إلى المحتويات

vivo sur Marso

من hebda999, 22 نوفمبر، 2012

المشاركات: 26

لغة: Esperanto

auxro (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2012 6:29:28 م

mihxil:
auxro:ankaŭ en tiu senco Marso estas sufiĉe unika, ĉar en Suna sistemo, krom Tero, nur ĝia atmosfero enhavas oksigenon.
La marsa atmosfero enhavas nur 0,13 procentojn da oksigeno (laŭ vikipedio), kio estas io tute alia ol la procento de 20% je tero. Krome la premo je tero estas pli malpli cent fojojn pli granda. Do, en volumo de tera atmosfero estas 15000 fojojn pli da oksigeno.

Mi ne estas geologisto aŭ ĥemiisto tamen, sed ŝajnas al mi ke la situacioj vere ne tre kompareblas.
Jes, kompari kun Tero ne havas grandan sencon, pro tio en mia teksto mi ekskludis ĝin, dirante "krom Tero". La sama vikipedio, kiam priskribas konsiston de atmosfero de iu ajn Sunsistema planedo, mencias pri certa gasotipo eĉ se ĝi atingas ne pli ol 0,000001%. Sed ĝi nenie mencias pri oksigeno, sekve, en iu ajn planedo oksigeno ne atingas tiun ciferon. Do tiuj modestaj 0.13% en Marso signifas minimume milionojn-foje pli grandan kvanton kompare kun aliaj planedoj.

Mi nenie legis au audis ke oksigeno povas aperi per vulkanoj aŭ aliaj procesoj, krom fotosintezo. Do mi samopinias kun vi, ke oksigeno estas produkto de vivo (almenau, de plantoj). En tiu senco tiuj 0.13% povas esti interesiga artefakto en Marso.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 23 نوفمبر، 2012 7:01:30 م

auxro:Sed ĝi nenie mencias pri oksigeno, sekve, en iu ajn planedo oksigeno ne atingas tiun ciferon. Do tiuj modestaj 0.13% en Marso signifas minimume milionojn-foje pli grandan kvanton kompare kun aliaj planedoj.

Mi nenie legis au audis ke oksigeno povas aperi per vulkanoj aŭ aliaj procesoj, krom fotosintezo. Do mi samopinias kun vi, ke oksigeno estas produkto de vivo (almenau, de plantoj). En tiu senco tiuj 0.13% povas esti interesiga artefakto en Marso.
Estas interesa afero. Mi ja iom trovis pri reago kiu faras liberajn O-radikalojn el CO₂, kaj el tiuj supozeblas povas kreiĝi O₂. Mi ne scias, sed ĉu ne simple povas esti ke tiuj ĥemiaj procezoj tamen estas en ekvilibro? Se tiu oksigeno estus nepra indiko de vivo, tio ja certe estus pli sciata..

auxro (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2012 9:51:11 ص

mihxil:Estas interesa afero. Mi ja iom trovis pri reago kiu faras liberajn O-radikalojn el CO₂, kaj el tiuj supozeblas povas kreiĝi O₂. Mi ne scias, sed ĉu ne simple povas esti ke tiuj ĥemiaj procezoj tamen estas en ekvilibro? Se tiu oksigeno estus nepra indiko de vivo, tio ja certe estus pli sciata..
La proceso de sciiĝo okazas nun, ja ĉefa misio de Curiosity estas serĉo de iama vivo. Mi ne pensas ke fakto pri ies ekzisto dependas de nia kono.
Ekzemple, Curiosity registris multe pli altan temperaturon ol sciencistoj antaŭvidis. La taga maksimuma temperaturo estas +6C en zono de laboro de la zondo. Kvankam nun tie estas vintro (fino de vintro). Verŝajne somere reala temperaturo multe superos la maksimuman pri kiu ni lernis (+16C)

Ankaŭ reago el hidrogena peroksido H2O2 produktas oksigenon. Se temperaturo estus pli alta, ĝi elvaporiĝus el tereno de Marso kaj povus disiĝi al oksigeno. Do estas ebleco, ke iam okazis proceso je mala direkto.

Suna vento konstante forblovas molekulojn de atmosfero. Nun nur CO2 konstante rekreiĝas el tereno de la planedo. Povas esti ke kvanto de oksigeno antaŭe estis pli granda, kaj konstante malpligrandiĝis, ĝis la nuna minimumo. Kompreneble ĉefa baro restas premo (aŭ denso de atmosfero). Sub nuna premo likva akvo neniam ekzistos. Venuso havas similan konsiston de atmosfero, kompare al Marsa. Sed kondiĉoj estas diable malaj, nur pro la multfoje pli alta premo de atmosfero.

Laste, mi proponas malgrandan ludon. Skribu vian imagon, kiu estos la eltrovaĵo de Curiosity, pri kiu NASA sciencistoj anoncas ke ĝi meritos esti enskribita en lernolibrojn.

Daniel86 (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2012 9:55:50 ص

@hebda999, pardonu min, ke mi ne legis la tutan disputon, do mi demandos: kio vi pensas pri ateistoj? Ĉu ejo por ateistoj estas en movado de Esperanto?

mihxil (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2012 10:49:48 ص

auxro: Laste, mi proponas malgrandan ludon. Skribu vian imagon, kiu estos la eltrovaĵo de Curiosity, pri kiu NASA sciencistoj anoncas ke ĝi meritos esti enskribita en lernolibrojn.
Mi supozas ke ili anoncos trovon de organikaj molekuloj. La instrumento kiu faris la malkovron kapablus tion. Tio malmulton signifus por la anto aŭ into de vivo tamen, kvankam supozeble ne tute nenion.

auxro (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2012 11:10:36 ص

mihxil:
auxro: Laste, mi proponas malgrandan ludon. Skribu vian imagon, kiu estos la eltrovaĵo de Curiosity, pri kiu NASA sciencistoj anoncas ke ĝi meritos esti enskribita en lernolibrojn.
Mi supozas ke ili anoncos trovon de organikajn molekulojn. La instrumento kiu faris la malkovron kapablus tion. Tio malmulton signifus por la anto aŭ into de vivo tamen, kvankam supozeble ne tute nenion.
Mia supozo devas esti optimisma - kreto aŭ kalkŝtono
ridulo.gif

عودة للاعلى