المشاركات: 29
لغة: Esperanto
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2012 12:29:37 م
Bv indiki vian denaskan lingvon.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2012 12:32:03 م
denaska lingvo: germana
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2012 1:21:58 م
denaska lingvo: hispana.
Amike.
Tjeri (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2012 1:27:19 م
(denaska lingvo: franca)
Chainy (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2012 1:44:38 م
1. Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi mortIs = She looked so pale, as if she had died.
2. Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi mortAs = She looked so pale, as if she was dying.
3. Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi (baldaŭ) mortOs = She looked so pale, as if she would (soon) die.
En tiu lasta frazo la anglalingva 'would' fakte rilatas al la os-verbformo, do por tio la us-formo ne estas ĝusta.
tommjames (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2012 2:47:46 م
Paleco estas eco de mortinto, do tio sugestas al mi "kvazaŭ ŝi jam mortis", aŭ "kvazaŭ ŝi estus mortinta". Sed mi supozas ke "estas mortanta/mortonta" eblas, depende de kunteksto.
Konsideru la jenajn:
Li rapide saltis el sia aŭto kaj kuris al la virino, kun kiu li ĵus koliziis. Ŝi ne spiris. Li kontrolis ŝian pulson, sed sentis nenion. Ŝi aspektis pala, kvazaŭ ŝi mortus.
En tia frazo kiel la ĉi-supra, mi senhezite supozus ke ŝi jam mortis. Mi ankaŭ pensus, ke "mortus" devus esti almenaŭ "estus mortinta", aŭ pli prefere "mortis".
Li rapide saltis el sia aŭto kaj kuris al la virino, kun kiu li ĵus koliziis. Ŝi ruliĝis iom sur la grundo kaj ĝemis en agonio. Li kaŭriĝis super ŝi kaj rigardis ŝian vizaĝon, ĝi aspektis pala, kvazaŭ ŝi mortus.
Tia frazo sugestas ne ke ŝi mortis (mortinto ne povas ĝemi), sed ke ŝi mortas aŭ mortos. Tiam mi same preferus indikativon, aŭ participon, por klarigi kiun temp-sencon la aŭtoro celas.
Resume: la kunteksto tre gravas. Ne provu analizi frazojn sen kunteksto, ĉar tio ĝenerale kondukos vin al senutilaj konkludoj.
Belmiro (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2012 4:10:49 م
sudanglo:Kiu estas la plej natura interpreto de tiu frazo. Kvazau ŝi estus mortinta, kvazaŭ ŝi estus mortanta, aŭ kvazaŭ ŝi estus mortonta?Ne! Fakte mi ne trovas sencon . Sed, bone serĉante, mi trovas ion simile al: kvazaŭ ŝi kapablus morti, sed tiu ĉi ankaŭ ne estas tre bona solvo.
Bv indiki vian denaskan lingvon.
Belmiro el Portugalujo
tomasdeaquino (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2012 5:06:39 م
antoniomoya:kvazaŭ ŝi estus mortantaMi konsentas kun la respondo de Antonio Moya: kvazaŭ ŝi estus mortanta
denaska lingvo: hispana.
Amike.
Almenaŭ ĝi ŝajnas al mi en la hispana uzata en centra Ameriko.
auxro (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2012 6:03:05 م
Litovio
jchthys (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2012 6:05:06 م
Dekaska lingvo: la angla