Al la enhavo

ĉu "je" aŭ "na", kiu maniero estas la plej bona(aŭ la malplej malbona) laŭ vi?

de Makinary, 2012-novembro-30

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

Tjeri (Montri la profilon) 2012-decembro-09 14:31:52

Mi tamen atentigas, ke esto aŭ neesto de apostrofo ŝanĝas la akcentlokon, ĉu ne?
Erinja ne estas Erinja'
Ĉu vi demandis al ŝi, kiel oni devas prononci ŝian nomon?

erinja (Montri la profilon) 2012-decembro-11 03:15:41

pimskrabo:
erinja:Mi havas iomete da personaj spertoj pri tio. Se persono ne ŝatas kiel mi esperantigis mian nomon ("erinja" ) ĉu tio signifas ke tiu persono devus nomi "erinjo", malgraŭ tio ke mi ĵus diris ke mia nomo estas "erinja"? Tio okazas al mi multfoje, kaj mi ĝenerale ne plendas pri tio. Sed ja mi faras mensan noton, ke tiu persono aŭ tute malatentas al mia nomo, aŭ intence ŝanĝis ĝin ĉar tiu malbone taksas mian esperantigon.
Ba, tio jam estas relative detala afero (ĉu havi a-finaĵon aŭ o-finaĵon), plej grave estas almenaŭ havi prononceblajn formojn (Ŭiljam' estas, "William" ne pro la al Eo fremda vavo). Z mem uzis k o-formojn k a-formojn, kvankam la fundamento devigas por propraj nomoj uzi nepre o-formojn (ĉar temas pri substantivoj, ne adjektivoj). Kompromiso povas estis uzi apostrofon, tamen ne uzebla en akuzativa formo (aŭ aliaj kunmetaĵoj). Se vi ne ŝatas o-formon por via nomo (erinjo), mi tendencos atente al tiu malemo via nomi vin erinja' (eliziita formo de erinjao), tiel ke en kunmetaĵoj rezultos ekzemple: erinjaa mesaĝo, fidu erinjaon, erinja-opinio, erinjaaĵo, erinjaumi ktp (dum el erinj/o rezultus: erinja mesaĝo, fidu erinjon, erninjo-opinio, erinjaĵo, erinjumi).
Tamen oni rajtas uzi William, kaj se iu volas uzi tiun nomon, vi devas respekti tion. NE estas devige uzi -o, aŭ uzi apostrofojn. Kaj vere, se mi elektas a-formon por mia nomo, kaj vi traktas ĝin kvazaŭ ĝi estus mallongigita o-formo, tio estus tre malrespekta konduto.

La Akademio de Esperanto konfirmas ke oni rajtas nomi sin laŭplaĉe, sen la devo zorgi pri o-finaĵoj kaj apostrofoj. Jes - eĉ nomojn kun W oni rajtas elekti.

Esperanton parolas ne komputiloj, sed homoj. Ne ĉiu nomo devas sekvi esperantajn normojn.

Simile, Tjeri rajtas nomi sin tiel, kaj ne riski ke ni traktos tion kiel verbon ('Mi tjeris hieraŭ kun Tjero' ).

Oni NE traktas tiajn nomojn, prononce, kvazaŭ ili estus o-vortoj sen apostrofoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-11 06:18:37

erinja:
Esperanton parolas ne komputiloj, sed homoj. Ne ĉiu nomo devas sekvi esperantajn normojn.
Tute konsentite.

pimskrabo (Montri la profilon) 2012-decembro-11 10:06:43

Andreas:Pri la permeso forlasi kaj o-finajhon kaj apostrofon che propraj nomoj bonvole atentu la per la Fundamento pravigeblan licencon, kiun la Akademio oficiale komunikis en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; tie vidu che "RIM.IV".
Tjeri:Mi tamen atentigas, ke esto aŭ neesto de apostrofo ŝanĝas la akcentlokon, ĉu ne?
Erinja ne estas Erinja'
Ĉu vi demandis al ŝi, kiel oni devas prononci ŝian nomon?
Mi tiurilate citas el la Lavala studo kies trarigardon mi al ĉiu varme rekomendas:
Volter’, ne Volter, sonas kiel Voltaire. Samenhof havas ĉefan akcenton sur »Sa« , akcesoran sur »hof« , Zamenhof aŭ Zamenhof(’) ne estas same akcentata : por konservi la du akcentojn necesus skribi Zamen-Hof.

