Naar de inhoud

Penfriend

door Willtron, 28 november 2012

Berichten: 7

Taal: Esperanto

Willtron (Profiel tonen) 28 november 2012 13:03:04

Saluton! Mi estas komencanto kaj mi volas "penfriend" trovi. Kie mi povas amikoj ĉar sendi retpoŝto? Mi lernas esperanton antaŭ monato kaj volas ekzerci. Mi parolas ankaŭ hispana, germana, angla kaj aragona.

PD: Kiom mi povas "penfriend" diri en esperanto?

Bruso (Profiel tonen) 28 november 2012 15:50:14

Willtron:
PD: Kiom mi povas "penfriend" diri en esperanto?
Wiktionary diras:

Mi ricevis leteron de mia korespondanto.
I received a letter from my penpal.

Ondo (Profiel tonen) 28 november 2012 17:39:28

Willtron: "penfriend" diri en esperanto?
Plej ofte oni diras korespondamikoleteramiko, ambaŭ vortoj estas oftaj. Oni povas diri ankaŭ plumamiko.

En la nuna mondo de elektronikaj mesaĝoj mi vidis ankaŭ vortojn kiel retamiko (ret-amiko), retpoŝta amiko, skajp-amiko. Vi povas mem formi aliajn vortojn. Sed ankaŭ la malnovaj, klasikaj vortoj estas ankoraŭ bone uzeblaj, kvankam la formoj de korespondado ŝanĝiĝadas.

Chainy (Profiel tonen) 28 november 2012 19:28:43

Ondo:
Willtron: "penfriend" diri en esperanto?
Plej ofte oni diras korespondamikoleteramiko, ambaŭ vortoj estas oftaj. Oni povas diri ankaŭ plumamiko.
Mi aldonis tiujn vortojn al la Lernu-vortaro kiel tradukojn por 'pen friend' kaj 'pen pal'.

Ondo:Еn la nuna mondo de elektronikaj mesaĝoj mi vidis ankaŭ vortojn kiel retamiko (ret-amiko), retpoŝta amiko, skajp-amiko. Vi povas mem formi aliajn vortojn. Sed ankaŭ la malnovaj, klasikaj vortoj estas ankoraŭ bone uzeblaj, kvankam la formoj de korespondado ŝanĝiĝadas.
Tiuj ankaŭ estas bonaj vortoj, sed eble la listo ne estu tro longa en la vortaro?

Ondo (Profiel tonen) 29 november 2012 07:31:41

Chainy:Tiuj ankaŭ estas bonaj vortoj, sed eble la listo ne estu tro longa en la vortaro?
Jes, vi pravas. Vortaro ne donu konfuze multe da tradukoj. Unu aŭ du sufiĉas, se ne temas pri tio, ke unu vorto bezonas plurajn signife malsamajn tradukojn. Miaj retamiko, retpoŝta amiko, skajp-amiko servis nur kiel ekzemploj pri tio, ke eblas facile formi ankaŭ aliajn vortojn, se oni volas esprimi novan aŭ specialan nuancon.

Willtron (Profiel tonen) 29 november 2012 08:07:20

Dankon! Mi vidas ke estas tre facile esprimas ideoj en esperanto! ridulo.gif

efilzeo (Profiel tonen) 29 november 2012 09:34:34

Saluton Willtron, ĉi tie vi povas trovi kelkajn kontaktojn per skajpo. Alie vi povas aldoniĝi ĉe la grupoj en facebook aŭ google+. Ankoraŭ alimaniere vi ĵus povas enini en niajn profilojn kaj tie skribi al ni ĉiuj.

Terug naar boven