Al la enhavo

Avida ruĝskribilo

de Hyperboreus, 2012-novembro-14

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-novembro-14 19:01:21

Forigite

Chainy (Montri la profilon) 2012-novembro-14 19:39:38

Eble ĉar via fadeno ne temis pri Esperanto? Sed mi devas diri, ke kutime tio ne estas problemo en la nacilingvaj forumoj, krom en la anglalingva forumo. Nu tiuokaze, oni povus diri, ke estus pli ĝentile afiŝi klarigon anstataŭ silente forigi.

Via mesaĝo ankoraŭ aperas en Google Reader:

Hyperboreus:Grad gelesen:
Don’t be surprised if the Germans you meet all have personal insurance advisors. My girlfriend communicates with her insurance advisor more often than I do with my mother. If someone invented insurance insurance, an insurance against not having the right insurance, we’d all be treated to the sight of 80 million people dying of happiness.
Treffend oder?
Aŭ eble oni senintence forigis ankaŭ vian fadenon dum oni forigis tiun de 144000! ridulo.gif

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-novembro-14 23:27:11

Forigite

Chainy (Montri la profilon) 2012-novembro-14 23:47:25

Hyperboreus:Dankon, Chainy.

Por diri la veron, tio ĉi ja ne amuzigas min. Kial krei naciajn forumojn, se ne permesatas diskuti naciajn ecojn tie...
Nu, oni ja povas rekomendi, ke oni skribu pri ne-Esperantaj temoj en la Esperantlingva forumo (por instigi uzadon de la lingvo), sed mi nun fakte ne povas trovi ion ajn en la regularo, kio malpermesas ne-Esperantajn temojn en la nacilingvaj forumoj. Do ŝajnas, ke oni tro strikte decidis kontraŭ via fadeno. Aŭ mi ion miskomprenas?

Hyperboreus:
Sed eble tio nur estis la milda konsileto ke mi ne estas bonvena ĉi tie.
Kial vi ne estu bonvena ĉi tie?!

Min interesas, kiu estas la prizorganto de la germanlingva forumo? En la anglalingva forumo Erinja klare estas la respondeculo.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-novembro-16 03:39:43

Forigite

erinja (Montri la profilon) 2012-novembro-16 12:16:40

La germana forumo ne havas fiksitan administranton kiel havas la angla (kaj eĉ la administrado de la angla forumo ne estas tiel fiksita kiel vi eble imagas - ne ĉiam estas mi kiu administras tie). Neniu en la teamo estas denaska parolanto de la germana.

La ĝenerala sinteno de la paĝaro estas ke la nacilingvaj forumoj estas por parolado pri temoj kiuj rilatas al Esperanto. Tio estas subkomprenita ĉar ni estas paĝaro pri lernado de Esperanto, kaj ne paĝaro pri kristana teologio, aŭtoj, aŭ ĥemio. Oni atendus ke nia forumo enhavu konversaciojn en aŭ pri Esperanto.

Ni rekomendas, ke se iu volas mesaĝi pri temo kiu ne rilatas al Esperanto, estus bone afiŝi pri tio en la Esperanto-forumoj. Ni estas relative flekseblaj se nacilingva fadeno komence havas temon pri Esperanto kaj iom post iom vagas al aliaj temoj, sen iri tro for aŭ daŭri tro longe eksterteme. Ni estas malpli flekseblaj se la nacilingva fadeno dekomence temas neniel pri Esperanto. Mi pensus ke ajna relative longdaŭra uzanto scius pri tio, ĉar ĉi tiu temo jam diskutiĝis multfoje en diversaj lingvoj de la paĝaro.

Por parolado en la germana pri ĉiuj temoj, aparte kiuj rilatas al loĝado en germanlingvaj landoj, kompreneble ni rekomendas la baldaŭ-lanĉotan paĝaron deutsch.info.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-novembro-17 16:05:11

Forigite

Chainy (Montri la profilon) 2012-novembro-17 17:14:01

Laŭ mi tio ĉi estas tre bedaŭrinda afero. Hyperboreus jam longe partoprenas en tiu ĉi forumo en tre bona kaj pozitiva maniero. Nu bone, li afiŝis en la germanlingva forumo fadenon, kiu ne temis pri Esperanto, sed li certe meritas pli da respekto ol nura silenta forigo de lia fadeno.

Mi еsperas, ke Hyperboreus restos ĉe ni en tiuj ĉi forumoj - eĉ malgraŭ la malĝentila kaj senrespekta konduto de la administrantoj.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-novembro-17 20:09:00

Hyperboreus:Sed eble tio nur estis la milda konsileto ke mi ne estas bonvena ĉi tie.
Kiel estus tiel? Ŝajnas, multaj aferoj en germanio kulturŝokigas vin. Sed forumo de Lernu ne povas esti la plej taŭga diskutejo por 'sanigu' vin de kulturŝoko. Plu verŝajne oni trovus samŝokantoj en aliaj, specialaj forumoj. Bonvolu provi ne absorbu interne la afero. (nicht persönlich nehmen)

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-novembro-17 20:24:11

Ĉu vere indas indigni pro tia afereto?

Reen al la supro