Al la enhavo

Manĝaĵoj kun GMO

de vincas, 2012-novembro-11

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-novembro-15 04:36:05

vincas:
Bone, eble mi havas superstiĉojn pri GMO. Sed ĉu lerni Esperanton mi povas mem elekti, sed la samon pri GMO mi ne povas diri. Ni ja ne povas elekti ĉu manĝi aŭ ne. Kaj mi dubas (mi parolas kiel estas en Litovio) ĉu ĉiam GMO estas indikita sur etikedoj de produktoj de manĝaĵoj.
En tio mi tute kun vi konsentas. Oni nepre indiku en etikedo ĉu produkto havas GMO'n aŭ ne.

lupiro54 (Montri la profilon) 2012-novembro-15 07:56:22

Fuzzy:
vincas:
Bone, eble mi havas superstiĉojn pri GMO. Sed ĉu lerni Esperanton mi povas mem elekti, sed la samon pri GMO mi ne povas diri. Ni ja ne povas elekti ĉu manĝi aŭ ne. Kaj mi dubas (mi parolas kiel estas en Litovio) ĉu ĉiam GMO estas indikita sur etikedoj de produktoj de manĝaĵoj.
En tio mi tute kun vi konsentas. Oni nepre indiku en etikedo ĉu produkto havas GMO'n aŭ ne.
Mi samopinias kun Fuzzy. Ankau mi volas havi precizajn informojn pri la enhavo de la de mi konsumatajn manghajhojn.

mihxil (Montri la profilon) 2012-novembro-15 08:04:35

Fuzzy:En tio mi tute kun vi konsentas. Oni nepre indiku en etikedo ĉu produkto havas GMO'n aŭ ne.
Ne mi. Estas ekzemple multe pli grave indiki ĉu estis uzataj grandaj kvantoj da pesticidoj, ĉu la farmistoj ricevis honestan salajron kaj kiom da energio estis uzata por la transporto kaj por la pakaĵo.

Povas esti ke ekzemple genetike modifita sojo averaĝe ricevis multe pli da pesticido, ĉar ĝi pli bone eltenas tion ol ne modifita, sed la problemo ne estas la modifiteco mem, la problemo estas la pesticido, kaj pri tio mi probable ŝatus esti informita. Kvankam eĉ io tia probable ne estas tiom facile interpretebla kiel nepre bona aŭ nepre malbona.

La fakto ke io enhavas 'genetike modifitan' ingredienton en si mem signifas nenion en miaj okuloj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-novembro-15 08:19:40

mihxil:La fakto ke io enhavas 'genetike modifitan' ingredienton en si mem signifas nenion en miaj okuloj.
Ankaŭ en la miaj, sed se aliaj homoj tion volas, kial ne fari?

vincas (Montri la profilon) 2012-novembro-15 08:48:16

mihxil:Ne mi. Estas ekzemple multe pli grave indiki ĉu estis uzataj grandaj kvantoj da pesticidoj, ĉu la farmistoj ricevis honestan salajron kaj kiom da energio estis uzata por la transporto kaj por la pakaĵo.
Jes, tion ankaŭ indus indiki.

miĥil:Povas esti ke ekzemple genetike modifita sojo averaĝe ricevis multe pli da pesticido, ĉar ĝi pli bone eltenas tion ol ne modifita
Aŭ povas esti reverse, ke genetike modifitaj plantoj postulas malpli da pesticido, ĉar mem plantoj povas batali kun plantaj malsanoj.

Rangel_Castro (Montri la profilon) 2012-novembro-17 01:39:58

Mi preferus manĝi nur ne genetike modifitajn manĝaĵojn, sed tiaj manĝaĵoj estas pli kostaj...

Blanka Meduzo (Montri la profilon) 2012-novembro-17 03:07:07

Rangel_Castro:Mi preferus manĝi nur ne genetike modifitajn manĝaĵojn, sed tiaj manĝaĵoj estas pli kostaj...
La modifo de geno tute diferencas de plibonigo de specon per krucado.

Ankaŭ mi laŭeble eviti GUMon havantan manĝaĵon. Ĉar...
Unue, oni ne sufiĉe scias novan malsanon aŭ novan alergion per GMO.
Due, la teknologio pri modifado de genoj estas ankoraŭ ne fajne ĝusta (laŭ mia kono). Oni povas akiri utilan emon per modifado, sed oni ne scivolas pri flankaj senatentaj modifiĝoj, ĉu ne?

Por rikoltigi multajn grenojn oni modifas genon. Plantoj modifitaj ĉiam elŝvitigas plantan antibiotikilon. Do la planto ne estas mordataj de insektoj aŭ ne falas pro-mikroban malsanon. Ĝi similas al "ĉiam alte febra homo eĉ (malgraŭ) sano". Sed nepre iam aperas nova forta insekto aŭ mikrobo, kaj ili mordos la plantojn tolerante kontraŭ la antibiotikilon.