Tiu ekzemplo montras, ke la Majstro indiferentis pri tiu demando (ankaŭ en la komuna vortaro : monato, kafo ; ankaŭ en urbonomaj : Londono, Varsovio).

Cetere, en esperanto kiel en latinidaj lingvoj, la loko de la akcento varias en la derivado. Plie, ankaŭ en »naturaj« lingvoj, la sama radiko internacie akceptos nekoincidajn akcentojn : garten=garden=jardin=giardino. Americo=Amérique.
La rimarko de Andreas' pri permeso forlasi k o-finaĵon k apostrofon estas tre trafa, k laŭ mi tio estas eĉ necesa permeso nuntempe, kiam ankoraŭ multaj esperantistoj tre senteme rilatas al esperantigoj de propraj nomoj k do pli facile akceptas formon sen o-finaĵo ol komplete laŭfundamentan formon. Tamen ni konsciu ke tio estas nur toleraĵo (permeso malrespekti la Fundamenton), k ni ne argumentu per tio por malpermesi esperantigemulojn agi laŭ la Fundamento! Tolero devas esti ambaŭdirekta.
Plej amike, Vito

akueck (Montri la profilon) 2012-decembro-11 15:08:11

pimskrabo:
Andreas:Pri la permeso forlasi kaj o-finajhon kaj apostrofon che propraj nomoj bonvole atentu la per la Fundamento pravigeblan licencon, kiun la Akademio oficiale komunikis en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; tie vidu che "RIM.IV".
Tamen ni konsciu ke tio estas nur toleraĵo (permeso malrespekti la Fundamenton), k ni ne argumentu per tio por malpermesi esperantigemulojn agi laŭ la Fundamento!
Laumiakomprene de tiu oficiala Akademia komuniko ( che "RIM.IV." ) tamen ne temas nur pri tolerajho, sed pri licenco, kiu estas deduktebla el la Fundamenta Ekzercaro § 12: "Georgo Vashington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua", kaj Universala Vortaro, che "an'": "Nov-Jork". Do: Tio, forlasi kaj o-finajhon kaj apostrofon che propra nomo, neniel estas malrespektado je la Fundamento. (Male, aserti, ke temas pri malrespektado je la Fundamento, estas ignorado [por ne paroli pri malrespektado] je la cititaj Fundamentaj okazoj.)

Amike

Andreas Kueck

pimskrabo (Montri la profilon) 2012-decembro-12 00:54:33

akueck:Laumiakomprene de tiu oficiala Akademia komuniko ( che "RIM.IV." ) tamen ne temas nur pri tolerajho, sed pri licenco, kiu estas deduktebla el la Fundamenta Ekzercaro § 12: "Georgo Vashington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua", kaj Universala Vortaro, che "an'": "Nov-Jork". Do: Tio, forlasi kaj o-finajhon kaj apostrofon che propra nomo, neniel estas malrespektado je la Fundamento. (Male, aserti, ke temas pri malrespektado je la Fundamento, estas ignorado [por ne paroli pri malrespektado] je la cititaj Fundamentaj okazoj.)
Efektive, la rimarko akademia baziĝas sur la nekontestebla fakto, ke la Ekzercaro k Universala Vortaro (kun ankaŭ la antaŭparolo, kiun Z subskribas senapostrofe) estas mem partoj de la Fundamento. Kion mi mallerte provis substreki estas tio, ke en la gramatiko mem (ja kerno de la Fundamento estas ties 16 reguloj), kiun bedaŭrindege la akademio ne disponigas en referenca Eo-versio, la regulo 2 senambigue postulas, ke "La substantivo ĉiam finiĝas per -o" (mi tradukas el la fr-versio, sed miakomprene ankaŭ en almenaŭ en- k de-versioj la signifo estas sama), k propraj nomoj ja nekontesteble k esence estas substantivoj (ne adjektivoj aŭ verboj).
Do la fakto ke Z mem en aliaj partoj de la Fundamento licencis al siaj propraj reguloj per neglekto de apostrofo (kio tamen neniel ŝanĝas la o-naturon de propraj nomoj, tion oni konstatas ĉe kunmetaĵoj) ja permesigas sekvi lian ekzemplon tiurilate, sed neniel malpravigas aŭ senrajtigas la plenajn esperantigojn (kun apostrofo aŭ o-finaĵo). Cetere la sinteno de Z pri kompletaj e-igoj estas klarigita de li mem (en 1891):
Zam:"... Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos, la dirita demando estos solvita per si mem en la sekvanta maniero : aŭ iom post iom per la uzo ellaboriĝos esperanta vortaro geogra­fia, historia kc, kiel ni ĝin vidas en ĉiu alia lingvo, aŭ estos proponita k akceptita ia bone difinita komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla k ankaŭ la plej bona k celinda estas la lasta maniero, k kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fone­tike laŭ la sonaro k ortografio k kun karak­tero pure esperanta . Tamen pro diversaj kaŭzoj ni devas por la unua tempo lasi an­koraŭ al ĉiu esperantisto liberan elek­ton..."
Sed fakte, ĉu ie en la Fundamento estas io, kio pravigas adjektivan formon de propraj nomoj inaj (kiel estas la formo "Erinja" )?
Mi ree certigas, ke mi neniel celas estis malĝentila aŭ malrespektema, sed nur havas argumentitan konvinkon, ke Eo kiel mondlingvo ne devas ajne trakti la proprajn nomojn sed sekvi la Zamenhofan konsilon pri kreo de propranoma E-vortaro.
Plej amike, Vito

