Al la enhavo

Avida ruĝskribilo

de Hyperboreus, 2012-novembro-14

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-17 20:34:00

Chainy:Laŭ mi tio ĉi estas tre bedaŭrinda afero. Hyperboreus jam longe partoprenas en tiu ĉi forumo en tre bona kaj pozitiva maniero.
Jes ja, sed lia reago en tiu ĉi fadeno ne ŝajnas al mi ege komprenebla. Evidente li povas forlasi la forumon, se li tion volas, sed tiel ofendiĝi pro simpla sciigo pri la reguloj kaj el ĝi konkludi, ke la teamo ne trovas lin bonvena ... nu, ĉiu laŭ sia plaĉ'.

Chainy (Montri la profilon) 2012-novembro-17 21:06:51

Kirilo81:Ĉu vere indas indigni pro tia afereto?
Jes, la forigo de la fadeno estas nur malgranda afereto en si mem, sed laŭ Hyperboreus, temas pri аmasigo de diversaj tiaj aferetoj, kiuj okazis al li lastatempe. Mi povas kredi tion, ĉar mi mem kelkfoje spertis similan sintenon de certa administranto.

Chainy (Montri la profilon) 2012-novembro-17 21:19:30

darkweasel:sed tiel ofendiĝi pro simpla sciigo pri la reguloj...
La sciigo alvenis iom malfrue. Ĉiuokaze, mi pensas, ke administranto provu konduti ĝentile, precipe kun bona kaj longtempa uzanto. Se administranto intencas forigi fadenon, tiam plej bone li/ŝi iom antaŭe afiŝu averton pri tio aŭ skribu klarigon al la afiŝinto. Eble la administranto diros, ke li/ŝi ne havas tempon por tio, sed fine tia antaŭa klarigeto fakte ŝparus tempon. Ekzemple, al Erinja ne necesus skribi tian longan mesaĝon, kiel ŝi skribis en tiu ĉi fadeno.

erinja (Montri la profilon) 2012-novembro-17 22:27:26

En la estonteco, ĝenerale estos malpli da avertoj kaj pli da nuligoj aŭ malvidebligoj. La ciklo averti/kontroli ĉu uzanto ŝanĝis/disputi kialojn kun uzanto estas temporaba. La nova forumo estos programita por faciligi tiun laboron, kaj la novaj reguloj ankaŭ kondukos al tiu celo.

En la estonteco, kiam la forumoj estos aranĝitaj alimaniere, kredeble estos permesite paroli nacilingve ankaŭ pri aŭtoj, ĉar aferoj ne same aranĝiĝos kiel nun. Sed ni havas aliajn regulojn kun la nuna sistemo.

Kaj nun kaj estonte - ĉiuj uzantoj kiuj volas obei la regulojn estas bonvenaj, ĉu ili estas longdaŭraj uzantoj, ĉu ili estas novuloj.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-novembro-18 10:37:34

Chainy:Jes, la forigo de la fadeno estas nur malgranda afereto en si mem, sed laŭ Hyperboreus, temas pri аmasigo de diversaj tiaj aferetoj, kiuj okazis al li lastatempe.
Ankaŭ restas la demando kiel li definas 'amasigon'. Ĉu foriĝis pruve tri mesaĝoj aŭ 30 mesaĝoj k.t.p.?

erinja:... ĉu ili estas longdaŭraj uzantoj, ĉu ili estas novuloj.
Ĉu laŭ Jante-rulo numero '6. Vi ne kredu, ke vi valoras pli ol ni.'? okulumo.gif

Reen al la supro