Al la enhavo

Sonimitoj

de myris, 2012-novembro-05

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

myris (Montri la profilon) 2012-novembro-05 22:57:00

Hundo, kiu parolas france, diras: ouah! ouah!.Se li estas angla, li diras: arf! arf! kaj germana hundo diras wau! wau!.Kiam ili ĉeestas HEK (hunda esperanta kongreso), ili interkomunikadas esperante dirante boj! boj! Sed kion povas diri la katoj en KEK, la ĉevaloj en ĈEK, ktp?
Pli serioze, ĉu ekzistas listo de sonimitoj aû onomatopeeaĵoj por priskribi esperante la kutimajn bruojn: besto kiu blekas, homo kiu ternas aû ronkas, bebo kiu ploras....

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-novembro-06 01:45:38

Se ili estas onomatopeoj, estus bone ke oni povus havi iom da libereco por esprimi tiajn sonojn, ekzemple, aĉuum, aĉuum por ternoj, aŭ ĉus, ĉus, groon, groon, por ronkoj, aŭ ruun, ruun, muaa, muaa, por bebo kiu ploras, aŭ buaa, buaa, ktp, ktp...

Farpung (Montri la profilon) 2012-novembro-06 03:25:29

Fajrkapo: Mi pensas ke tia libereco pri la kreado de onomatopeaj vortoj kaŭzus problemojn kun komikado, ĉar la sencoj de tiaj vortoj ne estas tiom evidentaj.
Fakte, homoj de diversaj nacilingvoj aŭdas sonojn tre diverse. Kutime, ni facile ligas vorton kaj sonon laŭ la tradicioj de niaj nacilingvoj, eble pensante ke tiu ligo devus esti evidenta por ĉiu homoj.
Tiu supozo ne pravas.
Ekz: Laŭ Vikivortaro, la sonoj farita per hundoj estas "boj" esperante, "woof-woof" aŭ "bow-wow" angle, "wan-wan" japane, "gav-gav" ruse, "ham-ham" rumane, "guk-guk" indonezie, ktp.!
Simile, se vi dirus al mi vian sugestitan vorton “ruun ruun” (sen sufiĉe da konteksto), mi certe ne komprenus vian intencon. (Eble estas la sono de aŭto, kiel “broom broom” angle? certe ne la sono de bebo kiu ploras!)
Do, ĉiu lingvo devas difini onomatopeajn vortojn sufiĉe strikte por ebligi bonan komunikadon inter sia parolantoj.

Aliflanke, se via intenco estas sufiĉe evidenta pro la konteksto, bonvolu inventi novan vorton ĉiufoje! Al mi, vi povus diri: Mia hundo ĉiam bojas “vouf-vouf”. Mi certe komprenos vin. Estus esprimo de via sprita/verva kreemo, kaj eble komunikus la specialan sonon de via kara hundo pli precize ol "boj-boj".

(Parenteze, ĉi tio estas mia unua mesaĝo. Pardonu miajn erarojn!)

Farpung (Montri la profilon) 2012-novembro-06 03:43:04

Myris: Mallonga listo de "Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj" estas prezentita ĉi tie:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...

[Jen mia dua mesaĝo! ridulo.gif]

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-novembro-06 10:41:15

Farpung:
Simile, se vi dirus al mi vian sugestitan vorton “ruun ruun” (sen sufiĉe da konteksto), mi certe ne komprenus vian intencon. (Eble estas la sono de aŭto, kiel “broom broom” angle? certe ne la sono de bebo kiu ploras!)

Aliflanke, se via intenco estas sufiĉe evidenta pro la konteksto, bonvolu inventi novan vorton ĉiufoje! Al mi, vi povus diri: Mia hundo ĉiam bojas “vouf-vouf”. Mi certe komprenos vin. Estus esprimo de via sprita/verva kreemo, kaj eble komunikus la specialan sonon de via kara hundo pli precize ol "boj-boj".

(Parenteze, ĉi tio estas mia unua mesaĝo. Pardonu miajn erarojn!)
Nu, ruun ruun estis por homo kiu ronkas, muaa kaj buaa estis por la bebo, sed vi pravas, oni devas fari oficialajn sonojn por ĉiuj parolantoj, krome kiam oni havas specialan kaj malsaman sonon kiu oni volas klarigi..
Nu, dankon por via klarigo, kaj gratulon por via bonega Esperanto

Farpung (Montri la profilon) 2012-novembro-06 16:02:49

fajrkapo: gratulon por via bonega Esperanto
Dankon pro via respondo ridulo.gif.
Ĝi vigligas min.

Ekde nun, mi volas skribi en la forumo de tempo al tempo.

Geoff

myris (Montri la profilon) 2012-novembro-07 22:45:09

oni devas fari oficialajn sonojn por ĉiuj parolantoj, krome kiam oni havas specialan kaj malsaman sonon kiu oni volas klarigi..
Vi pravas Fajrkapo.
Parolante, ni povas imiti sonojn kiel ni volas. Sed, kiam ni legas esperantan bildstrion, ni devas tuj kompreni, legante boj, boj, ke temas pri blekanta hundo.En Esperantalando, la hundoj ne rajtas ...krokodili..

czas_i_styl (Montri la profilon) 2012-novembro-08 07:26:57

myris:Hundo, kiu parolas france, diras: ouah! ouah!.Se li estas angla, li diras: arf! arf! kaj germana hundo diras wau! wau!.
en Pollando hundo jelpas (ne diras ridulo.gif): hau, hau ! (prononcado en Esperanto: haŭ, haŭ!)

myris (Montri la profilon) 2012-novembro-08 10:49:35

czas_i_styl:
en Pollando hundo jelpas (ne diras ridulo.gif): hau, hau ! (prononcado en Esperanto: haŭ, haŭ!)
Kompreneble hundo ne parolas. Sed mi ŝatas pensi, ke, jelpante, ĝi diras ion...

sudanglo (Montri la profilon) 2012-novembro-08 13:50:55

Rilate hundojn estas klare, ke oni bezonas diversajn sonimitajn vortojn depende de ĉu la hundo jelpas, graŭlas, hurlas aŭ avertbojas.

Reen al la supro