Al la enhavo

ĉu "je" aŭ "na", kiu maniero estas la plej bona(aŭ la malplej malbona) laŭ vi?

de Makinary, 2012-novembro-30

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2012-decembro-01 18:02:57

efilzeo:Kiuj estas problemaj nomoj?
Problemaj nomoj estas ne-esperantigitaj nomoj kaj nomoj, pri kiuj la audanto ne scias, chu esperantigado okazis au ne. Ekzemploj: "Mario" kaj "Marion". Temas pri personaj nomoj uzataj en la germana; la unua estas vira, la dua estas virina. Precipe tikle estas, ke la unua kun akuzativfinajho egalas al la dua ... Pli: http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783 .

Amike

Andreas

efilzeo (Montri la profilon) 2012-decembro-01 19:44:24

akueck:
Problemaj nomoj estas ne-esperantigitaj nomoj kaj nomoj, pri kiuj la audanto ne scias, chu esperantigado okazis au ne. Ekzemploj: "Mario" kaj "Marion". Temas pri personaj nomoj uzataj en la germana; la unua estas vira, la dua estas virina. Precipe tikle estas, ke la unua kun akuzativfinajho egalas al la dua ... Pli: http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783 .

Amike

Andreas
Eble ni povas Esperantigi ilin. Mario = Mario kaj Marion = Marionino. Ĉu ne?

P.S.

Eble ni devus ankaŭ aldoni la literon "o" al niaj familiaj nomoj por eviti la saman problemon: "Mi legas Zamenhof" -> "Mi legas Zamenhofon".

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-01 20:50:08

... aŭ eble ni simple lasu proprajn nomojn de personoj en paco. externalImage.png

Makinary (Montri la profilon) 2012-decembro-01 21:18:53

Nu, mi pensis iom da tempo kaj mi decidis prov-adapitiĝi al la uzo de la finaĵo "-on"/"n".

Denove mi dankas ĉiujn pro la atento kaj respondoj.

efilzeo (Montri la profilon) 2012-decembro-01 22:08:30

darkweasel:... aŭ eble ni simple lasu proprajn nomojn de personoj en paco. externalImage.png
Ankaŭ japanajn?

zan (Montri la profilon) 2012-decembro-02 03:00:49

darkweasel:
zan:Kial ne "Ŝi amas Markusn"?
Tiele oni ne ŝanĝas la nomon Markus sed simple algluis al ĝi "-n"n gramatike.
Ĉu vi kapablas tion elparoli? shoko.gif
Eĉ sufiĉas, ke oni ne aŭdas la sonon "-n".
Tiam estas same kiel oni prononcas sen "-n". "Ŝi amas Markus."
Tio estas bone kompreniga pro vort-ordo.

Alie, ĉu oni ne ĝenas sin pri la akcenta ŝanĝo pro "-on"?
Ŝi amas Markus.
Ŝi amas Markuson.

mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-02 11:29:21

akueck:Mi invitas vin profunde studi tion:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783
La fakto tiu paĝo uzas h-ojn, malgraŭ tio ke ĝi estas en unikodo, tuj perdigis al mi ĉiun interesiĝon.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-decembro-02 12:06:53

darkweasel:... aŭ eble ni simple lasu proprajn nomojn de personoj en paco. externalImage.png
+1

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-02 12:09:23

efilzeo:
darkweasel:... aŭ eble ni simple lasu proprajn nomojn de personoj en paco. externalImage.png
Ankaŭ japanajn?
Transskriboj al la latina alfabeto (≠ Esperantigoj) estas jam inventitaj.

akueck (Montri la profilon) 2012-decembro-02 13:56:34

mihxil:
akueck:Mi invitas vin profunde studi tion:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783
La fakto tiu paĝo uzas h-ojn, malgraŭ tio ke ĝi estas en unikodo,
Mi ne komprenas, kial unu afero ekskluzivu la alian.

mihxil:tuj perdigis al mi ĉiun interesiĝon.
Temas pri alkutimighado; jen tio, kion Zamenhof skribis:

"Tiu chi maniero de skribado ne estas ia novajho kaj ne bezonas de ni ian specialan decidon kaj permeson, char ghi jam de longe ekzistas en la Fundamento de nia lingvo [...] Mi scias, ke multaj personoj estas malamikoj de la skribado per 'h'; sed mi konfesas, ke mi absolute ne komprenas la kauzon. Kun multaj personoj mi pri tio chi korespondis kaj parolis, kaj neniu el la malamikoj de 'h' povis doni al mi seriozan klarigon de sia malamikeco kontrau la 'h'. Mi estas tute plene konvinkita, ke tio chi estas simple 'timo kontrau io nekutima', kaj post kelkaj monatoj da praktika uzado la malamikeco kontrau 'h' absolute malaperos."

Mi deziras belan unuan adventon.

Amike

Andreas

Reen al la supro