До змісту

Granda striko en Eŭropo

від Fuzzy, 15 листопада 2012 р.

Повідомлення: 34

Мова: Esperanto

Fuzzy (Переглянути профіль) 15 листопада 2012 р. 05:19:32

Mi volus kompreni, kion deziras akiri la strikantoj? Ĉu la striko ne malbonigas ekonomikon eĉ plie? Do kian profiton oni esperas ricevi de la striko?

ghibulo (Переглянути профіль) 15 листопада 2012 р. 12:00:43

Fuzzy:Mi volus kompreni, kion deziras akiri la strikantoj? Ĉu la striko ne malbonigas ekonomikon eĉ plie? Do kian profiton oni esperas ricevi de la striko?
Mi opinias, ke ili nevolas jam plenumadi kason de ŝtata aparato, kiu similas tragutigilon okulumo.gif

brodicius (Переглянути профіль) 15 листопада 2012 р. 14:26:11

Ŝajne la laboristoj de tiuj landoj decidas kontraŭstari la austerity*-n, de la ŝuldo, kiun ili ne kaŭzis. La kapitalistoj de tiuj landoj kaŭzis la problemon, ili pagu por ripari ĝin. Kial senrilataj personoj estu sen medicino aŭ sen publika transporto?

*(Mi ne konas la esperantan vorton, angle estas 'austerity', ruse estas 'политика жёсткой экономии' ktp)

Ghibulo ege pravas.

Dum socio estas por pliriĉigi la jam-riĉulojn, la laborista klaso vundatas.

Vilius (Переглянути профіль) 15 листопада 2012 р. 14:36:50

brodicius:<..>ŝuldo, kiun ili ne kaŭzis<..>
Pri tio mi iomte dubas.

futbalemulo (Переглянути профіль) 15 листопада 2012 р. 17:58:57

Mi pensas ke la laboristaro de la periferiaj landoj de EU estas pagante altegan prezon pro la ampleksigo de la unio: altega senlaboreco, malaltigo de salajroj, kune kun malfermo de landlimoj al eksaj laboristoj. Se la perdo de rajtoj de la laboristaro ne ĉesas, la estonteco estas ne prediktebla...

vincas (Переглянути профіль) 15 листопада 2012 р. 19:32:46

Mi ankaŭ volus kompreni, kion deziras akiri la strikantoj ridulo.gif Eble, ke iu alia pagus ŝuldojn

robbkvasnak (Переглянути профіль) 16 листопада 2012 р. 03:15:27

Ili (la strikantoj) volas ke la bankoj pagu. Nia prezidanto bone komprenis tion. Li ludonis monon al la bankoj sed ili devis repagi kun interezoj tiel ke la registaro faris profiton. Nun la industrio ĉe ni strikas kaj ne volas dungi novajn deĵorantojn - sed nun la rolo de la industrio diskutiĝas ĉe ni ĉar Obama gajnis kun tioma avantaĝo.
La plej bedaŭrinda ekzemplo estas Grekio kie la riĉeguloj kvazaŭ ne pagas impostojn. Mi ne komprenas kial tio ne estis elektra temo en Grekio. Anstataŭe ili demonigas la eksterlandanojn. Ĉe ni estis grava temo kaj gajniga demando tiel ke nun la registaro de Obama devos devigi la konservemulojn akcepti pli altajn impostojn por la riĉeguloj - se ne, la subtenantoj de la nun registaro ribelos.

cellus (Переглянути профіль) 16 листопада 2012 р. 11:58:22

Kion mi aŭdis de Grekio estis kvazaŭ popola sporto ne pagi la impostojn. Aliflanke oni tre volonte akceptis ke la ŝtato dungis homojn. Estas facile kritiki la riĉulojn, kiuj tuj metis sian kapitalon eksterlanden, sed mi kredas ke unu granda kaŭzo estis la kompakta malfido al la ŝtato. Oni ne pagis impostojn kaj havis eblecojn ne-pagi. Kompreneble estas pli komforte akuzi la bankojn...

auxro (Переглянути профіль) 16 листопада 2012 р. 12:19:53

robbkvasnak:Ili (la strikantoj) volas ke la bankoj pagu. Nia prezidanto bone komprenis tion. Li ludonis monon al la bankoj sed ili devis repagi kun interezoj tiel ke la registaro faris profiton. Nun la industrio ĉe ni strikas kaj ne volas dungi novajn deĵorantojn - sed nun la rolo de la industrio diskutiĝas ĉe ni ĉar Obama gajnis kun tioma avantaĝo.
La plej bedaŭrinda ekzemplo estas Grekio kie la riĉeguloj kvazaŭ ne pagas impostojn. Mi ne komprenas kial tio ne estis elektra temo en Grekio. Anstataŭe ili demonigas la eksterlandanojn. Ĉe ni estis grava temo kaj gajniga demando tiel ke nun la registaro de Obama devos devigi la konservemulojn akcepti pli altajn impostojn por la riĉeguloj - se ne, la subtenantoj de la nun registaro ribelos.
Rob, ekzemple mi venas loĝi en Floridon. Komenco estas ĉiam komplika, kaj mi petas vin, kiel esperantiston, ke vi helpu min iomete. Vi pruntas min cent dolarojn. Mi promesas redoni post unu monato, post la unua mia salajro. Tamen ne forgesu ke ni estas en Florido - multaj belaj knabinoj, bonaj plaĝoj, multaj allogaĵoj. Post unu monato mi venas la alian esperantiston - ankaŭ li pruntas min, sed nun mi petas 200 dolarojn.
Mi aĉetas botelon da bona vino ("Interezo" estu ĝia nomo) kaj vizitas vin por redoni 100 dolarojn.
Post unu jaro mi jam estas vizitinta ĉiujn 12 floridajn esperantistojn. Do mi prenas 2 botelojn da multe pli bona vino kaj revenas vin, por peti 1300 da dolaroj. Vi demandas kion mi laboras se eĉ post unu jaro mi bezonas pruntepreni. Mi diras ke se mi laboru mi entute ne bezonus vin por prunti. Vi kompreneble forĵetas min. Sed mi jam ekhavis multe da amikoj kiel mi dum tiu jaro. Mi kolektas ĉiujn, ni revenas vin kaj diras "Rob, redonu NIAN monon"
ridulo.gif
(nenio persone)

robbkvasnak (Переглянути профіль) 16 листопада 2012 р. 15:36:14

Kara auxro - do vi kredas ke la bankoj estis kiel naivanimaj esperantistoj? Hehehe - amuza ideo. Mi laboris dum 4 jaroj ĉe C::* banko kiel "unuopula klientkonsilisto" (bela titolo, ĉu ne? Mi eĉ havas falsoran stelon sur mia skribotablo). Mi "kunlaboris" kun la spertuloj de la banko por preti monon al "malgrandaj negocioj" (en usona politiko ili estas sanktaj bovinoj). Mi forlasis la bankon komplete disiluziigita pri homaj valoroj - ke ŝajne tiom honesta banko povus trompi klientojn pro sia financa bonfarto je la malbonfarto de klientoj. En kunvenoj, la aliaj dungistoj de la kreditdepartmento malferme primokis la klientojn kaj sardone ridis pro la profitoj kiojn la banko volis fari.
Ne, mi ne kredas ke la bankistoj estas naivaj esperantistoj.
(Krome, mia nomo estas Robb - aŭ esperante Roĉjo)
Oh, mi tie komprenis ion - sed vi volas monon, multan monon, kaj ne zorgas pri la bonfarto de aliaj homoj estas du profitegigaj negocioj: banko kaj religio - se eble ambaŭ kune.

Назад до початку