ĉu "je" aŭ "na", kiu maniero estas la plej bona(aŭ la malplej malbona) laŭ vi?
de Makinary, 30 de noviembre de 2012
Aportes: 70
Idioma: Esperanto
akueck (Mostrar perfil) 1 de diciembre de 2012 18:02:57
efilzeo:Kiuj estas problemaj nomoj?Problemaj nomoj estas ne-esperantigitaj nomoj kaj nomoj, pri kiuj la audanto ne scias, chu esperantigado okazis au ne. Ekzemploj: "Mario" kaj "Marion". Temas pri personaj nomoj uzataj en la germana; la unua estas vira, la dua estas virina. Precipe tikle estas, ke la unua kun akuzativfinajho egalas al la dua ... Pli: http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783 .
Amike
Andreas
efilzeo (Mostrar perfil) 1 de diciembre de 2012 19:44:24
akueck:Eble ni povas Esperantigi ilin. Mario = Mario kaj Marion = Marionino. Ĉu ne?
Problemaj nomoj estas ne-esperantigitaj nomoj kaj nomoj, pri kiuj la audanto ne scias, chu esperantigado okazis au ne. Ekzemploj: "Mario" kaj "Marion". Temas pri personaj nomoj uzataj en la germana; la unua estas vira, la dua estas virina. Precipe tikle estas, ke la unua kun akuzativfinajho egalas al la dua ... Pli: http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783 .
Amike
Andreas
P.S.
Eble ni devus ankaŭ aldoni la literon "o" al niaj familiaj nomoj por eviti la saman problemon: "Mi legas Zamenhof" -> "Mi legas Zamenhofon".
darkweasel (Mostrar perfil) 1 de diciembre de 2012 20:50:08
Makinary (Mostrar perfil) 1 de diciembre de 2012 21:18:53
Denove mi dankas ĉiujn pro la atento kaj respondoj.
efilzeo (Mostrar perfil) 1 de diciembre de 2012 22:08:30
zan (Mostrar perfil) 2 de diciembre de 2012 03:00:49
darkweasel:Eĉ sufiĉas, ke oni ne aŭdas la sonon "-n".zan:Kial ne "Ŝi amas Markusn"?Ĉu vi kapablas tion elparoli?
Tiele oni ne ŝanĝas la nomon Markus sed simple algluis al ĝi "-n"n gramatike.
Tiam estas same kiel oni prononcas sen "-n". "Ŝi amas Markus."
Tio estas bone kompreniga pro vort-ordo.
Alie, ĉu oni ne ĝenas sin pri la akcenta ŝanĝo pro "-on"?
Ŝi amas Markus.
Ŝi amas Markuson.
mihxil (Mostrar perfil) 2 de diciembre de 2012 11:29:21
akueck:Mi invitas vin profunde studi tion:La fakto tiu paĝo uzas h-ojn, malgraŭ tio ke ĝi estas en unikodo, tuj perdigis al mi ĉiun interesiĝon.
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783
darkweasel (Mostrar perfil) 2 de diciembre de 2012 12:09:23
akueck (Mostrar perfil) 2 de diciembre de 2012 13:56:34
mihxil:Mi ne komprenas, kial unu afero ekskluzivu la alian.akueck:Mi invitas vin profunde studi tion:La fakto tiu paĝo uzas h-ojn, malgraŭ tio ke ĝi estas en unikodo,
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783
mihxil:tuj perdigis al mi ĉiun interesiĝon.Temas pri alkutimighado; jen tio, kion Zamenhof skribis:
"Tiu chi maniero de skribado ne estas ia novajho kaj ne bezonas de ni ian specialan decidon kaj permeson, char ghi jam de longe ekzistas en la Fundamento de nia lingvo [...] Mi scias, ke multaj personoj estas malamikoj de la skribado per 'h'; sed mi konfesas, ke mi absolute ne komprenas la kauzon. Kun multaj personoj mi pri tio chi korespondis kaj parolis, kaj neniu el la malamikoj de 'h' povis doni al mi seriozan klarigon de sia malamikeco kontrau la 'h'. Mi estas tute plene konvinkita, ke tio chi estas simple 'timo kontrau io nekutima', kaj post kelkaj monatoj da praktika uzado la malamikeco kontrau 'h' absolute malaperos."
Mi deziras belan unuan adventon.
Amike
Andreas