Trie, tiam, ĉu la nova insektoj aŭ nova mikrobo neniam alportas novan malfacilan malsanon al homo? GMO eblas fariĝi nova kaŭzo de nova malsano.
Kaj krome, iuj sciencistoj avertas, ke en tero la planta geno transiras al enteraj baciloj. (horizonta gena transiro)
Se ĝi estas vere, novaj baciloj aperas en la kampo de GMO. Ĉu ĝi ne atencas homan sanon aŭ lokan ekosistemon?

Kaj kvare, GMO, sen severe taŭga administrado, malordigus ekosistemon.
Kontraŭ-insektaj herboj multiĝus, kaj ili aliajn herbojn kaj aliajn insektojn forŝovos.

Tial mi ne aprobas al GMO, kaj evitas manĝi ilin (sed jam tre malfacile eviti ilin).

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-novembro-17 11:11:16

Ĉu ankoraŭ ekzistas alia organizo aparte 'Foodwatch'(Observo de manĝaĵo)? Nature Foodwatch ankaŭ temigas provokdiskute GMO-n.

Regis_Castro (Montri la profilon) 2012-novembro-18 06:15:12

Mi legis la tutan fadenon kaj ne scias kion opinii.
Kelkfoje mi pensas pri la rilato inter homoj kaj la naturo "Ju malpli da intervenoj des pli sekureco".

mihxil (Montri la profilon) 2012-novembro-18 11:40:54

Blanka Meduzo: La modifo de geno tute diferencas de plibonigo de specon per krucado.
Ne tute. Ambaŭ celas plibonigon de la genoj... La metodo nur estas malsama.

Blanka Meduzo:Unue, oni ne sufiĉe scias novan malsanon aŭ novan alergion per GMO.
Tio veras por ĉiu nova manĝaĵo. Iam ankaŭ lakto kaj pano estis novaj manĝaĵoj, kaj efektive ekzistas ankaŭ alergioj pri ili, sed nur ekstremuloj ankoraŭ tute evitas tiajn manĝojn.

Blanka Meduzo:Due, la teknologio pri modifado de genoj estas ankoraŭ ne fajne ĝusta (laŭ mia kono). Oni povas akiri utilan emon per modifado, sed oni ne scivolas pri flankaj senatentaj modifiĝoj, ĉu ne?
Mi ne estas eksperto sed ŝajnas al mi ke teknologia modifado de genoj estas multe pli preciza ol modifado per nur selekto. Ŝajnus al mi ke tiu lasta metodo havus minimume sammulte da ŝanco pri 'senatentaj modifiĝoj'.

Blanka Meduzo:Trie, tiam, ĉu la nova insektoj aŭ nova mikrobo neniam alportas novan malfacilan malsanon al homo? GMO eblas fariĝi nova kaŭzo de nova malsano.
Ne estas tute neimageble. Sed laŭ mia scio ĝis nun neniam okazis. Oni pli zorgu pri la amasoj da aliaj aldonaĵoj kiujn oni aldonas al manĝaĵoj. Ankaŭ tiuj ne estas nepre malbonaj cetere.

Oni foje ja rekontas artikolojn kiuj diras ke konsumon de GMO-manĝaĵoj kaŭzas sanproblemojn, sed kutime tiam klariĝas ke fakte ne temas pri la GMO-eco mem, sed ekzemple pri la troa uzo de glifozato.

Blanka Meduzo:Kaj krome, iuj sciencistoj avertas, ke en tero la planta geno transiras al enteraj baciloj. (horizonta gena transiro)
Se ĝi estas vere, novaj baciloj aperas en la kampo de GMO. Ĉu ĝi ne atencas homan sanon aŭ lokan ekosistemon?
Novaj bakterioj daŭre aperas ĉiuokaze. Kompreneble estas eta ŝanco ke ni iel senintence aldone helpas ilin per GMO, sed ni ne tro timu. Se ni insistu evitojn ĉiujn riskojn, tiam ni plu povas fari nenion ajn.

Blanka Meduzo:Kaj kvare, GMO, sen severe taŭga administrado, malordigus ekosistemon.
Kontraŭ-insektaj herboj multiĝus, kaj ili aliajn herbojn kaj aliajn insektojn forŝovos.
Homa agrikulturo jam severe maloridigis la ekosistemojn. Mi forte dubas ke uzado de iom aliaj organismoj ankoraŭ multe povas aldoni. Probable eĉ male. Pro pli bonaj plantoj ni povas pli efike agrikulturi, kaj eble eĉ bezonus malpli da areo, lasante pli por vera 'naturo'.

Reen al la supro