Kio estas celo por la vivo?
貼文者: diogotux, 2012年11月1日
訊息: 211
語言: Esperanto
diogotux (顯示個人資料) 2012年11月1日下午4:42:16
Hodiaŭ trafis min la ideo ke la celo de la homa vivo estas kontribui al socio dum kelka tempo, kaj morti post tio. Oni ja ricevas monon, tamen el eterna vidpunkto (laŭ Platono) kaj mono kaj la vivo de unu homo estas malgravaĵo.
Aŭ eble tiu demando ne havas respondon?
cxevino (顯示個人資料) 2012年11月1日下午4:52:55
mihxil (顯示個人資料) 2012年11月1日下午7:29:30
diogotux:Hodiaŭ trafis min la ideo ke la celo de la homa vivo estas kontribui al socio dum kelka tempo, kaj morti post tio. Oni ja ricevas monon, tamen el eterna vidpunkto (laŭ Platono) kaj mono kaj la vivo de unu homo estas malgravaĵo.Ŝajnas al mi ke efektive la vivo malhavas absolutan celon. Oni nur povas mem atribui iom da, kiel vi proponis.
Aŭ eble tiu demando ne havas respondon?
Kelli (顯示個人資料) 2012年11月1日下午7:40:45
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年11月1日下午10:05:46
Mi opinias ke ĉiu el ni devas serĉi la celon de sia vivo (kiu fine iĝos la celo ke oni volus por ĉiuj aliaj). Mi estas ano (parto) de io pli granda ol mi: la homaro. Ni ĉiuj vivas en la sama hejmo: la Tero. Do, por mi estas evidente ke mi devas kontribui al la bonstato de la aliaj.
La vivo, laŭ mi, havas du celojn: unue, lerni kiel eble plej multe, kaj due kontribui al pli bona mondo. Tia vivo almenaŭ estos utila.
Amike.
darkweasel (顯示個人資料) 2012年11月1日下午11:12:21
Tamen, se ni homoj pensus tiel kaj agus laŭe, ni havus nenian motivon fari ion ajn utilan, kreeman, ... en nia vivo. Tial laŭ mi ni bonkiale ne pensas tiel - tio estus verŝajne malbona por nia propra mensa sano, la tutan tagon ni estus nur deprimitaj kaj enuaj. Do ni faras por ni mem diversajn celojn kaj penas atingi ilin. Ni neniam vere pensas pri tio, kiel sensencaj ili fakte estas, aŭ estos post nia morto.
Jen tamen nur mia propra hipotezo, cetere bazita sur nereligia vidpunkto. Religioj kutimas nei la definitivan morton, instruante, ke mortintoj vivintaj en maniero konforma al la (religiaj) leĝoj poste estos en pli bona loko. Sur tiu premiso eblas multe pli facile konstrui sencon de la vivo - nome atingon de tiu pli bona loko, kie oni povos eterne ĝui ĉiujn bonaĵojn.
Paulinho (顯示個人資料) 2012年11月2日上午11:39:20
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年11月2日下午12:20:07
Ni naskiĝas malplenaj, kaj mortas plenaj (je konoj, spertoj, agoj, saĝeco, valoroj...) Se ne estas daŭrigo, ĉio ĉi havas nek piedon nek kapon.
Scienco NE povas pruvi ke personeco ne supervivas post la morto en alia universa nivelo. La vivo, sen supervivo, ne havas estontecon, nek sencon, estas aberacio. Scienco, per sia sinteno, neeviteble kondamnas nin al malespero.
Pripensu: ĉi tie devus esti NENIO. Antaŭ 15.000 milionoj da jaroj, ĉi tie estis NENIO. El la nenio ne povas ŝpruci ION, ĉar tie estas nenio (mi ne povas eltiri el la poŝo naztukon kiun mi ne havas). Tamen, subite okazis grandegan eksplodon, kaj universo komencis formiĝi. Energia kaj materia universo. Sed... kaj la vivo? La vivo ne estas energio. Kaj la inteligento? Ĝi estas nek energio nek vivo.
Kiu povas aserti ke tiu grandega kaj malsimpla universo aperis el NENIO? Ke la vivo aperis el NENIO? Ke la inteligento aperis el NENIO? Ke ĉio ĉi estas absurda, kaj ke nenio havas ian celon?
Pensante tiamaniere, oni facile povas elturni sin el sia respondeco. Pro tio ni havas tiumonde tiom da neprezentindaj homoj kiuj kaŭzas tiom da suferoj inter siaj proksimuloj.
Se Dio ne ekzistas, tiam ĉio estas permesita (Ivan Karamazov).
Amike.
dombola (顯示個人資料) 2012年11月2日下午1:42:57
mihxil (顯示個人資料) 2012年11月3日上午7:23:37
dombola:"La Kialo de L'Vivo" -n!Kiel serioza ni prenu libron kies titolo jam enhavas kelkajn lingvajn erarojn (aŭ minimume troobstinaĵojn)?