Späť na obsah

Demando pri iu linio en poemo

od jchthys, 9. novembra 2012

Príspevky: 4

Jazyk: Esperanto

jchthys (Zobraziť profil) 9. novembra 2012 6:44:00

Saluton,

Mi legas la poemon Lasta Kiso de Edmund Privat. Mi nur scivolas, kion signifas la jenan parton:
Dezertaj estas la ĝardenoj,
   Tra kiuj vagis amo via.
Skeletoj ŝajnas la vervenoj
   Sub kverko senfolia.
Ĉu tiu ĉi signifas: "La ĝardenoj, tra kiuj vagis via amo, estas dezertaj; kaj la XXoj sub senfolia kverko estas kvazaŭ skeletoj"? Kaj kio estas "verveno"? Ŝajne ver/ven/o, sed kiel tio rilatus al la signifo de la poemo?

Antaŭdankojn!

jchthys (Zobraziť profil) 9. novembra 2012 6:56:52

Eble "verbeno"?

Tjeri (Zobraziť profil) 9. novembra 2012 7:00:56

Plej verŝajne.
Eble temas pri eraro de la vikimaniulo, kiu kopiis la tekston.

jchthys (Zobraziť profil) 9. novembra 2012 7:10:52

Jes. Mi trovis pli ĝustan tekston kaj redaktis la paĝon.

Mi verŝajne muzikigos ĉi tiun tekston por muzika klaso ĉi-duonjare, do mi volas havi ĝustan kaj kompreneblan tekston!

Nahor