Ir ao conteúdo

Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi mortus

de sudanglo, 9 de novembro de 2012

Mensagens: 29

Idioma: Esperanto

cellus (Mostrar o perfil) 10 de novembro de 2012 19:19:21

Ŝi estis tiel pala kvazaŭ ŝi mortus.
= Ŝi estis tiel pala, kvazaŭ ŝi estis mortonta.

Kiam ŝi estas pala, ŝi ankoraŭ estas viva.

La us-formo esprimas la neefektivan situacion.

Mia denaska lingvo estas la sveda.

Kirilo81 (Mostrar o perfil) 13 de novembro de 2012 08:35:53

= "estus mortanta" aŭ "estus mortonta"

Denaska lingvo: germana

"morti" estas transiro, por esprimi staton oni devus aldoni informojn, ekz. "kvazaŭ ŝi estus mortinta", aŭ "kvazaŭ ŝi mortus en la momento, kiam mi venis en ŝian ĉambron".

Rilate la formon de la verbo, post kvazaŭ la lingvouzo ne estas tute unueca (eĉ ne ĉe Zamenhof mem), do indikativo same eblas. Mi preferas kondicionalon, sed tio povas esti influo de mia gepatra lingvo (en la germana oni diras eĉ "mi preskaŭ falus" ).

sudanglo (Mostrar o perfil) 13 de novembro de 2012 11:19:33

Dankon al ĉiuj! La rezulto estas klare prefero por prezenca interpreto (sed eblas ankaŭ futura).

Neniu favoras 'estus mortinta'. Tamen logike la vizaĝo povas esti pala ĉar oni mortis, ĉar oni mortas kaj ĉar oni estas mortonta.

Jen do mia tezo: ke kiam vi renkontas simplan -us, sen konteksta aŭ kunteksta kontraŭ-indiko, tiam la normala interpreto estas prezenca/futura.

Kirilo81 (Mostrar o perfil) 13 de novembro de 2012 13:00:16

Kara sudanglo, nur unu frazo kun kelkaj respondoj (parte de lernantoj) apenaŭ sufiĉas por konkludi.
Precipe necesus refari la eksperimenton kun aliaj verboj.

Mia supozo estas, ke pli temas pri la akcionalo (admaniero, *subaspekto) de morti, kiu estas dinamika, kaj kiu kontrastas al stata esti morta/mortinti.

Chainy (Mostrar o perfil) 13 de novembro de 2012 20:00:58

Kirilo81:Kara sudanglo, nur unu frazo kun kelkaj respondoj (parte de lernantoj) apenaŭ sufiĉas por konkludi.
Precipe necesus refari la eksperimenton kun aliaj verboj.
Jen denove bona ekzemplo de fia uzado de la vorto 'kara'.

Chainy (Mostrar o perfil) 13 de novembro de 2012 20:12:48

----

tommjames (Mostrar o perfil) 13 de novembro de 2012 22:12:25

sudanglo:Neniu favoras 'estus mortinta'
Krom tiuj en la angla fadeno, en kiu vi jam faris la demandon, kiuj ja favoris ĝin.

Ho kaj ankaŭ krom mi mem. Sed mi supozas ke mia opinio jam ne tre gravas ridulo.gif

Mi pensas simile kiel Kirilo81. Malgranda nombro da respondoj, parte de nespertuloj kaj koncerne nur unu frazon (prenita el kunteksto) estas apenaŭ sufiĉa por racia homo fari tian tezon, kian ĵus prezentis sudanglo. Des malpli ĝi koncernas la bone sciatan principon, ke US-verboj per si mem ne montras tempon.

Kirilo81 (Mostrar o perfil) 15 de novembro de 2012 18:22:08

Chainy:
Kirilo81:Kara sudanglo, nur unu frazo kun kelkaj respondoj (parte de lernantoj) apenaŭ sufiĉas por konkludi.
Precipe necesus refari la eksperimenton kun aliaj verboj.
Jen denove bona ekzemplo de fia uzado de la vorto 'kara'.
??
Miasente tia 'kara' esprimas, ke mi ja malkonsentas kun la alparolato , sed tamen plene respektas lin. Mi ne povas vidi ion 'fian' en ĝi.

mihxil (Mostrar o perfil) 19 de novembro de 2012 08:37:25

sudanglo:Kiu estas la plej natura interpreto de tiu frazo. Kvazau ŝi estus mortinta, kvazaŭ ŝi estus mortanta, aŭ kvazaŭ ŝi estus mortonta?
Mi eble interpretus 'kvazaŭ ŝi estus morta', sekve, 'ke ŝi estus mortinta'.
Bv indiki vian denaskan lingvon.
Nederlanda. Ni havas la esprimon 'pala kiel kadavro', tio povus influi la decidon ke devus temi pri 'mortinta'.

Krome mi volis saboti vian konkludon ridulo.gif

sudanglo (Mostrar o perfil) 19 de novembro de 2012 11:55:26

Kaj Miĥil, en la angla oni havas la diraĵon 'la escepto pruvas la regulon'.

Estas nenia logika kialo, pro kio la frazu ne havu la intencitan signifon 'pala, kvazaŭ mortinta'.

Ĝuste pro tio ke la plejmulto ne tiel interpretis ĝin, mi vidas en tio subtenon de mia pozicio.

De volta à parte superior