Ir ao conteúdo

Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi mortus

de sudanglo, 9 de novembro de 2012

Mensagens: 29

Idioma: Esperanto

mihxil (Mostrar o perfil) 21 de novembro de 2012 21:41:48

sudanglo:Kaj Miĥil, en la angla oni havas la diraĵon 'la escepto pruvas la regulon'.
Ni havas ĝin ankaŭ en la Nederlanda. Sed honeste mi neniam vere komprenis ĝin. Ĝi ŝajnas al mi iom idiota. Ni povus eble akcepti ke ekzistas regulojn kiuj havas esceptojn, sed tiuj certe ne pruvas ĝin, tio ŝajnas al mi absurda.

Mi supozas ke la diraĵo nur volas diri ke la fakto ke ni nomas ion 'escepto' montras ke ni opinias ke ekzistas regulo.

sudanglo:Ĝuste pro tio ke la plejmulto ne tiel interpretis ĝin, mi vidas en tio subtenon de mia pozicio.
La statistiko restas iom magra.

Kirilo81 (Mostrar o perfil) 22 de novembro de 2012 08:29:14

sudanglo:Kaj Miĥil, en la angla oni havas la diraĵon 'la escepto pruvas la regulon'.
Jes, sed la origina senco de 'to prove' en tiu proverbo estis "testi" - kaj tiel ĝi ja havis sencon. La pli nova signifo "pruvi" kondukas al logika absourdo, kiu nenion pruvas.

sudanglo:Estas nenia logika kialo, pro kio la frazu ne havu la intencitan signifon 'pala, kvazaŭ mortinta'.

Ĝuste pro tio ke la plejmulto ne tiel interpretis ĝin, mi vidas en tio subtenon de mia pozicio.
Kaj mi povas "pruvi", ke -us havas preskaŭ ekskluzive pasintecan interpreton, aŭ kiel vi komprenus

"Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi legus terurigan mesaĝon"?

Mi asertadas: -us estas tempe neŭtrale, ĝia interpreto dependas plene de la kunteksto.

sudanglo (Mostrar o perfil) 22 de novembro de 2012 11:13:41

Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi legus terurigan mesaĝon
Mi ne asertas ke pura -us ne povus esti en specifaj frazoj unusence interpretebla.

Evidente oni ne normale aspektus pala pro tio ke oni estas legonta terurigan mesaĝon. (Parenteze, interesa distingo inter teruriga kaj terura)

La senco (pro nia kompreno de kio estas normala en la mondo) devas esti en via frazo, Kirilo, aŭ kvazaŭ ŝi estus leganta, aŭ kvazaŭ ŝi estus leginta.

Por testi mian hiptotezon oni devas konsideri frazojn en kiuj ĉiu el la tri interpretoj estas eblaj, laŭ nia kompreno de la mondo - kaj tiam demandi kiu estas la plej populara.

Tiel estas en mia frazo. Paleco povas esti ĉar oni jam mortis, estas mortanta, aŭ estas mortonta. Do ĝi estas bona test-frazo.

darkweasel (Mostrar o perfil) 22 de novembro de 2012 11:44:35

Mi cetere iom konsentas kun sudanglo - kiam mankas kunteksto, almenaŭ mi ja emas interpreti -us kiel nuntempan. Mi iam fakte provis uzi -us pasintece sen kunteksto (io kiel "mi farus tion tiel, se estus alie") kaj la leganto miaopinie en sia respondo implicis miskomprenon nuntempan aŭ estontecan.

scorpjke (Mostrar o perfil) 28 de novembro de 2012 15:02:57

Ŝi aspektis tiom pala, kvazaŭ ŝi estis mortonta. = She looked as pale as if she was about to die.

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 28 de novembro de 2012 16:55:25

Ŝi palis kvazaŭ mortinta.

Rugxdoma (Mostrar o perfil) 28 de novembro de 2012 18:30:02

Jen kelkaj kutimaj pladoj troveblaj en la bildvortaro, titolo 17: frititaj terpomoj, kneloj, terpomflokoj, flanoj, legumoj, hamburgero, kotleto steko, bifsteko. Pri kelkaj la plurala formo estas uzata, pri aliaj la singulara. Ni havas la regulon: "Kiam ni renkontas pluralon sen konteksta aŭ kunteksta kontraŭ-indiko, tiam la normala interpreto estas ke temas pri malgrandaj objektoj." Ĉi tiu regulo kredeble validas ankaŭ pri aliaj aferoj, sed ĝi ne estas gramatika regulo, nur verŝajneco-regulo. Kaj simile ne estas gramatika afero, ke estonteco normale estas malpli reala ol pasinteco.

zan (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2012 09:37:49

Pretera demando.
Kiel malsamas "esti mortonta" kaj "esti mortanta"?
"Esti mortinta" estas la stato de mortinto, kies koro jam ne moviĝas.
La statoj de "esti mortonta" kaj "esti mortanta" estas ankoraŭ vivaj, laŭ mia kompreno. Sed kiel diferencas?

sudanglo (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2012 12:18:36

Eble, estas malgranda diferenco en la aspekto se ŝi aspektis kvazaŭ mortonta kompare kun kvazaŭ mortanta. Sed pri tio oni povus disputi - mi ne estas kuracisto.

De volta à parte superior