Hozzászólások: 34
Nyelv: Esperanto
Fuzzy (Profil megtekintése) 2012. november 15. 5:19:32
ghibulo (Profil megtekintése) 2012. november 15. 12:00:43
Fuzzy:Mi volus kompreni, kion deziras akiri la strikantoj? Ĉu la striko ne malbonigas ekonomikon eĉ plie? Do kian profiton oni esperas ricevi de la striko?Mi opinias, ke ili nevolas jam plenumadi kason de ŝtata aparato, kiu similas tragutigilon
brodicius (Profil megtekintése) 2012. november 15. 14:26:11
*(Mi ne konas la esperantan vorton, angle estas 'austerity', ruse estas 'политика жёсткой экономии' ktp)
Ghibulo ege pravas.
Dum socio estas por pliriĉigi la jam-riĉulojn, la laborista klaso vundatas.
Vilius (Profil megtekintése) 2012. november 15. 14:36:50
brodicius:<..>ŝuldo, kiun ili ne kaŭzis<..>Pri tio mi iomte dubas.
futbalemulo (Profil megtekintése) 2012. november 15. 17:58:57
vincas (Profil megtekintése) 2012. november 15. 19:32:46
robbkvasnak (Profil megtekintése) 2012. november 16. 3:15:27
La plej bedaŭrinda ekzemplo estas Grekio kie la riĉeguloj kvazaŭ ne pagas impostojn. Mi ne komprenas kial tio ne estis elektra temo en Grekio. Anstataŭe ili demonigas la eksterlandanojn. Ĉe ni estis grava temo kaj gajniga demando tiel ke nun la registaro de Obama devos devigi la konservemulojn akcepti pli altajn impostojn por la riĉeguloj - se ne, la subtenantoj de la nun registaro ribelos.
cellus (Profil megtekintése) 2012. november 16. 11:58:22
auxro (Profil megtekintése) 2012. november 16. 12:19:53
robbkvasnak:Ili (la strikantoj) volas ke la bankoj pagu. Nia prezidanto bone komprenis tion. Li ludonis monon al la bankoj sed ili devis repagi kun interezoj tiel ke la registaro faris profiton. Nun la industrio ĉe ni strikas kaj ne volas dungi novajn deĵorantojn - sed nun la rolo de la industrio diskutiĝas ĉe ni ĉar Obama gajnis kun tioma avantaĝo.Rob, ekzemple mi venas loĝi en Floridon. Komenco estas ĉiam komplika, kaj mi petas vin, kiel esperantiston, ke vi helpu min iomete. Vi pruntas min cent dolarojn. Mi promesas redoni post unu monato, post la unua mia salajro. Tamen ne forgesu ke ni estas en Florido - multaj belaj knabinoj, bonaj plaĝoj, multaj allogaĵoj. Post unu monato mi venas la alian esperantiston - ankaŭ li pruntas min, sed nun mi petas 200 dolarojn.
La plej bedaŭrinda ekzemplo estas Grekio kie la riĉeguloj kvazaŭ ne pagas impostojn. Mi ne komprenas kial tio ne estis elektra temo en Grekio. Anstataŭe ili demonigas la eksterlandanojn. Ĉe ni estis grava temo kaj gajniga demando tiel ke nun la registaro de Obama devos devigi la konservemulojn akcepti pli altajn impostojn por la riĉeguloj - se ne, la subtenantoj de la nun registaro ribelos.
Mi aĉetas botelon da bona vino ("Interezo" estu ĝia nomo) kaj vizitas vin por redoni 100 dolarojn.
Post unu jaro mi jam estas vizitinta ĉiujn 12 floridajn esperantistojn. Do mi prenas 2 botelojn da multe pli bona vino kaj revenas vin, por peti 1300 da dolaroj. Vi demandas kion mi laboras se eĉ post unu jaro mi bezonas pruntepreni. Mi diras ke se mi laboru mi entute ne bezonus vin por prunti. Vi kompreneble forĵetas min. Sed mi jam ekhavis multe da amikoj kiel mi dum tiu jaro. Mi kolektas ĉiujn, ni revenas vin kaj diras "Rob, redonu NIAN monon"
(nenio persone)
robbkvasnak (Profil megtekintése) 2012. november 16. 15:36:14
Ne, mi ne kredas ke la bankistoj estas naivaj esperantistoj.
(Krome, mia nomo estas Robb - aŭ esperante Roĉjo)
Oh, mi tie komprenis ion - sed vi volas monon, multan monon, kaj ne zorgas pri la bonfarto de aliaj homoj estas du profitegigaj negocioj: banko kaj religio - se eble ambaŭ kune.