ĉu "je" aŭ "na", kiu maniero estas la plej bona(aŭ la malplej malbona) laŭ vi?
de Makinary, 2012-novembro-30
Mesaĝoj: 70
Lingvo: Esperanto
Makinary (Montri la profilon) 2012-novembro-30 12:54:48
Kiam vorto rolas kiel objekto oni uzas akuzativon, sed laŭ mi kiam tiu vorto estas neesperanta nomo la N-finaĵo estas problemo. Nu, por ĉi tiu situacio ekzistas ses alternativoj:
3 - Aliformigi la nomon al esperanta formo. (Ŝi amas Markuson/Markon)Mi aldonis la vortojn(en dika formo) kiun vi povas vidi sure.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-30 13:32:27
zan:Kial ne "Ŝi amas Markusn"?Ĉu vi kapablas tion elparoli?
Tiele oni ne ŝanĝas la nomon Markus sed simple algluis al ĝi "-n"n gramatike.
Makinary (Montri la profilon) 2012-novembro-30 13:33:06
Nu, la problemo estas ke mi nepre ne ŝatas la manierojn de la alternativoj 1,2,3 kaj 4. Bonvolu pardoni min. . Do, se nur ekzistus la je-manieron kaj la na-manieron, kiun el ili vi elektus?
Mi demandas ĉi tion ĉar nur la alternativoj 5 kaj 6 taŭgas al mi por indiki nomojn kiu rolas kiel objekto. Do, se vi devus elekti unu el la du manieroj kiuj estas la je-maniro aŭ na-maniero, kiun el ili vi elektus?
Mi deziras skribi en maniero kiu estas malplej malagrabla laŭ vi.
Verdire ĉi tiu fadeno estas enketo.
Denove, pardonu min.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-30 13:55:43
Makinary:La je-manieron, ĝi uzas almenaŭ nur fakte ekzistantajn vortojn.
Mi demandas ĉi tion ĉar nur la alternativoj 5 kaj 6 taŭgas al mi por indiki nomojn kiu rolas kiel objekto. Do, se vi devus elekti unu el la du manieroj kiuj estas la je-maniro aŭ na-maniero, kiun el ili vi elektus?
marcuscf (Montri la profilon) 2012-novembro-30 16:27:22
darkweasel:Nu... ĉi-kaze, mi respondus egale.Makinary:La je-manieron, ĝi uzas almenaŭ nur fakte ekzistantajn vortojn.
Mi demandas ĉi tion ĉar nur la alternativoj 5 kaj 6 taŭgas al mi por indiki nomojn kiu rolas kiel objekto. Do, se vi devus elekti unu el la du manieroj kiuj estas la je-maniro aŭ na-maniero, kiun el ili vi elektus?
Makinary (Montri la profilon) 2012-novembro-30 22:53:36
mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-01 07:53:13
Alia solvo povus esti simple tute eviti la neceson de akuzativo ('Markus estas amata de ŝi', aŭ elpensu ion laŭplaĉe).
akueck (Montri la profilon) 2012-decembro-01 13:05:11
Makinary:Kiam vorto rolas kiel objekto oni uzas akuzativon, sed laŭ mi kiam tiu vorto estas neesperanta nomo la N-finaĵo estas problemo.Mi invitas vin profunde studi tion:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783 .
Amike
Andreas
Rugxdoma (Montri la profilon) 2012-decembro-01 17:21:56
zan:Kial ne "Ŝi amas Markusn"?Mi sxatas cxi tion, lauxregulan, formon. Oni ne bezonas krei esceptajn regulojn, nur uzi la saman -n, kiun oni uzas cxe normalaj vortoj. Eble la elparolu igxis ete malfacile, sed neesperantaj nomoj ja povas havi problemajn elparolojn ecx sen finajxo.
efilzeo (Montri la profilon) 2012-decembro-01 17:35:05
Eble oni povus uzi "-ino"-n por inaj nomoj: Francesco = Francisko; Francesca = Franciskino.