Al la enhavo

Manĝaĵoj kun GMO

de vincas, 2012-novembro-11

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Blanka Meduzo (Montri la profilon) 2012-novembro-20 04:52:38

Kompreneble ankaux mi ne estas sciencisto, sed simple nur unu konsumanto kaj krome iom "idiota". Do, mi ne povas efike refuti pri diskuto.

Laux mi, aprobantoj de GMO estas iom tro optimismaj. Se "kruca pribonigo" kaj "genetika modifo" estas same (ambaux havas genetikan sxangxigxadon) sekuraj, cxiuj biologiaj armiloj estas sendangxeraj.
En natura mondo, aux en artefarita mondo, egale nova infekta malsano minacas homojn. Samkiel novtipa gripo, aidoso (AIDS) kaj aliaj. Eblas krei novan malsanon la GMOj, cxu ne? Krome tio estas ne hazarde, sed intense kaj neatente
Mi ne pensas, ke la genetika modifado cxiam/cxiu estas malbona. Sed tio devas esti severe kontrolata kaj regata.

Mi du aferojn aldonas.

INFORMOJ pri GMO:
La japana registaro diras, ke GMO-mangxajxoj estas sekuraj. Ili estis multe ekzamenitaj pri san-atenco.

Sed la registaro kaj amaskomunikiloj kaj elektraj kompanioj ankaux diris multefoje cxiam kaj cxie, "la nukleaj centraloj estas absolute sekuraj kaj tre utilaj en Japanio". Kaj tamen la FUKUSxIMA akcidento estis tro severa. Gxi ankoraux ne finigxas / oni ne povas fini. La registaro kaj elektraj kompanioj mensogis popolon. Multaj veroj estis kasxitaj kaj ankoraux estas kasxataj.

Mi ne povas kredi la informojn el la akcelanta auxtoritato de GMO. En Japanio, kompreneble, oni acxetas / mangxas / prilaboras GMO-ajxon. Kokoj, bovoj kaj porkoj cxiu mangxas GMO-an brutaran nutrajxon importitan. Sed vere ne cxiuj konsentas GMOn. Oni nun diskutas pri GMO akre.

HERBICIDO kaj aliaj kemiajxoj:
Trovigxas kontraux-herbicid-tolereco-havanta GMO. Gxi estas la reprezentanta GMO. Oni povas multe dissxuti pli fortan herbicidan kemiajxon en la kampo de GMO, ol en la kampo de normala planto.
(Tio estas jam menciita. Mi ne precize legis. Tamen tia GMO esence celas uzi pesticidon, ĉu ne?)
Mi timas, ke rompita ekosistemo restarigxas tre malfacile.

cellus (Montri la profilon) 2012-novembro-25 20:45:57

Subite frapas min la penso ĉu la eŭropunia malmeo al GMOj simple ne tradukiĝas per timo ke pli bonaj produktoj venku malbonajn nemodifitajn eŭropajn? Multe pli danĝeraj estas la tendencoj ke la Eŭropa Unio (Bruselo) provas decidi kiajn plantojn la agrikulturistoj uzu kaj la rezulto povas esti ke tradiciaj plantoj povas malaperi same kiel jam malaperas certaj dombestaj rasoj, kaj tio tute sen GMO sed per direktivoj kaj leĝoj el Bruselo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-novembro-25 23:46:50

Mi voĉdonis jes, ĉar mi estas kontraŭ tiuj GMOj, sed mi ne kuraĝas uzi lupeon por serĉadi inter la mikroskopaj literoj kaj malklaraj nomoj ĉu estas iuj el ili. Do kvankam mi zorgas, mi nenion povas fari dum la aĉetado. Eble iun tagon la konsumantulaj asocioj estos sufiĉe fortaj por instigi leĝojn devigante pli klare indiki tion.

En UE estas certaj normoj kaj ni estas pli protektataj ol en Usono, ekzemple, sed tamen la manĝaĵoj ne estas tute sen-GMO-aj.

efilzeo (Montri la profilon) 2012-novembro-26 01:00:16

Kaj la mulo? Li ne estas "natura" (vere ĉio estas natura) sed mi neniam aŭdis iun malbone paroli pri lin.

AlexN (Montri la profilon) 2012-novembro-28 11:33:02

Genetike modifita organismoj en mia manĝaĵo? Jes, mi ĉiam zorgas pri organismoj en miaj manĝaĵoj, mi ne ŝatas manĝi organismojn. Kiuj organismoj povas esti en, ekzemple, rizo ? Skaraboj, vermoj, muŝetoj. Mi ne ŝatus ĝin, se ĝi estas genetike modifitaj aŭ ne.
La "GMO" vorto estas simulakro, vorto sen senso, farita por reklamo kaj ĝenerala timo.
Estas akvon 'sen GMO', lakton 'sen GMO'. Jes, vere, ĝi estas sen GMO, sendube.

mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-01 08:02:00

AlexN:Kiuj organismoj povas esti en, ekzemple, rizo ?
Ekzemple la rizo mem. Tiu ja povus esti genetike modifita.
AlexN:lakton 'sen GMO' Jes, vere, ĝi estas sen GMO, sendube.
Lakto ja efektive povus esti alia se la produktinta besto estas genetike modifita, do ankaŭ tiu ekzemplo ne ŝajnas al mi tre senchava.

maratonisto (Montri la profilon) 2014-majo-29 16:31:51

Bonvenon, Huang Yinbao!
Mi bedaŭras, ke ne partoprenos en UK en Bonaero. Estas tre malproksime ridulo.gif
Huang Yinbao:Genetika Modifo kaj Daŭripova Agrikulturo
Kien iros GMO? Jen la prelegon de ĉina esperantista agronomo s-ro Trezoro HUANG Yinbao en IKU de la 99-a UK, julie 2015 en Bonaero, Argentino.
retadreso de la prelegonto: trezoro16800@gmail.com; agrikulturo@126.com
Ĉu 2014, ne 2015?

Iippa (Montri la profilon) 2014-majo-29 17:12:39

Du aferoj kiojn ne necesas kontraui:
-GMO-mangago
-nuklea energio
ne kauzas problemojn-male

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-29 17:25:07

Fuzzy:Strange estas trovi GMO-malŝatantojn inter esperantistoj. Ja Esperanto mem estas genetike modifita lingvo
JES ja, mi estas GMO-malŝatanto kaj Esperantisto.

> Du aferoj kioujn ne necesas kontrauxi:
> -GMO-mangaggxajxo
> -nuklea energio

Du dangxeraj aferoj kiujn oni ne bezonas.

Reen al la supro