Ujumbe: 33
Lugha: Esperanto
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2012 1:16:30 alasiri
darkweasel:Mi korektis tion.Do nun la traduko estas jen tia:
korekta = having to do with correction(s), correct [this usage is not recommended - use 'ĝusta' to mean 'correct']Mi dubas, ĉu indas entute aldoni tiun noton pri evitindeco. Se aldoni tian noton, tiam ni verŝajne ankaŭ aldonu similan noton pri jenaj vortoj (listo el PMEG):
1. suspekta
2. fiksa
3. duba
4. fuŝa
5. falsa
6. kaŝa
7. veka
8. komplika
Supozeble iuj opinias, ke neniu el tiuj supraj vortoj estas evitinda en sia dua signifo. Mi suspektas, ke ekzistas multe da diversaj opinioj pri tio.
Mi persone emus ne mencii ion ajn pri 'evitindeco' pri tiaj vortoj, precipe se tio signifas kopiadon de la nekonsekvencaj notoj troveblaj en aliaj vortaroj. Eble ni simple aldonu la du eblajn signifojn, kiel homoj ja uzas ilin, kaj tiam legantoj mem povas decidi.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2012 1:44:45 alasiri
Chainy:Tion skribis ne mi. Mia versio estis: correct; having to do with correction(s)darkweasel:Mi korektis tion.Do nun la traduko estas jen tia:korekta = having to do with correction(s), correct [this usage is not recommended - use 'ĝusta' to mean 'correct']
Mi ne scias, kiu ŝanĝis tion, kaj cetere konsentas kun vi.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2012 2:14:41 alasiri
darkweasel:Tion skribis ne mi. Mia versio estis: correct; having to do with correction(s)Do iu alia Lernu-vortaristo ŝanĝis vian ŝanĝon! Ni vere bezonas iom pli efike kunlabori. Estus bone, se la redaktilo de la vortaro konservus, kiu faris kiujn ŝanĝojn. Kaj ni vortaristoj ankaŭ diskutu tiajn aferojn antaŭ ol laŭvole fari ŝanĝojn.
Mi ne scias, kiu ŝanĝis tion, kaj cetere konsentas kun vi.
Interese, kiu estas nia fantoma vortaristo?
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2012 2:39:35 alasiri
TatuLe, ĉu vi povas konfirmi tion?
rheotaxis (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2012 2:53:26 alasiri
TatuLe (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2012 2:53:44 alasiri
Chainy:@darkweasel: Povas tamen esti, ke ne temas pri ia fantoma vortaristo, sed via ŝanĝo simple ne konserviĝis.Ne, la traduko antaŭe ne enhavis la parton correct [this usage is not recommended - use 'ĝusta' to mean 'correct']. Antaŭe ĝi konsistis nur el having to do with correction(s), kaj ĝi tute ne menciis correct (kaj tial mi proponis, ke oni inkluzivu correct en la traduko). Do estas klare, ke iu ŝanĝis ĝin.
TatuLe, ĉu vi povas konfirmi tion?
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2012 3:09:14 alasiri
Chainy:@darkweasel: Povas tamen esti, ke ne temas pri ia fantoma vortaristo, sed via ŝanĝo simple ne konserviĝis.Evidente povas esti, ke mia ŝanĝo ne konserviĝis, sed tamen iu poste ŝanĝis ion, ĉar kiam mi redaktis, la versio estis ankoraŭ having to do with correction(s).
TatuLe (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2012 3:30:08 alasiri
korekta (korekt·a ← korekt·i)
1. rilata al korekt(ad)o; 2. evitinda: enhavanta plu neniun eraron aŭ difekton; = laŭregula, ĝusta
do, la saman tekston kiel en ReVo kaj vortaro.net.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2012 4:26:42 alasiri
korekta = corrective; having to do with correction(s), correct [this usage is not recommended - use 'ĝusta' to mean 'correct']
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2012 4:43:05 alasiri
Estas laŭdinde, ke Darkweasel anoncis la ŝanĝon kiun li faris. Jes, kompreneble, ne necesas ĉiam anonci ĉiujn ŝanĝetojn en la vortaro, sed se oni nun diskutas certan vorton, estas simple ĝentile anonci ŝanĝojn rilate tiun diskuton.
Laŭ mi, vortaristoj ĉiam anoncu ŝanĝon se ĝi eble povus esti iom diskutiga. Mi pensas, ke ĉiuj vortaristoj bone komprenas, kiuj vortoj povas kaŭzi diskuton.