Ujumbe: 4
Lugha: Esperanto
felicx (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2012 2:38:04 alasiri
Eble kelkaj el vi jam legis pri la laboro de Jacob Nordfalk, dank al kiu nun elekteblas Esperanto-klavaro tute nature el la sistemaj klavaroj ĉe android ekde versio 4.2. (vidu https://plus.google.com/114820443085046080944/post... )
Por ebligi al Jacob daŭrigi tiun laboron, mi kreis jenan promeson kontribui 1.99 € al aĉeto de nexus7 por Jacob Nordfalk, kiu programis la sistemklavaron Esperantan por android por ke li povu plu fari tion, sed nur se 100 aliaj personoj promesas fari same.
http://www.promesobanko.com/nexus7porJacob
Bv. helpi per subskribo aŭ disvastigo de tiu ĉi informo.
Dankon!
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 24 Januari 2013 7:17:56 alasiri
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2013 5:25:54 asubuhi
Mi tute ne atendis, ke mi povus uzi ĝin kun mia platkomputilo, ĉar unue oni anoncis ĉe Libera Folio, ke tiu ĉi klavaro estos nur en versio 4.2 de Android (Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj). Estas bonege, ke ĝi ankaŭ funkcias en pli malnovaj versioj de Android!
kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2013 5:10:00 alasiri
Se vi dezirus lerni novaĵon, devas provi la "MessageEase" klavaron. Mi povas tajpi po 40 vortoj en minuto uzante nur mia dikfingro (sen vort-prognozado). La klavoj estas pli granda ol tiuj, kiuj estas arigita en QWERTY klararoj. Krom la spaceta, eniga, retropaŝa, kaj du aliaj klavoj, nur estas naŭ klavoj entute. Ankaŭ, oni povas tajpi preskaŭ ĉiuj apartaj signoj per tiuj naŭ klavoj (inkluzive la esperantaj).