Đi đến phần nội dung

En la blankaĵo (Into the white)

viết bởi Yakunin, Ngày 12 tháng 11 năm 2012

Tin nhắn: 1

Nội dung: Esperanto

Yakunin (Xem thông tin cá nhân) 16:00:14 Ngày 12 tháng 11 năm 2012

Saluton, kamaradoj! Mi ĵus traspektis la filmon kies nomo estas la nomo de la fadeno. Ĝi rakontas pri germanaj kaj anglaj aviadistoj kies aviadiloj en la sama loko en vintra Norvegio dum la Dua Tutmonda Milito estis damaĝitaj kaj la aviadistoj devis kune provi resti vivantaj je ege severa vintra vetero poiome transformiĝante el malamikoj en amikoj. La filmo ege plaĉis al mi. La rusa traduko por la filmo ankoraŭ ne ekzistas do mi spektis ĝin en la deira lingvo-feliĉe tio plejparte estis la angla. ridulo.gif Sed en la fino en la ekrano iris norvegiaj frazoj kiuj rakontis pri pluaj sortoj de la ĉefaj personoj. Mi petas tiujn kiuj scipovas la norvegian lingvon traduki tiujn frazojn en esperanto por ke mi ilin komprenu! Ankaŭ iom poste mi povas kopii ilin ĉi tien se vi ne spektis la filmon. Anticipe dankon!

Quay lại