Vai all’indice

Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi mortus

di sudanglo, 09 novembre 2012

Messaggi: 29

Lingua: Esperanto

sudanglo (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 12:29:37

Kiu estas la plej natura interpreto de tiu frazo. Kvazau ŝi estus mortinta, kvazaŭ ŝi estus mortanta, aŭ kvazaŭ ŝi estus mortonta?

Bv indiki vian denaskan lingvon.

darkweasel (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 12:32:03

estus mortanta

denaska lingvo: germana

antoniomoya (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 13:21:58

kvazaŭ ŝi estus mortanta

denaska lingvo: hispana.

Amike.

Tjeri (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 13:27:19

kvazaŭ ŝi estus mortanta
(denaska lingvo: franca)

Chainy (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 13:44:38

Kvazaŭ ŝi mortus, se kio? Kial uzi la us-formon en tia frazo?

1. Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi mortIs = She looked so pale, as if she had died.

2. Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi mortAs = She looked so pale, as if she was dying.

3. Ŝi aspektis tiel pala, kvazaŭ ŝi (baldaŭ) mortOs = She looked so pale, as if she would (soon) die.

En tiu lasta frazo la anglalingva 'would' fakte rilatas al la os-verbformo, do por tio la us-formo ne estas ĝusta.

tommjames (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 14:47:46

@Chainy - Mi konsentas. La frazo estas stranga por mi, kaj mi multe preferus indikativon en tia frazo.

Paleco estas eco de mortinto, do tio sugestas al mi "kvazaŭ ŝi jam mortis", aŭ "kvazaŭ ŝi estus mortinta". Sed mi supozas ke "estas mortanta/mortonta" eblas, depende de kunteksto.

Konsideru la jenajn:

Li rapide saltis el sia aŭto kaj kuris al la virino, kun kiu li ĵus koliziis. Ŝi ne spiris. Li kontrolis ŝian pulson, sed sentis nenion. Ŝi aspektis pala, kvazaŭ ŝi mortus.

En tia frazo kiel la ĉi-supra, mi senhezite supozus ke ŝi jam mortis. Mi ankaŭ pensus, ke "mortus" devus esti almenaŭ "estus mortinta", aŭ pli prefere "mortis".

Li rapide saltis el sia aŭto kaj kuris al la virino, kun kiu li ĵus koliziis. Ŝi ruliĝis iom sur la grundo kaj ĝemis en agonio. Li kaŭriĝis super ŝi kaj rigardis ŝian vizaĝon, ĝi aspektis pala, kvazaŭ ŝi mortus.

Tia frazo sugestas ne ke ŝi mortis (mortinto ne povas ĝemi), sed ke ŝi mortas aŭ mortos. Tiam mi same preferus indikativon, aŭ participon, por klarigi kiun temp-sencon la aŭtoro celas.

Resume: la kunteksto tre gravas. Ne provu analizi frazojn sen kunteksto, ĉar tio ĝenerale kondukos vin al senutilaj konkludoj.

Belmiro (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 16:10:49

sudanglo:Kiu estas la plej natura interpreto de tiu frazo. Kvazau ŝi estus mortinta, kvazaŭ ŝi estus mortanta, aŭ kvazaŭ ŝi estus mortonta?
Bv indiki vian denaskan lingvon.
Ne! Fakte mi ne trovas sencon . Sed, bone serĉante, mi trovas ion simile al: kvazaŭ ŝi kapablus morti, sed tiu ĉi ankaŭ ne estas tre bona solvo.

Belmiro el Portugalujo

tomasdeaquino (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 17:06:39

antoniomoya:kvazaŭ ŝi estus mortanta

denaska lingvo: hispana.

Amike.
Mi konsentas kun la respondo de Antonio Moya: kvazaŭ ŝi estus mortanta

Almenaŭ ĝi ŝajnas al mi en la hispana uzata en centra Ameriko.

auxro (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 18:03:05

Ŝi aspektis morte pala.

Litovio

jchthys (Mostra il profilo) 09 novembre 2012 18:05:06

Ŝi ne mortis, sed ŝi aspektis kvazaŭ ŝi estus mortanta.

Dekaska lingvo: la angla

Torna all’inizio