Đi đến phần nội dung

Korekta

viết bởi TatuLe, Ngày 11 tháng 11 năm 2012

Tin nhắn: 33

Nội dung: Esperanto

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 13:16:30 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

darkweasel:Mi korektis tion.
Do nun la traduko estas jen tia:
korekta = having to do with correction(s), correct [this usage is not recommended - use 'ĝusta' to mean 'correct']
Mi dubas, ĉu indas entute aldoni tiun noton pri evitindeco. Se aldoni tian noton, tiam ni verŝajne ankaŭ aldonu similan noton pri jenaj vortoj (listo el PMEG):

1. suspekta
2. fiksa
3. duba
4. fuŝa
5. falsa
6. kaŝa
7. veka
8. komplika

Supozeble iuj opinias, ke neniu el tiuj supraj vortoj estas evitinda en sia dua signifo. Mi suspektas, ke ekzistas multe da diversaj opinioj pri tio.

Mi persone emus ne mencii ion ajn pri 'evitindeco' pri tiaj vortoj, precipe se tio signifas kopiadon de la nekonsekvencaj notoj troveblaj en aliaj vortaroj. Eble ni simple aldonu la du eblajn signifojn, kiel homoj ja uzas ilin, kaj tiam legantoj mem povas decidi.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 13:44:45 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

Chainy:
darkweasel:Mi korektis tion.
Do nun la traduko estas jen tia:
korekta = having to do with correction(s), correct [this usage is not recommended - use 'ĝusta' to mean 'correct']
Tion skribis ne mi. Mia versio estis: correct; having to do with correction(s)

Mi ne scias, kiu ŝanĝis tion, kaj cetere konsentas kun vi.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 14:14:41 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

darkweasel:Tion skribis ne mi. Mia versio estis: correct; having to do with correction(s)

Mi ne scias, kiu ŝanĝis tion, kaj cetere konsentas kun vi.
ridulo.gif Do iu alia Lernu-vortaristo ŝanĝis vian ŝanĝon! Ni vere bezonas iom pli efike kunlabori. Estus bone, se la redaktilo de la vortaro konservus, kiu faris kiujn ŝanĝojn. Kaj ni vortaristoj ankaŭ diskutu tiajn aferojn antaŭ ol laŭvole fari ŝanĝojn.

Interese, kiu estas nia fantoma vortaristo?

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 14:39:35 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

@darkweasel: Povas tamen esti, ke ne temas pri ia fantoma vortaristo, sed via ŝanĝo simple ne konserviĝis.

TatuLe, ĉu vi povas konfirmi tion?

rheotaxis (Xem thông tin cá nhân) 14:53:26 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

Montagu C. Butler indikis la anglan vorton "corrective" (Esperanto-English Dictionary, 1967, p. 227).

TatuLe (Xem thông tin cá nhân) 14:53:44 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

Chainy:@darkweasel: Povas tamen esti, ke ne temas pri ia fantoma vortaristo, sed via ŝanĝo simple ne konserviĝis.

TatuLe, ĉu vi povas konfirmi tion?
Ne, la traduko antaŭe ne enhavis la parton correct [this usage is not recommended - use 'ĝusta' to mean 'correct']. Antaŭe ĝi konsistis nur el having to do with correction(s), kaj ĝi tute ne menciis correct (kaj tial mi proponis, ke oni inkluzivu correct en la traduko). Do estas klare, ke iu ŝanĝis ĝin.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:09:14 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

Chainy:@darkweasel: Povas tamen esti, ke ne temas pri ia fantoma vortaristo, sed via ŝanĝo simple ne konserviĝis.
Evidente povas esti, ke mia ŝanĝo ne konserviĝis, sed tamen iu poste ŝanĝis ion, ĉar kiam mi redaktis, la versio estis ankoraŭ having to do with correction(s).

TatuLe (Xem thông tin cá nhân) 15:30:08 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

Kiam mi skribis mian unuan afiŝon, la Eo-Eo-vortaro de lernu! havis neniun difinon por la vorto "korekta" (se oni enskribis "korekta", ĝi simple direktis onin al "korekt·i"). Nun tamen oni aldonis la jenan difinon:

korekta (korekt·akorekt·i)
1. rilata al korekt(ad)o; 2. evitinda: enhavanta plu neniun eraron aŭ difekton; = laŭregula, ĝusta

do, la saman tekston kiel en ReVo kaj vortaro.net.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 16:26:42 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

Nun iu aldonis 'corrective' al la traduko:
korekta = corrective; having to do with correction(s), correct [this usage is not recommended - use 'ĝusta' to mean 'correct']

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 16:43:05 Ngày 11 tháng 11 năm 2012

Ĉu la fantoma vortaristo ion diros en tiu ĉi fadeno, aŭ ĉu li/ŝi plu silentos?

Estas laŭdinde, ke Darkweasel anoncis la ŝanĝon kiun li faris. Jes, kompreneble, ne necesas ĉiam anonci ĉiujn ŝanĝetojn en la vortaro, sed se oni nun diskutas certan vorton, estas simple ĝentile anonci ŝanĝojn rilate tiun diskuton.

Laŭ mi, vortaristoj ĉiam anoncu ŝanĝon se ĝi eble povus esti iom diskutiga. Mi pensas, ke ĉiuj vortaristoj bone komprenas, kiuj vortoj povas kaŭzi diskuton.

Quay lại