Přejít k obsahu

Esperanto-klavaron ĉe android subteni

od uživatele felicx ze dne 19. listopadu 2012

Příspěvky: 4

Jazyk: Esperanto

felicx (Ukázat profil) 19. listopadu 2012 14:38:04

Saluton!

Eble kelkaj el vi jam legis pri la laboro de Jacob Nordfalk, dank al kiu nun elekteblas Esperanto-klavaro tute nature el la sistemaj klavaroj ĉe android ekde versio 4.2. (vidu https://plus.google.com/114820443085046080944/post... )

Por ebligi al Jacob daŭrigi tiun laboron, mi kreis jenan promeson kontribui 1.99 € al aĉeto de nexus7 por Jacob Nordfalk, kiu programis la sistemklavaron Esperantan por android por ke li povu plu fari tion, sed nur se 100 aliaj personoj promesas fari same.

http://www.promesobanko.com/nexus7porJacob

Bv. helpi per subskribo aŭ disvastigo de tiu ĉi informo.

Dankon!

Chainy (Ukázat profil) 24. ledna 2013 19:17:56

Tiu ĉi monkolekto sukcesis! Tio estas bona novaĵo, ĉar Jacob Nordfalk faras bonan laboron super la Esperanta klavar-aranĝo por Android.

Chainy (Ukázat profil) 11. září 2013 5:25:54

Tiu ĉi Esperanto-klavararanĝo nun funkcias en mia Android-sistemo (versio 4.1.2) - ŝajne ĝi alvenis en ĝisdatigo de la klavaro.

Mi tute ne atendis, ke mi povus uzi ĝin kun mia platkomputilo, ĉar unue oni anoncis ĉe Libera Folio, ke tiu ĉi klavaro estos nur en versio 4.2 de Android (Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj). Estas bonege, ke ĝi ankaŭ funkcias en pli malnovaj versioj de Android!

kaŝperanto (Ukázat profil) 11. září 2013 17:10:00

Ĉu ne? Mi jam havis ĉi tiun klavaro kaj mi ne prisciis! Mi jam uzis la "Esperanto en la telefono!" aplikaĵon, sed mi uzas alian klavaron bonegan.

Se vi dezirus lerni novaĵon, devas provi la "MessageEase" klavaron. Mi povas tajpi po 40 vortoj en minuto uzante nur mia dikfingro (sen vort-prognozado). La klavoj estas pli granda ol tiuj, kiuj estas arigita en QWERTY klararoj. Krom la spaceta, eniga, retropaŝa, kaj du aliaj klavoj, nur estas naŭ klavoj entute. Ankaŭ, oni povas tajpi preskaŭ ĉiuj apartaj signoj per tiuj naŭ klavoj (inkluzive la esperantaj).

Zpět na začátek