vivo sur Marso
de hebda999, 2012-novembro-22
Mesaĝoj: 26
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2012-novembro-23 07:22:24
hebda999:Ĉu vi kredas, ke Dio kreis vivon nur sur nia planedo?Eh, li eĉ ne faris sur nia.
hedba999:Mi pensas, ke la tuta universo estas plena je vivo.Ni simple ne scias. La universo estas tre granda, do verŝajne vivo troviĝas aliloke ankaŭ. Eble la universo estas eĉ infinite granda, kio signifus ke vivo ekzistas infinitajn fojojn. Fakte, eĉ precize vi kaj mi ekzistus infinitajn fojojn.
Sed ĉu vere 'plenas' je vivo, tio estas alia afero. Iusence ĝi evidente ne estas tiel, ĉar eĉ la tero estas plejparte senviva. Nur maldika tavoleto en ĝia atmosfero estas vivhava. Ĝia tuta interno estas senviva, la spaco ĉirkaŭ ĝi, almenaŭ kubaj lumjaroj da, estas tute sen vivo, kaj fakte tre malamika al vivo. 'Plena' de vivo, certe ne!
mihxil (Montri la profilon) 2012-novembro-23 07:34:12
Arseno:Sed ekzistas nur teorio pri vivo sur alia proksima planedo, sur EŭropoEblus, sed ne ŝajnas al mi tre verŝajne. Eĉ en la subglaciaj lagoj de Antarktiko oni ne jam trovis vivon (se mi ne eraras), kaj tio estas sur tero, eĉ ne necesis ke vivo tie antarktike ekekzistis.
Ŝajnas al mi ke oni pri tiaj aferoj iom emas trooptimismi.
Eble la unua signo de ekstera vivo estos trovata kiam oni sukcesos analizi la atmosferojn de alistelaj planedoj. Tio sufiĉe baldaŭ eblos. Se ekzemple oni trovus planedon kiu same kiel tero, havas tiun strangegan abundon de oksigeno en ĝia atmosfero, klarigo por tio povus esti vivo. Supozeble eĉ malfacilus elpensi alian klarigon.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-novembro-23 07:48:59
mihxil:Bonvenon, Miĥil. Sen vi la fadeno estis neinteresa. Tie ĉi vi havos multon por kritiki - via plej ŝata okupo.hebda999:Ĉu vi kredas, ke Dio kreis vivon nur sur nia planedo?Eh, li eĉ ne faris sur nia.
Dio kreis la vivon - tiu ĉi fakto estas senduba vero. Sed ne temas pri tio. Kaj la Dio certe ne estas "li". Skribu almenaŭ Li - alie vi ofendas la kredon de multegaj homoj.
mihxil (Montri la profilon) 2012-novembro-23 08:12:04
hebda999:Dio kreis la vivon - tiu ĉi fakto estas senduba vero.Tio estas sendube nur iluzio.
hebda999:Sed ne temas pri tio.Ĉar vi scias ke ne ĉiu samopinias kun vi, vi ankaŭ scias ke mencii dion tiumaniere estas provoko.
hebda999:Skribu almenaŭ Li - alie vi ofendas la kredon de multegaj homoj.Hf, tiu kredo tute ne estas respektinda. Mi kutimis foje skribi 'Li', sed nun mi jam pripensas neniam plu fari. Se homoj ofendiĝus pro tio, ili ja certe bezonas pli dikan haŭton, pri kio mi tuj pretas helpi.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-novembro-23 08:47:57
mihxil:Hf, tiu kredo tute ne estas respektinda.VI OFENDAS LA KREDON, do vi ofendas ĉiujn kristanojn. Tio estas kontraŭ la reguloj de forumo.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-23 11:47:07
hebda999:Almenaŭ tio estas fantaziaĵo, pri tio mi certas pli ol pri ekzisto aŭ neekzisto de Dio.mihxil:Hf, tiu kredo tute ne estas respektinda.VI OFENDAS LA KREDON, do vi ofendas ĉiujn kristanojn. Tio estas kontraŭ la reguloj de forumo.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-novembro-23 13:16:02
darkweasel:Li evidente skribis, ke la kredo je Dio ne estas respektinda. Pri kia fantaziaĵo vi skribas? Li malrespektas mian kredon. Tio estas realo, ne fantaziaĵo. Li ne kredas je Dio, bone, tio ĉi estas lia afero, sed kial li konstante mokas mian kredon? Tio ĉi ne estas permesata tie.hebda999:Almenaŭ tio estas fantaziaĵo, pri tio mi certas pli ol pri ekzisto aŭ neekzisto de Dio.mihxil:Hf, tiu kredo tute ne estas respektinda.VI OFENDAS LA KREDON, do vi ofendas ĉiujn kristanojn. Tio estas kontraŭ la reguloj de forumo.
auxro (Montri la profilon) 2012-novembro-23 13:40:57
mihxil:Ankaŭ metanon oni konsideris kiel indikon de biologiaj procesoj, sed en multaj planedoj kaj ties satelitoj ĝi abundas pro aliaj kialoj (geologiaj, ktp).Arseno:Sed ekzistas nur teorio pri vivo sur alia proksima planedo, sur EŭropoEblus, sed ne ŝajnas al mi tre verŝajne. Eĉ en la subglaciaj lagoj de Antarktiko oni ne jam trovis vivon (se mi ne eraras), kaj tio estas sur tero, eĉ ne necesis ke vivo tie antarktike ekekzistis.
Ŝajnas al mi ke oni pri tiaj aferoj iom emas trooptimismi.
Eble la unua signo de ekstera vivo estos trovata kiam oni sukcesos analizi la atmosferojn de alistelaj planedoj. Tio sufiĉe baldaŭ eblos. Se ekzemple oni trovus planedon kiu same kiel tero, havas tiun strangegan abundon de oksigeno en ĝia atmosfero, klarigo por tio povus esti vivo. Supozeble eĉ malfacilus elpensi alian klarigon.
Se oksigeno povas aperi nur pro vivo, ankaŭ en tiu senco Marso estas sufiĉe unika, ĉar en Suna sistemo, krom Tero, nur ĝia atmosfero enhavas oksigenon.
mihxil (Montri la profilon) 2012-novembro-23 15:37:41
hebda999:Li evidente skribis, ke la kredo je Dio ne estas respektinda. Pri kia fantaziaĵo vi skribas? Li malrespektas mian kredon.ne respekti != malrespekti.
Kvankam mi eble eĉ iom ekemus malrespekti la aferon. Ŝajne ĝi ne tre bone influas je homoj.
mihxil (Montri la profilon) 2012-novembro-23 15:41:49
auxro:ankaŭ en tiu senco Marso estas sufiĉe unika, ĉar en Suna sistemo, krom Tero, nur ĝia atmosfero enhavas oksigenon.La marsa atmosfero enhavas nur 0,13 procentojn da oksigeno (laŭ vikipedio), kio estas io tute alia ol la procento de 20% je tero. Krome la premo je tero estas pli malpli cent fojojn pli granda. Do, en volumo de tera atmosfero estas 15000 fojojn pli da oksigeno.
Mi ne estas geologisto aŭ ĥemiisto tamen, sed ŝajnas al mi ke la situacioj vere ne tre kompareblas.