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-12 06:12:09

pimskrabo:ke Eo kiel mondlingvo ne devas ajne trakti la proprajn nomojn sed sekvi la Zamenhofan konsilon pri kreo de propranoma E-vortaro.
Se tio estus regulo de Esperanto, tio estus por mi sufiĉa kialo por kabei. Bonŝance tamen ne estas tiel.

akueck (Montri la profilon) 2012-decembro-12 17:22:48

pimskrabo:
Sed fakte, ĉu ie en la Fundamento estas io, kio pravigas adjektivan formon de propraj nomoj inaj (kiel estas la formo "Erinja" )?
Unue: Regulo 3 ja determinas, ke adjektivo havu a-finajhon, sed ne estas regulo, lau kiu inverse a-finajha vorto nepre estu adjektivo!

Krome: En la Fundamento estas io, kio pravigas ankau la formon "Erinja" kiel propran nomon. Tiu "io" tamen estas nur ne-rekte deduktebla, nome jene:

La oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento instruas: "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova."

Tio chi jure*) rajtigas la Akademion de Esperanto, kiu lau ghenerala kompreno estas la nuna "autoritata centra institucio", fari siajn "Rekomendoj[n] pri propraj nomoj". Tiuj rekomendoj principe permesas uzi en Esperanto, kiel propran nomon, ankau tian formon°°), kiu eventuale koliziias kun aliaj reguloj, kiuj eventuale postulas alian formon.

*) "Jure", char kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio estis akceptita ankau la "verketo 'Fundamento de Esperanto'", kaj tiu "verketo" inkluzivas ankau la Antauparolon.
°°) En pli vasta senco temas pri "formo nova".

Amike

Andreas

pimskrabo (Montri la profilon) 2012-decembro-13 21:50:10

akueck:La oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento instruas: "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova."
Dankon pro tiuj precizigoj. Mi konsentas kun tio. Feliĉe ĝis nun la Akademio ne asertis ke iu el la dek ses reguloj de la Fundamento estas "tro neoportuna"! Sed ja tian licencon oni vaste uzas kiam nehaveblas kontentige la ĉapelitaj literoj en Eo, per uzado de ikso-sistemo, ja ne klare laŭfundamenta, sed teĥnike pli taŭga ol la "tro neoportuna" h-sistemo (kiu simple ignoras la ŭo-on k transformas ĝin al uo!).
Plej amike, Vito

akueck (Montri la profilon) 2012-decembro-15 11:19:46

pimskrabo:Dankon pro tiuj precizigoj.
Ne dankinde.

pimskrabo:Feliĉe ĝis nun la Akademio ne asertis ke iu el la dek ses reguloj de la Fundamento estas "tro neoportuna"!
En la Akademia Baza Radikaro Oficiala trovighas jena tolerdeklaro pri "un'": "La eliziita formo 'un’' estas tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: 'un’! du! un’! du!' en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks."

En pli vasta senco tio estas interpretebla tiel, ke la Akademio rigardis Regulon 4 kiel ne sufiche oportunan okaze de la menciitaj cirkonstancoj.

Pri tiu chi kaj aliaj formoj novaj mi invitas legi kaj komenti mian tiurilatan artikolon "Ne oficialigitaj, sed oficiale tolerataj almenau kondiche: 'un'' kaj similaj formoj novaj".

Amike

Andreas

Reen al la supro