksimuloj.

Se Dio ne ekzistas, tiam ĉio estas permesita (Ivan Karamazov).

Amike.

dombola (Ukázat profil) 2. listopadu 2012 13:42:57

Por nur 0.90 € oni povas malkrovi "La Kialo de L'Vivo" -n!

mihxil (Ukázat profil) 3. listopadu 2012 7:23:37

dombola:"La Kialo de L'Vivo" -n!
Kiel serioza ni prenu libron kies titolo jam enhavas kelkajn lingvajn erarojn (aŭ minimume troobstinaĵojn)?

Zpět na začátek